Recenzoj 96/4
Hejmen ] Supren ]

 

Analizado de IPR
El la landoj 96/4
Pestalozzi
Survoje al...
Konferenca Regularo
Usonaj lernejoj
Pasporto
Recenzoj 96/4
Reagoj 96/4
Ni kondolencas
Financa raporto

Travel Talk: Interaktiva disko de Libra Multimedia, Windsor, 1996. Esperanta prilaboro de Esperanto Teachers Association. Minimumaj bezonoj: KD-ROM legilo, 148 kb/sec, 386sx, 25 MHz, VGA, Windows 3.1 kun esperantaj litertipoj, sonkarto, mikrofono, muso, 4Mb RAM.

Jen supozeble la unua kompakt-disko kun la specifa celo instrui E-on. Kiel la antauxa disko Detektivo en la nokto, gxi aldonas Esperanton al ekzistanta ne-movada disko. La celo de la serio ne povas esti instrui plenan fremdan lingvon, gxi funkcias je la nivelo de  tradicia frazlibro, kiel preparilo aux helpilo al vojagxo en fremda lingvo. Gxi proponas la lingvo-parojn angla-nederlanda kaj angla-Esperanta, do gxi funkcias en kvar direktoj entute. La malferma ekrano proponas cxion-klarigan enkondukon, vort-provizon, temojn (fakte frazojn) kaj dialogojn. En la vorta sekcio eblas elekti el 36 temoj kaj vidi averagxe dudek vortojn pri cxiu. Eblas elekti vorton, vidi gxian tradukon kaj per kliko sur gxi auxdi gxin prononcata. La lernanto povas registri sian propran elparolon kaj reauxskulti gxin, komparante gxin kun la modelo. Testa funkcio elektas hazarde vorton en la cel-lingvo kaj la lernanto devas trovi la gxustan tradukon en la konata lingvo por ricevi tondran aplauxdon. Auxto-hupilo avertas pri miselekto kaj la programo poentumas la progreson. Simile funkcias pri la frazoj, kiuj estas mallongaj kaj praktikaj. Frazoj (po 12-15) ekzistas por 12 temoj: gxeneralaj esprimoj, orientigxo, publika transporto, hoteloj, horoj kaj datoj, mangxoj kaj trinkajxoj, butikumado, distrajxoj, posxto kaj telefono, mono, konversacio kaj krizoj. Por tiuj samaj 12 temoj estas po du dialogetoj, cxiu kun 4 gxis 6 eroj. Tie eblas auxdigi la tutan dialogon, aux iun ajn el la eroj, kiom ofte kiom dezirata. Eblas nur auxskulti sen alia helpo, aux kun aldono de sub-titoloj en la cel-lingvo, aux traduko. La mem-registra ebleco funkcias ankaux por la dialogoj. Cxiu stud-panelo havas agrablan koloran bildon, eblas navigi libere inter la funkcioj pere de grandaj klaraj piktogramaj butonoj.

La parolantoj de E-o estis zorge elektitaj kaj prezentas bonan modelon, i.a. Sally Phillips, Stephen Thomson kaj Roselyne Edwards. Konsilis Timothy Carr, Malcolm Jones kaj Gert Bervelling. Tradukis Pauxlo Gubbins, kies aperinta lernolibro Kunvojagxu, bone preparis lin trovi adekvatajn solvojn por tre specifaj kaj cxiutagaj fraz-formuloj. Idiomoj malmultas, do nur malofte oni devis klarigi pli ol traduki, ekz. To buy tickets on the door: Acxeti biletojn tuj antaux la prezentajxo. (Paranteze, mi dirus at the door, sed mi estas nur freneza nov-zelandano). Jukigis min nur cxi-buso kaj Liverpolo (kvankam Liverpulo apenaux pli placxe aspektas) kaj la versxajne brita prefero al bonvole povas... La anglaj frazoj elstarigas Oxford St, Marble Arch ktp, la nederlandaj Coolsingel kaj AHOY, E-o devas kontentigxi je Zamenhof strato! Lernantoj de la angla devas pagi  26 pundojn por veturi al Bath, esperantistoj por la sama sumo atingas Budapesxton!

Entute lauxdinda kaj pionira projekto konigi E-on pere de moderna kaj populara komunikilo.                                                                             Stefan MacGill

 

Memorlibro omagxe al Andreo Cseh

Redaktis Katalin Smidéliusz. Sabatejo, Szombathely. 128 p. 1995.

