Sekciaj raportoj
Hejmen ] Supren ]

 

Jarraporto 99
KCE002
Prelego de Mattos
Notlibro 00/2
Libro de Melnikov
Fabele pri IIK
El la landoj 00/2
Johano Petik
UEA Estrarkunsido
Sekciaj raportoj

Sekciaj raportoj

Auxstralio

La plej grava evento, Auxstralia Esperanto Somerkursaro, okazis januare kaj allogis por dusemajna restado pli ol 80 aligxintojn el cxiuj kontinentoj kaj el 7 landoj. Instruis Atilio Orellana Rojas de Internacia Esperanto Instituto, AR/NL, Marcel Leereveld, NL/AU, Franciska Toubale, FR/AUS, kaj (Jau) Frimpong Badu (GH). Vizitis por varbi partoprenantojn al 2-a Azia Kongreso en Hanojo, Boi Ngoc Hoang (VN).

Sukcesis en la ekzamenoj de AEA ekzamenkomitato je la baza nivelo - 6, je la elementa nivelo - 2, je la meza nivelo – 9, je la supera nivelo - 1, je la alta nivelo - 2 kaj je la klereca nivelo - 0. Krom dumjara lernado cxe la 13 diversaj kluboj kaj grupoj, aktivas Korespondkursa Servo de AEA. 7 homoj acxetis 9 korespond-kursojn. Plejparte enketoj venis rete kaj kelkaj lernantoj utiligas la kurson de Ian Fantom (GB) <www.esperanto.org/espviva>. Interretkurso senpaga enkondukita de la Esperanto-Societo de Suda Auxstralio cxe www.ozemail.com.au/~esperanto allogis 10 homojn el ses landoj inter kiuj tri finis la 10 lecionojn.

Nova videokurso estis haste preparita por montri unue en komunuma televidkanalo en Okcidenta Australio. Ties rezulto aperos en la venonta raporto.

Instruado ankaux al grupoj de infanoj trovigxas cxe la Universitato de Suda Kvinslando kaj cxe Montessori lernejo en Nov-Sud-Kimrio. Tiel montrigxas, ke kvankam ne grandnombre, instruistoj tre ruze sercxas la plej efikajn manierojn oferti lecionojn de Esperanto en Australio.

Por informi la asocion de lingvoinstruistoj de Viktorio pri Esperanto, Melburna Esperanto Societo pagis komercan sumon por munti buntan ekspozicion cxe Kongreso de Lingvoinstruistoj. Krom ricevi informon kaj rigardi diversajn librojn eblis ankaux rigardi la bonajn videokursojn, 'Mazi en Gondolando' kaj 'Esperanto - Pasporto al la tuta mondo'. Interese ke instruistoj petis informon por siaj propraj infanoj, kiuj ofte demandas pri Esperanto!

Belgio

La sekcio havas 29 membrojn (inter ili 7 estas franclingvanoj kaj 22 nederland-lingvanoj). Kursoj okazis en Bruselo, Antverpeno, Gent, Kalmthout kaj Oostende. Jen la plej gravaj de ili: En Bruselo deko da personoj partoprenis la perkorespondan kurson „Dek rendevuoj kun Esperanto” kaj 4 kursanoj sekvis paroligan kurson surbaze de la lernolibro de „Gubbins: Vojagxu kun ni”.

En Antverpeno – kun 3 kursgvidantoj – okazis oficiala kurso en la urba vesperlernejo, kursoj por infanoj kaj pliagxuloj, semajfina kurso, kaj Maratona Konversacio dum 2 tagoj. En Gent okazis intensa vesperkurso kun 10 partoprenantoj surbaze de la kursmaterialo „Praktiku kun ni Esperanton”, kaj paroliga kurso kun 4 personoj surbaze de la kursmaterialo „Gerda malaperis”. En Kalmthout oni organizis 15-semajnan kurson kun la lernolibro „Esperanto snel assimileren”. En Oostende, en du bazlernejoj lernas E-on 27 geknaboj kun la gvido de Else Huisseune kaj Raymond Wylleman. Okaze de la Tago de Internacia Amikeco oni organizis renkontigxon kun la lerneja grupo de Monique Noel el Boulogne, Francio. La du menciitaj lernejoj aligxis al la virtuala lernejo Tibor Sekelj. En Oostende, krome, okazas 4-persona kurseto por mezlernejanoj, kaj kelkaj kursoj por plenkreskuloj.

