Humphrey
Tonkin:
La scienca kunteksto de E-instruado
(Prelego en la Konferenco de ILEI, Örestrand, Svedio, 4 auxgusto 2003)
En la
Simpozio de la Akademio de Esperanto pri la E-kulturo,
kiu jxus okazis en Gotenburgo, mi prelegis pri la origino de
la E-kulturo. Mi komencis miajn rimarkojn per cito el la Unua
Libro, kiun Zamenhof aperigis en 1887. En la Antauxparolo de la Unua Libro
Zamenhof prezentis kiel ’la plej cxefajn
problemojn, kiujn estis necese solvi’ en la kreo de lia internacia
lingvo tri aferojn:
I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu
ellerni gxin ludante.
II. Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj
gxin uzi por la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu
tiu cxi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da
adeptoj aux ne, – t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al
sia propra konstruo povu servi kiel efektiva
rimedo por internaciaj komunikigxoj.
III. Trovi
rimedojn por venki la
indiferentecon de la mondo kaj igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase
komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan –
ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema
bezono.
Plej atentokapta pri
la unua el tiuj tri problemoj estas la nocio, ke oni
devu povi lerni E-on ’ludante’. Esperanto ne
estas, laux la implicita aserto de Zamenhof, kiel aliaj
lingvoj, kiuj postulas longan kaj
komplikan laboron antaux ol la lernanto ecx atingas la sojlon de
utiligeblo de la lingvo: jam de la komenco oni devas povi gxin
uzi, versxajne per senpera formado de strukturoj en la
lingvo kaj per rilatado kun aliaj partneroj en la ludo.
Multaj projektantoj
de lingvoj malmulte konsideras tiujn, kiuj devas
lerni iliajn lingvojn, kaj koncentras siajn fortojn
je simpleco kaj logikeco: de la
komenco,
Zamenhof estis tre konscia pri tio, ke lingvo estas komuna fenomeno, kaj homa
fenomeno – do ke necesas krei komunumon de lernantoj.
Kaj ne nur lernantoj. La dua
problemo, ke oni povu manipuli la strukturojn de la
lingvo tiel ’ke la lingvo jam de la komenco mem kaj danke al sia propra
konstruo povu servi kiel efektiva rimedo
por internaciaj
komunikigxoj’, rilatas al la praktikado de la lingvoscio. Ne suficxas lerni
la ludon, sed poste oni devas povi perfektigi sin.
La tria
’problemo’ rilatas senpere al la demando pri
konstruo de komunumo: Zamenhof rekonas la fakton, ke sen
parolantaro la lingvo ne povas ’vivi’. Kaj, li aldonas, „El
cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis
proponitaj al la mondo ... neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj,
kaj ecx tiun cxi nur parte.” Alivorte dirite,
la lingvo-projektantoj fokusigxis pli-malpli ekskluzive
je la lingvaj aspektoj de siaj projektoj kaj neglektis la
sociajn aspektojn.
Apenaux necesas diri, ke en la
Unua Libro ni jam havas kvazaux manifeston
de la E-
instruado: lerni la lingvon devas esti luda, gxi devas celi
perfektigxon, gxi devas krei komunumon. La plej granda avantagxo de
E-o, super cxiuj aliaj klascxambraj kaj lernilaj lingvoj,
estas la fakto, ke gxi estas tuj (aux preskaux tuj) praktike
utiligebla – aux almenaux tion oni facile asertas. Gxis
kiu grado ni povas pruvi tiun fakton, kaj cxu indus
pli emfaze gxin pruvi al niaj fakulojkolegoj?
Kompreneble, utiligi lingvon signifas ankaux
trovi rimedojn por gxin utiligi. En tiu
rilato la Interreto faris tutan revolucion. Hodiaux estas eble
auxskulti parolatan E-on, en kiu ajn loko je kiu ajn
horo: perreta radio igis tion realo. Ne estas
malfacile ankaux krei la proprajn parolatajn tekstojn kaj
mesagxojn, aux helpi siajn lernantojn tion fari.
Kompreneble, ne cxiu instruisto havas facilan aliron al
la reto, sed de monato al monato la situacio
plifaciligxas, kaj pli kaj pli da homoj estas rete ligataj.