 

Sercxante materialon okaze de la centjara naskigxdatreveno de la fama pedagoga pastro Andreo Cseh, Katalin Smidéliusz trovis cxe la Internacia Esperanto-Instituto kie sxi laboris, zorge enpakitan skatolon. Gxi enhavis liajn plej karajn personajn memorigilojn! Per ili (familiaj fotoj; posxtkartoj al liaj gepatroj; poemoj, subskriboj, kaj fotoj de liaj kursanoj; kaj pagxoj el la unuaj versioj de lia fama rekta metodo) sxi malkasxas en cxi tiu libreto gxis nun ne konatajn erojn de lia privata vivo. Krome trovigxas artikoloj kaj bildoj de malnovaj E-periodajxoj, inkluzive La Praktiko, kiun li redaktis dum 30 jaroj. Kaj cxion cxi la auxtorino ligas per interesaj personaj komentoj.

La libreto dividigxas en kvar periodojn: “Transilvanio”, kie Cseh naskigxis kaj pastrigxis; “Cxie en Euxropo”, kie li instruadis kaj entuziasmigis grandajn grupojn; “Nederlando”, kie li logxis 30 jarojn kaj fondis la Cseh-Instituton; kaj “Plua Vivo en Nia Memoro”, al kiu kontribuis kelkaj el liaj 600 diplomitaj Cseh-instruistoj. Aparte interesa al E-instruantoj estas la sekcio “Kiel funkcias nun la fama metodo?”, kun raportoj de sep bone konataj E-istoj. Utilas cxe la fino indekso pri personaj kaj geografiaj nomoj .

Kiel klarigas la auxtorino, cxi tiu libro ne celas anstatauxi detalan biografion, kiun verkos Ed Borsboom, laux komisio de pastro Cseh mem. Tamen, gxi donas fascinan aliron al lia persona vivo. Cxar d-rino Smidéliusz havas la saman denaskan lingvon kiel Cseh (la hungaran), sxi mem tradukis liajn personajn korespondajxojn. Inter interesaj okazajxoj oni povas legi pro kio decidis Cseh (kiu neniam antauxe instruis,) gvidi sian unuan E-klason; kiu nomis lin “la gaja stelo”; kial oni forprenis lian rajton de pastra servo; kaj pri lia doloriga konflikto inter devo al siaj gepatroj kaj al la E-movado.

Ecx se la leganto ne detale scias kia estas la rekta instrumetodo de Cseh, oni povas kapti gxian esencon per tiaj citajxoj kiaj “Mi ne faros kurson sed konversacion”; “Lingvon oni ensorbas kiel patrinan lakton”; “Ni cxiam respondis §ore, tiel li sukcesis ekparoligi ecx la plej retirigxemajn membrojn;” kaj “Eleganta, cxarma parolo akompanis liajn movojn dum inter la lertaj fingroj elformigxis etaj tablo kaj segxo el papero. E1 la tuta ridetanta homo elradiis bona humoro tiel, ke la grupo ne deziris forlasi la ejon post la fino.”

Sed se oni ne komprenas tiajn aludojn kiaj “la trifoja neado” aux “forta, kuragxa kaj eleganta”, aux “la fama sxlosilo” aux “la matematiko AL= -N”, jen instigo legi aliloke pri la detaloj de tiu cxi instrumetodo.                         

De cxia vidpunkto cxi tiu libro estas altkvalita: teme, lingve, historie, homame, ecx aspekte; do, vere posedinda kaj leginda gxi estas!         

Doroteo Holland, Usono

 

La Esplor-kreiva vojo: apliko de humanisma lingvo-instrua modelo

     Versio en Esperanto de Oene Hoekstra.

La originan 197-pagxan anglalingvan verkon ni recenzis en IPR 1991/4. Gxia resumo nun aperis en E-o sur 24 grandformataj pagxoj. Diagramo komence de la verko ligas dek elementojn de la aliro, kaj tiuj estas mallonge klarigitaj. Ili estas esploremo, kreiveco, motivo por komuniki, afekcio (enplekto de emocioj), efikeco (plena eluzo de limigitaj lingvaj rimedoj), mem-auxskultado, nivel-konforma informado kaj sendependigxo, risko-prenado kaj memfido.

Ni citu kelkajn frazojn el la rubriko Sendependigxo: “La docento reagu al iniciatoj de la lernantoj, kaj submetu sian instruadon al ilia lernado. Li ne senkondicxe tenu sian instruplanon, sed reagu je spontaneaj iniciatoj. Se lernantoj ne kutimas iniciati, li stimulu ilin al la unua pasxo, ne klarigante sian intencon. Tiel longe, kiel la docento restas en la fono kaj ne tro baldaux prezentas la korektan modelon aux solvon de problemo, li kreas situacion de dubo. Tiel li provokas la lernantojn dauxrigi la sercxadon al la gxustaj elementoj de la celolingvo. Mallonge, la docento kondutu sinretene. Tio ne signifas ke li lasu sin fortreni de cxiu penso kiun ekhavas lernanto. La decido pri la irota lernvojo estas tro grava por igi la lernantojn respondeci pri gxi. La docento estu la gvidanto sur la vojo al sendependeco.”