Brazilo

La sekcio havis 26 plenagxajn kaj 5 junulajn membrojn. Okazis kvar kunsidoj, cxiu dividigxis en du partojn: a) ILEI kaj Esperanto, b) malfacilajxoj en la Esperanta gramatiko. La Eldonejo Amikoj de Esperanto dauxre eldonas la sekcian bultenon, Milde. La sekcio helpas la spiritisman movadon en la instrua kampo.

Kurso-finintoj en 1999 (inter krampoj vi vidas, kiom da personoj komencis la kursojn): baza: 956 (1348), mezgrada: 689 (869), supera: 103 (147), instruista: 21 (42). La kursoj okazis en E-societoj, spiritismaj societoj, privataj lernejoj kaj en universitato. Escepte de unu privata kurso, cxiuj kursoj estas nedevigaj.

Britio

La agado de Esperanto Teachers’ Association (ETA, la brita sekcio de ILEI) dum 1999 multrilate estis influata de tiu de la Esperanto Asocio de Britio, nome multaj homoj estas membroj de ambaux asocioj kaj la du organizoj dividas la saman oficialan adreson. Dum 1999 EAB realigis sian longe pripensitan decidon vendi la oficejon/vendejon/bibliotekon en Londono por liberigi kapitalon por povi pli bone plenumi gxiajn statutajn devojn. Ne plu validas la adreso en Holland Park Avenue, sed nun por ambaux asocioj oni uzu la provizoran adreson: 201, Felixstowe Road, IPSWICH, IP3 9BJ.

Kiel dum la antauxa jaro, multe de la agado rilatis al ‘Urso-Kurso’: krom la dauxraj taskoj rilate al reklamado kaj vendado, iom kreskis la bonvena tasko de korektado kaj dissendado de materialo. Novajxo estas la nun regule aperanta bulteneto por lernantoj/gepatroj, ‘Bear Facts’, kiu servas kiel ligilo inter tiuj kaj la organizantoj de la kurso, kaj ankaux donas regulajn eblecojn al la infanoj partopreni en premiotaj konkursetoj.

Trian fojon okazis dum januaro seminario cxe Wedgwood Memorial College, Barlaston. Pri tiu seminario jam aperis raporto en IPR 99/2, kiel ankaux pri la maja jarkunveno.

Bedaurinde, la prognozoj de tiu kunveno realigxis dum la jaro: ja mankis (kaj dauxre mankas) nova redaktoro de la revuo, tiel ke la prezidanto devis simple prepari novajxleterojn, kiuj laux lia propra pritakso ne bone servas al la membroj. Komitatkunvenoj ne sukcese okazis, precipe pro la troa tempopremo kiun spertis la komitatanoj pro profesiaj kaj aliaj esperntistaj devoj.

Du sukcesoj el 1999 meritas mencion: unu nova iniciato – semajnfina kurso dunivela okazis dum februaro en la apudmara Felixstowe, Suffolk. La organizantoj, Angela Tellier kaj Roy Simmons, multege laboris por sukcesigi tre gxuindan eventon sub la titolo ‘Kontrabandistoj’; la instruistoj, Malcolm Jones kaj Fraser Dunbar, gxuis la amikan etoson kaj la defion prezentitan de la kadra temo; lokaj gazetoj kaj radio informis la publikon pozitive. La dua sukceso estas nun kutima afero – jam la 39a Somerlernejo cxe Barlaston kun internacia partoprenantaro kaj instruistaro. Planata jam estas la jubilea, 40a Somerlernejo kun aparta, festa semajnfino.

