Socioniko
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

Dmitrio LYTOV:
SOCIONIKO - TALENTOJ KAJ RILATOJ

 

SOCIONIKO KAJ PROBLEMOJ DE PEDAGOGIO.

Socioniko estas psikologia teorio, kiu igxis fama en landoj de la estinta Soveta Unio dum la lastaj 20 jaroj, kaj nun disvastigxas tutmonde. Gxiaj adeptoj opinias, ke rilatoj inter homoj kaj denaskaj talentoj de homoj estas reciproke interligataj, kaj se oni komprenas talentojn de iu homo – oni povas prognozi liajn rilatojn kun aliuloj.

Ankoraux en 1920-aj jaroj svisa psikiatro C.G.Jung kreis la teorion de personaj tipoj sur la supozo, ke iuj denaskaj trajtoj ne povas esti simile fortaj: naturo kvazaux elektas, aux – aux. Poste sur la bazo de lia teorio kelkaj auxtoroj – Eysenck, Meyers-Briggs, Keirsey ktp. – kreis psikologiajn testojn, kiuj igxis famaj. Bedauxrinde, la menciitaj auxtoroj preskaux ignoris la problemon de rilatoj inter tipoj.

Estas mirinde, ke kutime en psikologio oni rigardis personajn tipojn kaj rilatojn kiel tute ne interligitaj, tute sendependaj fenomenoj. Ecx plu, en la sovieta psikologio oni ofte ignoris mem la estadon de denaskaj kapabloj: laux leninista filozofio, «homo estas la produktajxo de socio».
En 1970 litova sociologino Ausxra Augustinavicxiute verkis kelkajn artikolojn, en kiuj sxi penis pruvi, ke personaj tipoj, eltrovitaj de Jung, estis la sxlosilo al rilatoj inter homoj. Sxia teorio nomigxas “socioniko”: «socio» + «-oniko», kiel en «bioniko» (biologia modelado) – la teorio de modelado de sociaj rilatoj kaj konduto.

Kial socioniko estas tiel populara en la teritorio de la estinta Sovietunio? Tio estas ne hazardajxo, sed logika rezulto. Tro longe la sovieta potenco ignoris la Personecon (dum 1930-1950 jaroj mem la psikologio estis malpermesita) – tial nuntempe la intereso al pedagogiaj kaj psikologiaj problemoj estas grandega kaj kreskanta.

Multaj socionikistoj (tiel nomigxas adeptoj de socioniko) laboras en infana kaj lerneja psikologio, profesia kaj familia konsultado. En cxi tiu malgranda artikolo mi penos rakonti pri tio, kiel socioniko helpas solvi problemojn de klerigo, eduko kaj interpersonaj rilatoj.

 

TIPOJ KAJ INSTRUADO.

Ekde la jaro 1991 Jekaterina Filatova, socionikistino el Rusio, kolektadas fotoportretojn de homoj, kies tipojn sxi testis. Nuntempe sxia kolektajxo enhavas pli ol 600 fotojn. Dume sxi malkasxis interesan fenomenon – multaj «samtipuloj» ofte aspektas kvazaux gxemeloj, kvankam ili ecx ne estas parencoj. Evidente, la persona tipo estas “antauxprogramita” denaske.

Tio estas tre grava fakto. Tio signifas, ke sxancoj “refari”, “reeduki” homon estas restriktaj. Bedauxrinde, suficxe ofte ni konas situaciojn, kiam oni penas “refari” sian partneron, t.e. ignoras sian personecon – ecx en lernejoj. “Vi ne ne povas, vi simple ne volas kompreni!” - ofte povas auxdi lernanto de sia instruisto, infano de sia gepatro. Tamen cxu vere nur “ne volas”?
Por ke mi klarigu al vi kauxzojn de malkompreno, mi devas rakonti pri socionikaj tipoj de personeco. Entute estas 16 tipoj. En la Tabelo 1 oni devas vidi «formulojn» de la tipoj kaj fotoportretojn de la plej distingaj reprezentantoj de cxiu tipo.