Kompaktaj diskoj ankaux
kontribuas al tiu cxi revolucio. Muzikaj diskoj en E-o farigxas pli kaj pli
abundaj, kaj nun UEA komencas savi la iamajn sonbendojn de la
iama Magnetofona Servo de UEA per surdiskigo kaj
vendado. Kvankam plejparte tiu cxi materialo ne
tauxgas por komencantoj, gxi estas facile utiligebla en
pli postaj stadioj.
Zamenhof, en
sia prezento de la tri
’problemoj’, kiujn li devis venki, emfazas la perfektigxon en sia dua ’problemo’.
Kiel krei kondicxojn, en kiuj homoj povu plene ellerni kaj plene
eluzi la lingvon? Ni bezonas sur tiu cxi tereno la
apartan helpon de la instruistoj. Kvankam cxiu homo scias,
ke li aux sxi bezonas lernilojn en la unua stadio de
lernado de E-o, tion oni ne tiel klare komprenas je
la dua stadio. Multaj
esperantistoj en niaj rondoj atingas certan nivelon de
lingvokapablo kaj malsukcesas transiri gxin. Kiam
oni povas adekvate
elturnigxi en normalaj konversaciaj cirkonstancoj, verki
pli-malpli seneraran tekston, kaj plenumi
siajn diversajn
bezonojn, oni atingas ian lingvan ebenajxon, tra kiu estas tre
malfacile trabati. Tiu cxi estas ofta fenomeno en cxiuj lingvoj:
enmigrintoj, kiuj neniam farigxas bonaj
uzantoj de sia nova lingvo, sed kiuj kapablas tute bone perlabori
sian panon, trakti kun instancoj, eduki sian
familion; lingvaj
studentoj studantaj en aliaj landoj, kiuj laux
siaj profesoroj subite cxesas lerni la celatan lingvon cxar mankas
suficxa pozitiva motivigo por tion fari.
La manko de
bona lingvoscio cxe multaj esperantistoj estas inter
la plej grandaj problemoj de la E-movado,
kiel Zamenhof
klarvide anticipis jam en 1887. Se homo ne sentas sin
cxehejme en Esperanto, tiu homo nur pene legas
Esperantajn literaturajxojn aux sciencajn studojn aux
informan
materialon, tiu homo malfacile orientigxas en prelegoj, malfacile trovas
sian lokon por bone kontribui al la organiza agado de la Emovado.
Sciencistoj asertas, ke ecx la plej kleraj homoj uzas nur parton de
siaj cerboj: en la E-movado ni uzas nur malgrandan parton de la
kolektiva cerbo de niaj membroj pro la malalta komprennivelo de tiuj
personoj.
Lingva kapablo estas unu el la sxlosiloj al organiza kapablo
cxe ni – kaj inverse (estas multaj homoj en niaj rondoj,
kiuj farigxas prezidantoj cxar ili bone parolas la lingvon, ne cxar ili
kapablas prezidi).
Tradicie, ni emis ne doni
multan atenton al lernado de E-o en niaj Universalaj Kongresoj kaj
aliaj internaciaj konferencoj. Oni tro ofte emfazas, ke ili
estas manifestacioj de la E-movado: ni ne malkasxu al la publiko, ke niaj
homoj eventuale ne plene kapablas la lingvon, al
kiu ili estas tiel publike
ligitaj. Mi opinias, kaj cxiam opiniis, ke tiu estas eraro.
Mi sxatus vidi multe pli da atento al lingvolernado kaj
lingvoperfektigo en niaj kongresoj. Mi scias, ke unu el
la celoj ekzemple de la Internacia Kongresa
Universitato estas prezenti modelojn de la bona
lingvouzo kaj doni okazon al la homoj auxskulti modelan E-on – sed
tio ne suficxas. En mia ideala mondo, aux mia ideala movado, la
bonaj uzantoj de E-o estus publike
rekonataj kiel tiaj: ili farigxus internaciaj trezoroj same kiel la
cxinoj nomas certajn siajn eminentulojn naciaj trezoroj. Kaj
la instruistoj havas apartan respondecon krei la procedojn, la
kondicxojn, en kiuj tia perfektigxo
povu okazi. Ni memoru kion implicis tiuj
’problemoj’ de Zamenhof: la lernado kaj uzado de E-o
estas nur parte lingva. Gxi estas ankaux, kaj emfaze, homa.
