|
Rezolucio
de la 35-a Konferenco de ILEI La 35-a ILEI-Konferenco, sesiinte en Lovran, Kroatio, de la
28-a de junio gxis la 4-a de auxgusto 2001, pri la temo "Dialogo al
plifortigo de Esperanto-instruado kaj interkultura edukado", Rimarkinte la gravecon de la
konferencoj por plia evoluo de la instruagado kiel kontribuo al la celoj de
internaciaj organizajxoj kiel Unesko, Konsiderante ke la gxenerala
temo de la konferenco plene kongruas kun la streboj de ILEI pruvi la utilecon
de Esperanto kiel interkultura vehiklo, Atentigas, ke Esperanto estas
efika perilo al dialogo kaj interkultura edukado garantianta reciprokan
respekton al lingvaj rajtoj. Sekve La Konferenco invitas la landajn sekciojn de ILEI, landajn asociojn
de UEA kaj TEJO-sekciojn, kunlabori por plua efektivigo de la celoj plifortigi
la instruan kaj edukan agadon per la diversaj edukaj projektoj lige al Unesko
kaj aliaj kulturklerigaj organizajxoj[1].
[1]
Komento por interna uzo de ILEI: La Konferenco alvokas la instruantojn de
Esperanto levi sian agadon al profesieca nivelo partoprenante en trejnaj
kursoj kaj ekzamenoj.
|