La brita movado esperas trovi dauxran hejmon cxe tiu longe uzata kursejo, kaj la sekcio esperas pri novaj energio kaj forto, kiam gxi havos stabilajn cirkon-stancojn. Por la baldaux estonteco tamen, sxajnas, ke la mankoj de tempohavaj homfortoj kaj de financaj rimedoj bedauxrinde bremsos agadon.

Cxehxio

La 12an - la 14an de marto la sekcio organizis en Prago paroligan kurson por gelernantoj de korespondaj kursoj. Partoprenis 12 esperantistoj, kiuj laboris en du grupoj. Kvin komencantojn gvidis Stanislava Chrdlová, sep progresintojn gvidis Lucie Karešová kaj Petr Chrdle. La progresintoj havis eblecon konversacii ankaux kun la anoj de Praga E-klubo, kiuj vizitis nian kurson. Pro sukceso oni dauxrigos tiun agadon en tiu cxi jaro.

Cxar malnova versio de koresponda kurso ne tauxgis, la auxtoro Josef Cink jesis, ke li reverkos gxin. Li uzis komputilon kaj laboro progresis suficxe rapide, cxar li povis konsulti la tekston kun kunlaborantoj rete. Pro tio oni povis jam dum la jaro 1999 sendi al gelernantoj novan korespondan kurson. Bedauxrinde aligxis malmultaj interesigxantoj, la kurso bezonas pli da reklamado.

En la kunlaboro kun profesia kongresa kaj kleriga entrepreno de Petro Chrdle KAVA - PECH laboris kelkaj anoj dum la konferenco ILEI en Karlovy Vary kiel helpantoj.

Finnlando

ELFI havas 29 membrojn. Kunsido okazis nur unu fojon, gravas la retposxtaj kaj telefonaj kontaktoj. La cxefa kontaktilo, kiu atingas cxiujn membrojn, estas la informbulteno Interligilo (1-2 folioj), kiu aperis 4-foje.

La sekcio okazigis edukan semajnfinon por instruantoj kun d-rino K. Smidéliusz kiel instruisto. Partoprenis 6 instruemuloj, sed el ili nur 2-4 dauxre instruas. La kursoj gxenerale estas mallongaj kaj klubecaj, ofte vesperaj. Okazas pluraj kursetoj, kies instruantoj estas ne-ELFI-anoj, tamen ELFI helpadas kiam ajn kaj kiun ajn. Ekzemple la plej novaj interesigxoj pri E-o okazis ekster ELFI: Interkulturo-klaso en Enontekö kaj fervora studrondo en Taivalkoski. ELFI helpadas ilin per konsiloj, materialo kaj tradukado.

La sekretario partoprenis Tagon de la lernejo en Berlino kaj reprezentis ELFI-n en Informa seminario de EAF. Sxi redaktas kaj enposxtigas la Interligilon. La sekciestro finnigis la lernolibron Al paco kaj egaleco per Esperanto de Lars Forsman, uzatan en Karlskoga sed tauxgan por memlernantoj kaj studrondoj. La publikigon ebligis EAF, la tamperea klubo Antauxen, kaj la favora sinteno de la auxtoro. Estas dauxre haveblaj nia konsilkajereto por progresantoj kaj listo pri la prunteblaj libroj de ELFI. La konsiloj troveblas ankaux en interreto, sur la hejmpagxoj de EAF. Ili sukcesis aperigi artikolon pri Interkulturo en la tutlanda finnlingva revuo Opettaja („Instruisto”). Unu membro okazigis ekspozicion pri mondaj epopeoj en du bibliotekoj en Turku kaj klopodis por ke esperantistoj petu esperanto-muzikon de la bondezirkoncertoj de radio kaj tiel reklamu la lingvon. Alia membro arangxis turneon de du katalunaj gitaristoj en Finnlando. La sekciestro prizorgis Lingvoangulon en la bulteno de EAF, aperinta 6-foje jare.