Modernaj medicinaj esploroj pruvis, ke indicoj de la 16 socionikaj tipoj (tiel nomataj «intuicio», «senso» ktp., eltrovitaj jam de Jung) havas malambiguajn kongruajxojn en la strukturo de cerbo (kaj tio estas ankaux grava pruvo de tio, ke persona tipo estas denaska – ne efemera – ajxo). Tamen, komunikante kun iu ajn homo, ni certe ne povas sekci lian kranion kaj pririgardi cerbon.
Sed ni povas jugxi pri lia tipo dank’ al eksteraj riveloj, kies aron oni kutime nomigas “homa karaktero”. La psikologo el Kievo (Ukrainio) Viktor Gulenko disigis homan karakteron je du komponantoj.

La unuan parton li nomigis agastrebo. Laux sia agastrebo, oni povas esti logikulo (pritaksanta eventojn objektive, kvazaux «deflanke») aux etikulo (pritaksanta situaciojn de vidpunkto de personaj ecoj de homoj), intuiciulo (kun dominanta abstrakta penso, imago, kio ofte riveligxas per distrigxeco) aux sensulo (kun konstante aktiva atento, sensumoj, konkreta penso).

La duan parton li nomigis temperamento. Laux sia temperamento oni povas esti ekstravertulo (ema al plilargxigo de sia agemo) aux introvertulo (ema al stabiligo, harmoniigo), raciulo (kun fortaj «jugxantaj» sektoroj de cerbo) aux malraciulo (kun aktivaj «perceptantaj» sektoroj de cerbo).
La temperamento estas suficxe fajna kaj fleksema parto de karaktero, tial priskribi gxin en kelkaj pagxoj estas nefacila tasko. Tamen agastreboj estas tre bone okulfrapantaj dum komunikado. Suficxe ofte malkompreno inter instruisto kaj lernanto, gepatroj kaj infanoj rezultigxas gxuste el diversaj agastreboj. Entute estas kvar agastreboj (vidu Tabelon 1).

Esploruloj. Oni temas pri homoj, kiuj ofte havas fortan analizan penson kaj ricxan imagon. Iliaj interesaj estas diversaj, ofte ili havigas ecx “troajn” konojn, kiuj, eblas esti, tauxgos poste. Ili multe pensas kaj ofte faras nekutimajn decidojn. La malforta eco de “esploruloj” – al ili ofte mankas takteco en rilatoj kun aliuloj. Ofte okazas, ke ili faras bonegan decidon (solvon), sed havas problemojn pri gxia praktika realigo.

Humanuloj. Tio estas uloj, kies imago direktigxas al mondo de homoj kaj rilatoj inter ili. Ilia kutima talento estas: inspiri aux kvietigi, trovi sxlosilon al homo kaj liaj eblecoj. Ilia kutima malforta eco estas emocioj, pasioj, kiuj ofte malhelpas al ili vivi trankvile. Tre multajn problemojn ili prenas enkore, tial stresoj kaj nervaj krizoj estas al ili suficxe minacaj.

Sociuloj. Necesoj de homo, lia vivo, gxuo, materia mondo – jen kio interesas ilin. Ilia realismo, scipovo interkonsenti kaj impresigi ofte garantias al ili sukceson... kaj atenton de mala sekso. Ilia kutima malforta eco estas neantauxvidemo, vivo “cxi tie kaj nun”, manko de sobra skeptikismo. Ili ofte supertaksas sian eblecon interkonsenti kun homo kaj influi lin, anstataux ol krei objektivan rezulton. Ekzemple, se instruisto donis malbonan noton al lernanto-sociulo, lia unua penso estos ne “mi ne lernis suficxe”, sed “la instruisto malbone traktas min”.

Praktikuloj. