|
Tradukarto
kunlaboriga Al la plej noblaj
trajtoj de la esperantista personeco apartenas la emo peri per la Lingvo
Internacia la valorajxojn de la diversaj kulturoj. Tial aperis kaj aperadas
tradukajxoj en Esperanton, precipe el la literaturoj proza kaj poema. Ja ne
estas facile traduki poemojn en alian lingvon, kaj la sxatanto de poezio cxiam
denove gxojas pri sukcesa traduko. Plej interese estas, se oni komprenas ankaux
la fontolingvon kaj kapablas kompari kiel la recenzanto la novan kajeron
"Germanaj
poemoj en dulingva (germana-esperanta) eldono (tr. d-ro Miklós Fehér)". La
brosxuro estas maldika, sed entenas la plej famajn poemojn de la plej renomaj
Germanaj poetoj klasikaj/romantikaj. Devas esti kuragxa
homo, kiu aliras la korifeojn Goethe,
Schiller, Heine, Uhland, Lenau, Rückert, Eichendorff. Kaj mirigite oni
malfermas la kajeron post la ekscio, ke ecx ne Germano, sed la Hungaro Miklós
Fehér verkis la tradukajxojn. Cxu tia entrepreno povas sukcesi? La legado, la
penetrado en la tekstojn forprenas eblajn dubojn: Jen majstro kapabla traduki,
kapti la sencon, la senton de tute alia lingvosistemo. Aparte impresas, ke li
fidele sekvis la originajn ritmojn, evitante la ofte sperteblajn pekojn kontraux
la Esperanta prosodio. Rilate la rimojn — gxenerale ja puraj kaj lerte
elpensitaj — oni rimarkas kelkaloke elturnigxojn per la konataj licencoj de la
Budapesxta Skolo (mar' / val' ; pan' / jam), kiaj svarmas ankaux en la originala
Hungara poezio. Kompare kun la devena lingvo sxajnas esti iom problema la uzado
de la artikolo, kiel ofte en Esperantaj tekstoj. La tradukinto ja
estas konscia pri ebla polurado, pri sxangxado de nuancoj. Pro tio li invitas en
postparolo al detala kritikado kaj kunlaboro pliboniga. Eble tiel, kunagante ,
tradukajxoj gxenerale povas atingi proksimigxon al la plej adekvata rezulto.
Estus dezirinde, ke ne-Germanligvanoj per tiu cxi kajero ek- aux rekontaktu la
perlojn de la Germana poezio, kaj ke multaj Germanoj gxuu la dulingvan eldonon.
Kunlaboremuloj direktu sin al la tradukinto. [Adreso: vidu pagxon 15]. Kaj estus same dezirinde ke, post la polura
fazo, la nun iom provizora masxintajpita brosxuro povu nete aperi en nobla
vesto, kiun gxi meritas.
Franz-Georg
RÖSSLER, gimnazia instruisto
(Germanio) Kunvojagxu (Paul
Gubbins, eld. Edistudio kaj ILEI —
detalaj
indikoj: IPR 4/94 p. 16.) "Se
lernonto ne simpatias stud-materialon, tuj kreigxas neforigebla baro inter
studento kaj studotajxo... kaj la Esperanto prezentita inter la kovriloj
de multaj lernolibroj, kiom ajn valoraj kaj altkvalitaj, ofte ne instigas al
praktika, plenkreskula lingvo-uzado."
Jen tre sagxaj vortoj de Paul Gubbins en la antauxparolo al Kunvojagxu, pri kiu
li aldonas: "Gxi ne estas lernolibro
por auxtodidaktoj, cxar grava — eble la plej grava — parto de cxiu cxapitro
konsistigas rol-ludadon, kiu siavice implicas kuneston de almenaux unu kroma
persono, cxu instruisto, cxu alia lernanto. Tiel, duope, triope, estigxas
konversacioj, sin-esprimado, memfido je praktika uzado de Esperanto. " Oni do ne miru, ke temas pri internacia, pri sennacia
lernolibro, sen klarigoj en ajna nacia lingvo. Evidente, kiel pri cxiaj metodoj,
plej gravas gvidado fare de bona instruisto
(kiom da samideanoj lernis la lingvon malgraux la bonvolo de fusxa
instruemulo!), sed tre helpas bona instruilo, cxefe en la komenco. Miaopinie
Gubbins trafis la celon, kiun li starigis al si. Ne hazarde tio okazas en
Britujo, kie dum la lastaj jaroj tre aktivas grupo da interesaj homoj kiel i.a.