Kompreneble, krei kondicxojn, en
kiuj lernado povu okazi, estas ne nur pedagogia demando, sed
ankaux organiza. En la lastaj jaroj ni iom forgesis la gravecon de
la E-kulturo: ni ne donas al gxi adekvatan atenton
en nia gazetaro, nek en niaj kongresoj. Ni
ne
reliefigas kaj elstarigas niajn plej grandajn verkistojn, nek
interpretas kaj prezentas iliajn verkojn al la publiko.
Mi ofte en pasinteco skribis pri la graveco de
bona
libro-kulturo en E-o. La homoj ne suficxe acxetas
librojn, la acxetantoj ne suficxe legas, kaj la
legantoj ne suficxe parolas inter si pri la fruktoj de tiu
legado. El komuna literaturo kaj komuna kulturo venas pli
forta sento de solidareco kaj de komunaj valoroj.
En la Universala
Kongreso cxi-jare ni donis pli da atento al klerigo pri E-o, prezentante
diversajn aspektojn kaj problemojn de la Emovado. Ni
ankaux emfazis, pere de tiuj programeroj kaj
ankaux per la Belartaj
Konkursoj, auxtoraj duonhoroj ktp., la Eliteraturon.
Mi sxatus en venontaj jaroj arangxi, ke cxiujare
oni elektu unu libron kaj instigu la kongresanojn legi
gxin kaj veni al la kongresurbo pretaj
pridiskuti gxin. Ne nepre devus temi pri nova libro, sed ankaux pri klasikajxoj
de nia literaturo. En la Universala Kongreso oni povus
antauxvidi kelkajn podiajn diskutojn pri la verko,
prelegojn, ktp.
Mi
opinias, ke cxio cxi, kaj same demandoj pri ekzemple teatro en
E-o, estas plej bone traktataj per sistema kaj konsekvenca plano,
kaj tial mi klopodis krei tian planon per prezento de
listo de kulturaj prioritatoj en la Komitato de UEA antaux unu jaro.
Kompreneble, kiel
ILEI jam klare rekonas, ankaux necesas pretigi
pli kompetentajn instruistojn. Cxar E-o estas relative facila lingvo,
kaj cxar gxi ne havas firman lokon en la lerneja studprogramo, granda
proporcio de la instruado de E-o estas farata de amatoroj, kiuj ofte ne konas la
plej bonajn
instrumetodojn nek scias kiel efike organizi la kursojn.
Kaj ecx inter la profesiaj instruistoj estas
relative malmultaj homoj, kiuj estas profesie kvalifikitaj kaj
de la kolegoj alte respektataj lingvoinstruistoj. La problemo
havas tri partojn:
1. gravas elstarigi
la vere kompetentajn instruistojn kaj bone utiligi ilin;
2. necesas altigi la
kompetenton kaj scion (ankaux lingvoscion)
de la profesiaj instruistoj;
3. gravas ne
malatenti la amatorajn
instruistojn.
Se
temas pri cxi-lasta, ni bezonas pli da atento al la
metodiko de neformala instruado de la lingvo, kaj al la bazaj scioj,
kiujn profesiuloj havas, sed amatoroj ofte ne.
Kaj cxar instruado estas cxiam
negoca procedo inter instruisto kaj lernanto, ni
estu adekvate sentemaj pri kulturaj diferencoj en la edukaj sistemoj de la
diversaj landoj. Kio funkcias en cxina klascxambro eble
ne
funkcias en, ni diru, brita – kaj inverse.
Krome, se ni vere volas apliki
la lingvon en realaj situacioj, se ni volas komunikigxi kun
homoj en aliaj landoj, se ni volas instigi niajn studentojn
kvazaux plongxi en tiun pli grandan mondon, kiun E-o (unike
inter la lingvoj, cxar tutmonda) kapablas malfermi, ni devas mem
bone koni tiun mondon. Ne suficxas scii pri gramatiko kaj vortprovizo: la bona Einstruisto
bone konas internaciajn aferojn, bone konas la diversajn kulturojn, scias
kiel gvidi la studentojn inter tiuj kulturoj. Vi legu nacilingvajn
revuojn kaj jxurnalojn, kaj ankaux la materialon
haveblan en E-o, ekzemple pere de la pagxoj de la
escepte bona revuo Monato.