Kadre de la ege modesta bugxeto la sekcio donacis simbolajn sumojn al la projekto Interkulturo, al la memorfonduso de Joel Vilkki kaj al membro, kiu kompilis finnlingvan Esperanto-gramatikon. Ilia kapitalo malpliigxas, kvankam parto el la agado estas pagita "el propra posxo".

Francio

ILEI havas entute 25 membrojn en Francio. 4 el inter ili pagas sian membrokotizon pere de la sekciestro, la ceteraj pere de la asocio GEE (grupo de esperantistaj instruistoj), kiu revivigxis antaux la kongreso en Berlino.

Hungario

La sekcio havis 45 membrojn, plejmulto de ili estas instruistoj de bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Krom la kunorganizado de la landa pedagogia tago fine de februaro, la sekcio ne havis komunan agadon. Pluraj sekcianoj partoprenis la prepar-laborojn de Juna Amiko kaj IPR, verkis artikolojn aux/kaj instruis en diversaj kursoj.

En Hungario malkreskis la E-instruado en la bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Sed cxiujare plurcent studentoj de superaj lernejoj trapasas oficialan sxtatan lingvo-ekzamenon pri Esperanto, cxar la mezgrada lingvoscio estas antauxkondicxo por rivevi diplomon en hungaraj universitatoj. La gvidantoj de tiuj sukcesaj kursoj ofte plendas, ke la granda plimulto de la ekzamenintoj restas ekster la movado. (Same, kiel la plimulto de iliaj E-instruintoj restas ekster ILEI.)

Katalunio

Plej grava okazajxo por la sekcio lastan jaron estis gxia oficiala kreo mem. Post organizaj prepar-laboroj kaj oficiala peto la 12 membroj estis akceptitaj kiel sekcio dum la Komitatkunsido en Karlovy Vary. Poste sekvis aprobo de statuto kaj elekto de la unua Estraro kun S-rino Luz Vázquez kiel Sekciestro.

Dum la jaro la membroj kunlaboris en projekto "Kvazaux-lernejo Tibor Sekelj" de ILEI per provizo de tradukoj galega, kataluna kaj okcitana de ties informa prezentado. La sekcianoj dauxre kontribuis ankaux al IPR per publikigo de 5-6 novajxoj kaj artikoloj.

En la instrua kampo, kunlaboro inter ILEI-Cat kaj Kataluna Esperanto-Asocio rezultis en la apero de por-komputila elementa kurso de E-o. Nombro de tradiciaj klubaj kursoj en Katalunio iom malpliigxis, sed okazis du oficialaj kursoj en mezlernejoj, kaj ankaux pliaj du en universitato, plejparto el ili organizitaj kaj gvidataj de Pedro M. Martín, Neus Moly kaj Ramon Perera.

Inform-cele oni kreis en oficiala pri-eduka servilo sekcian TTT-pagxon kiun vi povas viziti cxe la adreso http://www.xtec.es/~pmarti10/ilei-cat.htm kun informoj pri ILEI, pri la Sekcio, kurso de E-o en la kataluna, instruaj ludoj, ktp. En decembra numero de pedagogia revuo Escola Catalana Abel Montagut aperigis artikolon kun tre interesa konkreta propono pri oficiala instruado de E-o en lernejoj ne kiel anstatauxanto de la angla, sed kiel komplementa helpilo dank’ al gxia propedeuxtika valoro.

Krom per gxenerala kunveno la 31an de oktobro, la membroj de la Sekcio restis en kontakto per la redaktado kaj dissendado de kvar cirkuleroj dum la jaro.

Nederlando

La sekcio en 1999 havis 47 membrojn. La estraro kunvenis unufoje por antauxprepari la Jarkunvenon kaj la estraran sxangxigxon. La Jarkunveno okazis en marto en Hago. En tiu kunveno eksigxis la prezidanto, Nel Overwater, kaj la sekretario Hans ten Hagen. Ne estis membro, kiu pretis transpreni funkcion. Rob Moerbeek deklaris sin preta esti provizora prezidanto. Hans ten Hagen sendis cirkuleron al pluraj membroj ne cxeestintaj la kunvenon, kun la peto akcepti estrarfunkcion. Karel Klein pretis farigxi kasisto, sed pro sanproblemoj li post kelkaj monatoj devis rezigni. Tiam Hans ten Hagen denove (provizore) transprenis la kasistan funkcion.