Tim Carr, Krys Ungar, Edmund Grimley-Evans kaj Paul Gubbins mem, profesia
lingvo-instruisto, konata kiel jxurnalisto al la legantoj de MONATO, kaj al tiuj
de LBE kaj FONTO kiel barlastonisma teatremulo. Rilate la libron,
unue menciindas la tre klara kaj alloga grafika aspekto. Due, la amaso da tre
utilaj ekzercoj, same skribaj kiel paroligaj, por plena aktivigo de la lernita
materialo (estus des pli bone, se oni povus trovi la solvojn librofine). Trie,
fortan aplauxdon meritas la t.n. legajxoj, kiel El la agendo de s-ro Brauxn, diversaj leteroj, veterprognozo,
vivresumo (ne biografieto sed ja curriculum
vitae; kiu proponas pli precizan terminon?), mendilo, aligxilo, recenzo pri
kasedo de la rokgrupo Persone,
kuirrecepto, turismaj informoj pri Antverpeno aux informa teksto pri Amnestio
Internacia. Temas pri materialo reala, ne inventita, sed adaptita al la
bezonoj de la kurso. Komencas cxiun
cxapitron dialogo aux konversacio, kie jam prezentigxas la traktota temo. Ofte
aperas aktualaj problemoj, ekologiaj, sociaj aux politikaj (kiel la ekzerco B
sur p. I37). Sekve aktualas ankaux multaj vortoj, kiel tekstredaktilo (p. 9), acida
pluvo (p. 197), forcejo-efiko
(p.168), fridujo (p.175) aux perestrojko
(p. l 84). La kvin lastaj cxapitroj ne plu enkondukas gramatik-erojn, sed
invitas al pli profunda esplorado de la lingvo. Tial, troveblas en ili tekstoj
suficxe komplikaj, sed fakte tute normalaj, kiel tiu sur p. 158: "Gxuste. Do jen, en skizita formo, via letero: formulu gxin lauxplacxe
kaj enposxtigu gxin antaux la kvina... Mi supozas, ke mi estus povinta telefoni
al s-ro Sosximoto, cxar tiel li estus ricevinta la inviton pli frue... sed
letero pli konvenas por invito, cxu ne?" Parenteze, sxajnas al mi, ke
Gubbins tre lerte interplektis la etosojn kaj mediojn esperantan kaj britan. Mi apenaux trovis
dubajn punktojn. Mi dubas pri la uzado en lernolibro de la vorto komputoro (anst. komputilo,
pli simpla kaj facila, kaj pli uzata!) aux de alies sen ajna klarigo. Temas ne pri beletro, sed pri lernilo, kaj
jen tial mi aplauxdas la uzadon de la fundamenta -ujo por landnomoj (anti-ujistoj ne grumblu: -io debutas sur p.181). Igas min dubeti la senco de dum
sur p.164, kaj al la klarigo pri -et-
kaj -eg- (p. 219) mi aldonus verban ekzemplon (ekzemple per pluvi aux
ridi). Vere gxenis min nur la manko (sentebla speciale en la 18-a cxapitro) de
la oftega verbo farti, cenzurita
probable tial, ke al anglaj oreloj gxi pensigas pri furzado. Temas cxiel ajn pri
neglekteblaj detaloj, kiuj neniom deprenas de la granda valoro de cxi
lernolibro. . Finas la libron du
interesaj aldonoj: Gramatiko —
superrigardo (reference al la apartaj cxapitroj) kaj Enkonduko de novaj eroj per Esperanto. Nu, kvankam mi ne provis uzi
gxin en kurso, mi certas, ke persono atinginta la finon de Kunvojagxu nepre havos bonegan bazon por plena enlingvigxo.
Georgo
Kamacxo |