|
Ulrich
Matthias
Instruistaj
seminarioj cxe popolaj altlernejoj
Valoraj
instigoj Ofertante
Esperanto-kursojn cxe popolaj altlernejoj, mi jam ofte ricevis invitojn al
instruistaj seminarioj. Tamen, kiel multe okupita homo, mi kutimis neglekti
ilin. Sed kiam la cxefino de la popola altlernejo en Hanau pretis akcepti
Esperanto-kurson nur sub la kondicxo, ke mi partoprenos en enkonduka seminario
por lingvoinstruistoj, mi fine cedis kaj aligxis. La seminario okazis dum du
semajnfinoj en Gelnhausen, kaj la popola altlernejo transprenis cxiujn kostojn
inkluzive de tranoktoj kaj mangxoj escepte de dufoje 50 DEM. Kaj efektive mi ne
pentis mian partoprenon. Konversacia
ludo: Cocktailparty En la seminarioj unu el la du gvidantoj, Rainer Helling-Thiele,
instruis al ni la svedan lingvon en moderna, modela maniero. Oni komencis per
tio, ke cxiuj ekstaris kaj cxirkauxiris, salutante unu la alian en la cellingvo.
("Saluton! Mi estas Rainer. Gxis!") Tiu cxi simplega ludo, kiu en la
germana (?) nomigxas Cocktailparty,
ripetigxis de tempo al tempo, post kiam oni lernis ion novan. Helpe de kartoj,
sur kiuj estis gluitaj eltrancxajxoj el prospektoj de supermerkatoj, ni parolis
pri sxatataj mangxoj kaj trinkajxoj ("Cxu vi sxatas karotojn?"), kaj
helpe de malplenaj kartoj Rainer instruis al ni la nombrojn ("Cxu vi povas
desegni 'unu'? ... Kiu volas havi 'unu'? ... Mi havas 'unu'. Kion vi havas? ...
Cxu ni sxangxu la kartojn?" ktp.) Post trifoje 30 minutoj, en la Cocktailparty
jam abundis la babilado: "Saluton! Mi estas Uli. Kiu vi estas? El kiu lando
vi venas? Kie vi logxas? Kie vi naskigxis? Kie vi laboras? Kiujn lingvojn vi
parolas? Cxu vi sxatas katnutrajxon?" ktp. La lernantoj (t.e. ni) unuanime
konsentis, ke tiamaniere ni vere sxatus lerni la svedan. Bazaj
reguloj Kvankam
ni ne multe teoriumis, ni tamen notis diversajn "bazajn regulojn" por
la lingvoinstruado, ekzemple la jenajn: La
kursanoj sidu en cirklo; ili ne havu fiksan sidlokon, sed ankaux movigxu; la
instruado okazu lauxeble nur en la cellingvo, la kursanoj kiel eble plej multe
parolu, la instruisto nur malmulte korektu. Rainer ecx korektis la kursanojn
cxiam nur de malantauxe, metante sian manon sur ilian sxultron (kio por mi
montrigxis malfacile praktikebla). Esperanto-kurseto Fine
de la unua semajnfino niaj gegvidantoj proponis, ke nun kelkaj seminarianoj
gvidu kurseton de sia lingvo. Tuj mi deklaris min preta instrueti Esperanton,
dum alia viro decidis oferti kurseton de la hispana. Je mia surprizo pli ol
duono de la 20 aliaj seminarianoj (aux, pli precize, seminarianinoj, cxar krom
ni du cxiuj estis virinoj) volis elekti Esperanton; nur danke al la peto de
Rainer ("Ne iru cxiuj al la Esperanto-kurso!") ni fine sukcesis formi
du preskaux same grandajn grupojn. Kvankam montrigxis ege malfacile imiti la
bonegan instruadon de Rainer (kiu ofte intervenis en la Esperanto-instruado por
atentigi min pri eraroj), la lernantoj ege gxuis la kurson. Mi lernis cxefe, ke
en unulingva kurso por komencantoj oni ne klarigu per vortoj, sed aktoru, cxar
nur tiam oni estas komprenata. Plia
seminario en Frankfurto Surbaze
de la pozitivaj spertoj el Gelnhausen, mi aligxis ankaux al la unua semajnfino
de la instruista kurso de la popola altlernejo en Frankfurto. Tie la
partoprenantaro estis simila al tiu en Gelnhausen (temis cxefe pri instruistinoj
de latinidaj lingvoj, cxar instruistojn de la angla oni ne invitis), sed
anstataux la svedan oni instruis tie la finnan. Kaj cxio estis malpli perfekta,
sur malpli alta nivelo. Komparo
de lernolibroj En
Frankfurto ni jam dum tiu unua semajfino unue en grupetoj kaj poste en la granda
rondo komparis diversajn lernolibrojn. Kiel Esperanto-lernilon la popola
altlernejo posedis nur (aux ecx?) "Tesi, la testudo". Kvankam mi iom
hontis pro gxia mizera aspekto kompare kun la plej modernaj lernolibroj de la
franca aux itala, mi klopodis dum la prezentado elstarigi kelkajn pozitivajn
flankojn de gxi. En
la dua semajnfino en Gelnhausen la aliaj kursanoj jam bonvenigis min per
"Saluton!". Ankaux tie mi havis la okazon prezenti lernolibrojn de
Esperanto, sed tien mi mem kunportis ilin. Tre pozitivan resonon trovis tie la
kolora bildvortaro "Mil unuaj vortoj en Esperanto". Gxi estas ne nur
same bela kaj bonkvalita kiel gxiaj nacilingvaj ekvivalentoj, sed ankaux ege
bone tauxgas por instruado laux modernaj, konversaciaj metodoj. Diskonigi
Esperanton Resume, mi travivis entute tri belegajn semajnfinojn, el kiuj mi
povis cxerpi multajn valorajn instigojn por mia Esperanto-instruado. Kaj plie,
en la seminarioj mi bonege povis diskonigi Esperanton. En Gelnhausen unu
partoprenantino tuj acxetis de mi cxiujn kvar lernolibrojn, kiujn mi kunportis;
alia sendis al mi poste retleteron kun multaj Esperantaj frazoj, kaj tria
rakontis, ke inter la du semajnfinoj sxi jam interesigis amikinon pri nia
lingvo. Certe mi ankaux estonte ankoraux partoprenos en tiaj seminarioj, kiujn
preskaux cxiu popola altlernejo ofertas al siaj instruistoj - kaj, se restas
liberaj lokoj, kontraux kompleta repago de la kostoj ecx al cxiu ajn interesato.
(el Esperanto aktuell 8/98) Ulrich
Matthias |