NGGE aperis trifoje. Bedauxrinde atingas la redakcion nur malmultaj artikoloj de la membroj. La ILEI-Konferencon en Karlovy Vary cxeestis kiel komitatanoj s-roj Moerbeek, Verwoerd kaj Ten Hagen.

Pollando

En kelkaj lernejoj E-o aperis en 1999 unuafoje aux reaperis post longa pauxzo. Tamen ege mankas instruistoj. La cxefa tasko de la sekcio aktuale estas trovado de instrukapablaj kaj instruemaj esperantistoj en la tuta lando. Kreskas la procento de instruaktivaj ILEI-mebroj kaj ne-membroj iel kunlaborantaj kun la sekcio. Samtempe la sekcio zorgas pri esperantistigado de aliaj personoj. Preparas sin al E-instruado kelkaj diplom/it/ot/inoj de la krakova Jagiellona Universitato.

Deko da lernejoj partoprenas Interkulturon. E-o estas instruata ankaux en aliaj lernejoj (plej ofte oficiale). Plia deko preparas sin por starti venontjare. Cxiuj polaj Interkulturo-lernejoj havas retan aliron kaj en teknikaj aferoj la instruistoj estas helpataj de s-ro Antoni Beyga.

Printempe en Lodzo estis prezentita ekspozicio pri ILEI en Lodzo. En aprilo denove okazis la Esperantologia Didaktika Konferenco en Krakovo. En 1999 aperis 4 numeroj de la sekcia bulteno „Ligilo”. Krome la sekcio estas enketanta por prilabori landan statistikon pri E-instruado kaj pri E-lingva instruado de aliaj fakoj.

Togolando

La jaro 1999 estis laborplena por TIETo (Tietti-instituto de Esperanto): instruado al homoj, formado de instruantoj, ekzamenado, redaktado ktp. En auxgusto la instituto farigxis la sekcio de ILEI en Togolando.

Kursoj por komencantoj okazis en cxiuj kluboj de la lando per la Zagreba Metodo. Perkorespondan kurson sekvis 13 lernantoj laux la kurso FEREZ. 3 lernantoj finlernis gxin kaj ricevis siajn diplomojn.

Kurso por progresantoj okazis de la 23-a gxis la 27-a de decembro en Lome kaj  Aneho. 19 lernantoj en Lome, kaj 5 en Aneho. Inter tiuj cxi estis ankaux 5 nigxerianoj, 2 ganaanoj, 1 burkinafasano kaj 2 kotivuaranoj.

 De januaro gxis marto TIETo, cxiusemajnfine organizis kursojn por disponi pri novaj instruistoj. Tial entute 6 novaj instruantoj aldonigxis al la tri ekzistantaj. La iama reprezentanto de ILEI farigxis aldona instruisto de la instituto.

Ekzamenoj: A: okazis la 28-an de marto en Lome kaj Glidji. Kvin kandidatoj el 12 sukcesis. B: la unua okazis la 8-an de septembro 1999. Tri el kvin kandidatoj sukcesis. La dua okazis kadre de la arangxoj de decembro en Togolando. 7 el 17 kandidatoj sukcesis. C: Okazis fine de decembro dum la sepa TEK. 3 el 5 kandidatoj sukcesis.

Aliaj aktivadoj: Okazis tri kunvenoj de la prizorgantoj: la 13-an de marto, la 24-an de aprilo kaj la 13-an de septembro. Okazis ankaux aliaj kunvenoj, sed ili kombinigxis kun tiuj de la laborgrupo pri la Afrika agado. Plian laboron signifis la redaktado de OVo: la periodajxo aperis kvarfoje en la jaro kun la numeroj 22 kaj 23 kombinitaj.

Laux la sekciestraj raportoj kompilis: Jozefo Németh