Rezolucioj
Hejmen ] Supren ]

 

Prezidanta saluto
Konferenco en Övik
Rezolucioj
Laborplano
Novaj estraranoj
El niaj metiejoj
La unua leciono
El la landoj 95/3
Notlibro 95/3
Leterkesto 95/3
Alvoko al la sekciestroj

REZOLUCIOJ

AL UNESKO:

Internacia  Ligo  de  Esperantistaj Instruistoj  (ILEI)  dum  sia konferenco en Övik, Finnlando, de la 31-a de julio gxis la 4-a  de auxgusto 1995, la "Jaro de Toleremo":

konsciante pri la grandaj psikologiaj kaj financaj problemoj de la lingva komunikado en la mondo,

konvinkite  pri la valoro de neuxtrala lingvo por la justa  solvo de tiuj problemoj, emfazas  sian fidon je la valoro de Esperanto, kiu gxis nun, dum pli  ol cent jaroj pruvis sian utilon kaj efikecon, ne  nur  kiel portilo  por disvastigo de la naciaj kulturoj kaj de universala humanismo, sed ankaux kiel praktika rimedo por realigi tutmondan solidarecon, toleremon kaj pacamon;

proponas,  ke la politikaj kaj kulturaj gvidantoj de  la  sxtat-membroj  instigu al scienca esplorado de la propedeuxtika valoro de Esperanto per plurnaciaj eksperimentoj, interalie  kadre  de LINGUAPAX,

rekomendas  helpi la malpli avantagxitajn grupojn, interalie handikapulojn kaj  malricxajn  popolojn,  per   kontaktoj   kaj materialoj.

 

AL LA MEMBRARO

Internacia  Ligo  de  Esperantistaj Instruistoj...

alvokas siajn membrojn utiligi la moderne allogan video-kurson "Mazi en Gondolando" por Esperanto  kiel  facile lernebla lingvo, kaj ankaux,  laux  aliaj versioj, kiel aliro al aliaj fremdaj lingvoj;

forte  apogi  la projektojn "EKPAROLI" kaj  "FUNDAPAX",  celantaj science pruvi la propedeuxtikan valoron de Esperanto;

montri sian solidarecon kun malpli avantagxitaj kolegoj kaj lernantoj   handikapitaj  kaj  en  malricxaj  cirkonstancoj   per kontaktoj kaj materialoj;

kaj eduki  cxiujn infanojn en la spirito de respekto al  kulturo  kaj naturo, kaj al tutmondaj pacamo, toleremo kaj solidareco.

 

GRAVE:

Surbaze de la Kontrakto inter UEA kaj ILEI, ambaux organizoj rajtas nomi la observantojn cxe la estraroj de la alia. ILEI uzis cxi eblecon, kaj jam kelkajn jarojn la reprezentanto de ILEI cxeestas la estrarkunsidojn de UEA. Cxi-jare UEA  nomis sian observanton cxe la Estraro de ILEI. Temas pri s-ino Renée Triolle. Ni deziras al s-ino Triolle, kiu estas longjara ILEI-ano bonvenon en ILEI-estrara rondo!

ILEI gratulas al novelektitaj membroj en la honora patrona komitato de UEA kaj novelektitaj honoraj membroj de UEA.

Apartajn gratulojn oni direktas al ILEI-anoj kiujn atingis la honoreco: d-ro Humphrey Tonkin (Honora Patrona Komitato), Elfriede Ernst kaj Eduard V. Tvarozek (honoraj membroj).