|
Li
Yusheng: Kiel
apliki regulecon de scimemoro en instruado? Scimemoro
estas procezo de la kono far homoj pri objektoj. En instruado la procezo de
kompreno kaj posedo de la enhavoj instruataj de instruistoj al lernantoj estas
unu el la esprimaj formoj de scimemoro. Tio havas plenutilan valoron en la
instrua praktiko. Por
atingi sukcesojn en instruado indas atenti, kiel instruistoj povas influi siajn
lernantojn per apliko de scimemora reguleco. Estas do tre bezone studi la
regulecon de scimemoro en la instruado. Inter scimemora efiko kaj klareco de
celo kaj tasko de la homaj aktivadoj ekzistas intima rilato. Tial oni devas
konsideri jenajn vidpunktojn por fortikigi la memorkapablon de la lernantoj dum
instruado. Unue:
oni devas intensigi la arangxon kaj kontrolon de la anticipa preparado de
lecionoj antauxklase. Tio estas bona metodo solvi malfacilajn punktojn en la
instruado. Kompreneble la prepara laboro ne okazas antaux cxiu leciono, nur
antaux tiuj lecionoj, en kiuj trovigxas multaj malfacilaj kaj gravaj punktoj.
Kelkfoje necesas sugesto por kompreni la celon de la anticipa preparo; sugesto,
kiu intime rilatas a1 malfacilaj punktoj solvotaj en la sekva leciono.
Eksplikante novajn sciojn, instruistoj povas jam ne nur facile klarigi
malfacilajn punktojn, sed ankaux helpi ke la lernantoj profunde memoru ilin. Due:
dum eksplikado instruistoj devas ripetadi multfoje la gravajn kaj malfacilajn
materialojn per tauxga rapideco kaj iomete alta tono por profundigi la
scimemorigan efikon. Trie:
instruante gravajn kaj malfacilajn sciojn, instruistoj povas uzi interesan
tropon kaj humuran lingvon, apliki tauxgajn gestojn kaj movojn por intensigi la
scimemoron. Cxar
la scimemora efiko havas intiman rilaton kun la komprena grado, oni instruu laux
la principo facile komprenebla por la lernantoj kaj en metodo, kaj en lingvo,
kaj en movo. Ekzemple, por memorigi la vortojn oni devas klarigi la
vort-strukturon - prefikso, sufikso, radiko -; por komprenigi kaj memorigi
prononcan sxangxon de la vortoj oni devas klarigi la sxangx-regularon de la
prononco. Oni povas simpligi komprenon de la scioj al la lernantoj ankaux per
tropo tauxga por komprenigi la signifon de la interna senco kaj ekstera dauxro
en forma logiko. Cetere,
oni devas aparte atenti la uzadon de la tri flankoj: nombro, karaktero kaj
pozicio de la materialoj, al kiuj rilatas la scimemora efiko. Jen kelkaj
ekzemploj: estas pli bone memorigi samtempe nur trionon aux kvaronon de novaj
vortoj ol en unu tago enkapigi cxiujn vortojn de la tuta leciono. Novajn vortojn
prefere instruu laux diversaj grupoj kun la sama aux proksima signifo, kun
simila skribo, kun mala signifo, kun komuna temo, kun komuna radiko ... tiel oni
povas ellerni ilin pli firme, pli rapide. Grupo
l: aviadilo, aeroplano, aerveturilo, flugmasxino, avio..., Grupo
2: domo, nomo, pomo, homo, komo, Romo, Tomo..., Grupo
3: ridi - plori, nigra - blanka, komenco - fino, iri - veni al - de..., Grupo
4: kapo, vizagxo, okulo, orelo, nazo..., Grupo
5: lerni, lernejo, lernilo, lernebla, lernanto, lernigi, eklerni,
ellerni... En
unu leciono estas kvardek aux kvindek vortoj. La antauxaj kaj la lastaj el ili
estas facile memoreblaj, sed la mezaj estas malpli facile lerneblaj. Pro tio oni
povas komenci la lernadon ekde la meza parto, aux enkapigi la vortojn grupon
post grupo. La
scimemora efiko havas intiman rilaton al diversaj sensoj: vidado, auxdado,
tusxado... tial la instruistoj aparte aktivigu la sensojn de la lernantoj. La
efiko certe estos pli bona. Ekz. praktika leciono pri metallaboro,
elektrotehxniko, torntehxniko en la tehxnika laborejo okazas ordinare en la
praktikejo; la instruistoj devas kombini eksplikadon kun ekzercado: unue ili
prezentas la gxeneralan postulon de tiu cxi leciono kaj montras koncernan
televidan instrufilmon, due ili klarigas la necesajn sciojn, poste ili
demonstras al siaj lernantoj la laboron, fine la lernantoj mem laboras konkrete,
por ke ili bone memoru la sciojn. La praktika instruado estas la plej bona
praktiko, plej eble mobilizanta la lernantojn en sia uzado de sensoj. Tio estas
same ankaux en teoria instruado. En
la verka instruado de la cxinlingvaj kaj literaturaj lecionoj trovigxas la
menciita okazo. La verka ekzercado de la lecionoj estas spertado de la lernantoj
en la scioj kaj povo. En verk-ekzercado la lernantoj faras pensan proceson de la
decido gxis la skribado. En la verkado - de la komenco gxis la fino - ili ne nur
kombinas sian vivon, konon pri la socio, fidon kaj mondkoncepton, sed ili ankaux
fandas siajn sentojn kaj impresojn en la verkajxojn per retorikaj metodoj de
komparo, memorigo, fantazio, hiperbolo, kontrasto, ktp.; kaj samtempe esprimas
siajn sentojn kaj impresojn uzante racian sintakson per forta volo kaj alta
atento. Pro tio verkado estas praktikado de sinteza kapablo. Tio ne povus esti
plenumita nur per agado de la sensoj. Se la instruisto estas lerta gvidanto,
uzanta la rimedojn de elektraj instru-instalajxoj, de objekt-elmontroj, de
vizito kaj aliaj, li/sxi povas pligrandigi la vidkampon de la lernantoj, fortigi
ilian psikologian eksciton, por ke ili ne restu ne-koncernatoj, sed travivu sian
rolon dum la verkado. La instrua efiko certe estos tute malsama. Estas
klare: kaj en la teoria, kaj en la praktika instruado oni pligrandigas la
kapablojn kaj talentojn de la lernantoj per mobilizado de harmonia aktivado de
auxskulto, rigardo kaj skribo; per analizo, indukto, sintezo far iliaj cerboj,
por ke restu profunda signo de la scioj en ilia kapo. Tiel oni ricevas bonan
scimemoran efikon. Konkreta esprimigxo de la scimemora reguleco en la instruado
estas absoluta. Tio devus esti la cxefa enhavo de porinstruistaj studoj. Gxi
havus netakseblan signifon en la altigo de la instrua kvalito. |