Kelkaj alineoj skizas la deziratan personecon de la docento kaj donas gvidliniojn kaj dudek atentindajn tezojn. Fine aperas pritaksaj demandiloj, iom da bildoj kaj la uzataj vorto-kartoj por kelkaj lingvoj. La celo aux uzmaniero de tiuj ne estas eksplicite donitaj — la leganto devas jam mem praktiki la esploran vojon! La verko donas valoran kaj koncizan enrigardon en cxi tiun modelon, kvankam iu deziranta ekapliki gxin devus akiri pli ampleksan verkon aux, preferinde, rektan personan sperton.

La verkon vendas la verkinto: s-ro Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl, Nederlando. 8 NLG inkluzive de la sendokostoj.

Stefan MacGill

Legajxoj kaj instruhelpilo el Danio

Valora kaj belega infanliteraturo, fabeloj de H.C. Andersen en du volumetoj. Unu el la libroj enhavas la kortusxan fabelon pri La marvirineto kaj en la alia, titolita La novaj vestoj de la imperiestro legeblas pri Hans-fusxulo kaj la fabelo Estas tute certe. Ambaux libroj estas belege ilustritaj, koloraj, allogaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La malnovaj eldonajxoj de KOKO mendeblas ankoraux en limigita kvanto cxe la dana libroservo:

Wolfgang Kirschtein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand, Danio

 

Kvinpinta ludaro de Eckhard Bick estas tre utila, science prilaborita kolekto de dievrsaj amuziloj. Ili tusxas la socian kaj emocian interagon, rilatas cerban, intelektan komunikadon aux servas la korpon, movigas kaj senstrecxigas. En la Ludenhavo la leganto ekcscias ne nur la ludtipojn, sed ankaux la bezonatajn ilojn, la kvanton de la partoprenontojn kaj aliajn utilajn informojn por bone kaj konscie organizi la ludojn. Fine de la libro ankaux teoria parto helpas la sciencan profundigxon. Kurs- kaj grupgvidantoj, instruistoj kaj amikaj rondoj, organizantoj de E-renkontigxoj bone povas utiligi la lud-manlibron.

La ludaro mendeblas cxe la verkisto: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, 8260 Viby-J, Danio; E-posxto: lineb@um.avv.dk

IpI informas interlingvistojn kaj esperantologojn

En E-o kaj diversaj naciaj lingvoj aperas pli kaj pli multe da ofte malfacile trovebla scienca materialo pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj, gravaj por sciencaj studoj kaj esploroj.

Seriozaj interlingvistoj kaj esperantologoj klopodas sekvi la fakan literaturon. Tion grave faciligas Informilo por Interlingvistoj (IpI), kiun eldonas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). La aktuala (tria) serio lancxigxis en 1992. Aperis gxis meze de 1996 entute 17 numeroj kun sume 156 pagxoj, plenaj de utilaj informoj, plejparte bibliografiaj.

IpI estas abonebla cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando). Jarabono por tri 16-pagxaj A5-formataj kajeroj kostas 10 guldenojn (por EU-landoj 10,60 NLG). Estas ankoraux riceveblaj ankaux la jarkolektoj 1992-1995 (po 10 gld.). Seriozaj interesitoj el landoj kun transpagaj problemoj povas lauxpete ricevi IpI senpage.

La redaktoro, d-ro Detlev Blanke (Otto-Nagel Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio), volonte akceptas materialojn pri cxiuspecaj interlingvistikaj aktivecoj, projektoj kaj publikajxoj.

 

LA DOMO - la revuo de la profesioj kaj de la servoj

E-instruistoj rajtas peti gxian senpagan provekzempleron. Poste vi povas montri gxin al viaj gelernantoj por ke ili ankaux profesiu esperantlingve. Adreso: TAKE - LA DOMO, RN 83 - Rue de Tiefenbach, FR-68920 Wintzenheim

 

Euxropa Poezio en Esperanto

Eldonajxo Euxropa Poezio en Esperanto pasigas jam sian duan jaron. Gxi ricevis subtenon de FAME-fondajxo, tial la abonantoj cxi-jare pagas tri kaj ricevas kvar kajerojn, jarkolekton. Jarabono al Budapest 260, al provincoj 310 HUF, al najbaraj landoj de Hungario 5, al nenajbaraj landoj 7 IRK - inkluzive la posxtkostojn. Jarkolekto de 1995 kostas 320 HUF, aux 5 IRK. En la lasta numero estas belorusa, norvega, slovena kaj hungara pagxoj kun multaj poemoj konvenaj por deklamkonkursoj. Mendu, aux petu provekzempleron per 1 IRK (aux 80 forintoj en pm.) cxe D-ro Miklós Fehér, HU-1046 Budapest, Ugró Gyula u. 17., Hungario                                                                            

(X)