Rezolucio 99
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Rezolucio de la Konferenco

Cxi tiu dokumento, akceptita de la Komitato, estas du-parta. La unua parto turnas sin al la ekstero, la dua parto al esperantistoj.

"La 33-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kunveninta kun 52 partoprenantoj el 22 landoj de la 8-a gxis la 13-a de auxgusto 1999 en Karlovy Vary, Cxehxio, traktinte por pacedukado i.a. metodojn regi (grup)egois-mon, timon, agresemon kaj konfliktojn,


forte rekomendas al Unesko, registaroj kaj aliaj decidaj instancoj


progresigi la instruadon kaj utiligon de la egalrajtiga Lingvo Esperanto por internaciaj kaj interetnaj rilatoj,


enkonduki en la instruadon kiel fiksan programeron lecionojn pri konflikto-regado,

instigi al produktistoj de (kinaj, televidaj, videaj, interretaj) filmoj krei kaj disponigi filmojn pri la regado de konfliktoj por kontrauxpezi la inundon de filmoj prezentantaj superfluan perforton


stimuli ankaux filmfestival-estrojn en 2000 aparte pacpremii filmojn konvinke satirantajn falsan heroismon kaj konsciigantajn pri konfliktregaj metodoj, eventuale memore pri tiaj pacistoj kiel Anatole France, Gandhi, Martin Luther King


invitas esperantistojn individue aux grupe

a)       kontribui al la pacigo de la mondo tradukante kaj publikigante verkojn traktantajn metodojn kiel regi konfliktojn, kaj mem praktikante tiujn metodojn,

b)       subteni la ILEI-projekton Interkultura Edukado, varbante por gxi pliajn lernejojn en evoluintaj landoj, mem interagante kun partoprenantaj grupoj - precipe en landoj aux regionoj ekonomie malpli bonfartaj - per monhelpo, materialoj aux konsiloj laux la bezonoj."