Inter la
cxefaj prioritatoj de ESF, Esperantic Studies Foundation, en
Nordameriko, estas mobilizi la E-instruistojn por kunlaborigi ilin
kaj perfektigi ilian scion. Ni planas organizi en la venonta julio
specialan trisemajnan programon por E-
instruistoj. Gxi okazos cxe SIT, School for International
Training, la malgranda universitata
institucio kie okazas la
Nordamerikaj Someraj Kursoj, aux NASK, kiuj jam tridek
jarojn okazas en Usono. Ni
versxajne ankaux havos niajn kutimajn kursojn por homoj kun nur tre
elementa scio de la lingvo, homoj kun meznivela scio, kaj
homoj kun pli progresinta scio.
Tiu kursaro estas finance
subvenciata de ESF mem. Mi estas estrarano de ESF, kune
kun kvino de aliaj homoj el Usono kaj Kanado. ESF ekzistas por
antauxenigi la objektivan sciencan studon de la fenomeno
Esperanto kaj la cirkonstancoj, kiuj cxirkauxas gxin. Ni
interesigxas pri studado de lingvaj
problemoj, de la metodiko de E-instruado, de manieroj transponti lingvajn
diferencojn, kaj similaj aferoj. Kvankam nia cxefa
fokuso estas nordamerika,
ni akceptas esplorproponojn el cxiuj
mondopartoj kaj
subtenas plurajn el ili. Ni ankaux subvencias diversajn retajn kursojn kaj
pagxarojn, kiel ekzemple Edukado.net kaj
Lernu.net. Ni
nuntempe apogas projekton por krei grandan tekstan
korpuson de E-o, utilegan al
lingvistoj, kiuj volas studi kiel en la
praktiko E-o estas lingve uzata. Ni sercxas cxiam altkvalitajn
projektojn kaj
altkvalitajn esploristojn, kaj ni estas tre insistaj pri la
objektiveco de nia aliro al Eo: ni ne estas unuavice disvastiga organizajxo
(kvankam ni ja funkciigas la Nordamerikajn
Kursojn), sed scienca
organizajxo. Ni kredas, ke necesas, ke E-o kaj la
esperantistoj povu defendi siajn pretendojn per
objektivaj kaj science
agnoskataj donitajxoj.
Kiel estrarano de UEA ankaux pri
esploro kaj dokumentado, kaj Direktoro de la Centro de
Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED),
mi aparte interesigxas pri la scienca prezento de E-o. Inter la
cxefaj agadoj de CED estas aperigo de faka revuo, Language
Problems and Language Planning, kiu
aperas trifoje jare. La revuo estas inter la plej prestigxaj
socilingvistikaj periodajxoj, kun forta redakta komitato, kiu konsistas el
homoj kiel ekzemple Joshua Fishman, Enrique Hamel, David
Graddol, kaj Ulrich Ammon. Ni aperigas en la revuo cxiuspecajn
artikolojn, kiuj rilatas al aspektoj de la lingvoplanado kaj
lingvopolitiko, sed ni ankaux aparte emfazas
interlingvistikajn temojn, kaj ofte aperas artikoloj, kiuj iel rilatas al
E-o. La plejparto de la artikoloj estas en la angla lingvo, sed ni
ankaux aperigas artikolojn en aliaj lingvoj, ekzemple la hispana,
franca, germana, kaj ecx lastatempe la pola. De cxiu artikolo aperas
resumo en E-o kaj en iu tria lingvo. Mi forte rekomendas tiun cxi
revuon al vi kaj instigas vin aboni gxin, legi gxin kaj ecx kontribui
artikolojn al gxi.
CED ankaux okupigxas pri
plej diversaj aliaj aferoj – la aperigo de la bulteno Informilo
por Interlingvistoj, la cxiujara okazigo de Esperanto-logia
Konferenco en la kadro de la Universala Kongreso, la aperigo de
informaj dokumentoj diverslingvaj pri E-o kaj ankaux de tempo al
tempo libroj (en preparo
nunmomente, ekzemple, estas traduko de la lastatempa
libro de la lingvisto Robert Phillipson pri
euxropa lingvopolitiko).
Estas tre grave, ke cxiu serioza esperantisto subtenu la seriozan,
sciencan aliron al E-o kiel lingva kaj socia fenomeno. Ni
kalkulas je via subteno en tiu agado – per legado,
abonado, utiligo de la sciencaj studoj – kaj konstantaj
klopodoj perfektigxi kiel instruistoj
de E-o kaj kiel modelaj uzantoj de la lingvo.