|
Kiu korespondas pri medaloj sur oficiroj? Invito al
Esperanto, E.S. Perevertajlo, Impeto, Moskvo-Tasxkento, 1999. Abunde kaj
nigra-blanke ilustrita de Rafael Matevosjan. 48p, 21 x 29,7 cm, ISBN
5-7161-0058-9. Ses nacie
vestitaj infanoj tenas supre liter-sxildojn kiuj proklamas ESPERANTO-n. Jen la
kovrila ilustrajxo por grand-formata lernilo por komencantoj (7-9-jaraj) el
Tasxkento. Jen konciza resumo de la lecionoj: 1.
Dudek substantivoj prezentitaj bilde. Neniu fraz-formado. 2.
Netransitivaj verboj: stari, sidi, kusxi, iri, kuri, pendi, fali, boji, krii,
veturi, flugi… 3-4.
La plena alfabeto, kaj, -in-, pluralo, -oj, prepozicioj, negado. 5.
Verboj: paroli, doni, kanti, preni… uzitaj netransitive. Pronomoj, kiu,
kiuj, la. 6.
Transitivaj verboj: doni, preni, kanti, mangxi, trinki, legi, vidi, kapti,
sendi, jxeti, beki ion. 7-8.
Numeroj per domenoj, adjektivoj, kia, -an, -on, -ajn, -ojn. 9.
posedaj pronomoj, esti - trovigxi. Klarigas la infinitivon, sed ne uzas
gxin. Kie. 10-12.
Profesioj: bakas, kuracas, kuras, konstruas ktp, -ej-, korpopartoj, de. Aperas
klarigoj ruse, kun Esperanta traduko aux resumo. La libro prezentas malmultan
gramatikon eksplicite, kaj cxefe por instruistoj. Jen la traduko de la konsilo
pri klasika stumbligilo por slavlingvanoj: “La artikolo ‘la’ ne
tradukigxas. Oni gxin metas antaux tiu vorto antaux kiu oni povus diri ‘tiu’
aux ‘cxi tiu’.” Dialogoj aperas malmulte, nur en lecionoj 9 kaj 10.
Sed estas multaj taskoj. Verboj frue kaj multe aperas, sed malmultaj
transitivaj. Por lernanta aktivigo kaj la fruktodona lernado kiu sekvas el tio,
manko estas neenkonduko de imperativo. Maltrafita estas la ebleco komprenigi kaj
verbojn kaj substantivojn: “Donu la libron! Dankon!” ktp. Fine, la
libro proklamas la celon prepari infanojn por korespondado, kaj tio ja ne
postulas multan paroligon kaj dialogadon, sed tiam ja indus modelaj posxtkartaj
kaj leteraj tekstoj. La donitaj ekzemplaj frazoj servas gramatikajn bezonojn pli
ol komunikajn. Por korespondado malmulte utilas ‘Kukumo kusxas sur
skatolo’, ‘Papero kusxas sub tomato’, ‘Medalo pendas sur oficiro’
ktp. Sed kiu sopiras tradician lernilon, kaj ne timas cirilajn spicajxojn, jen
gxi. Por ruslingvanoj, klare la utilo estas plia. Stefan
MacGill |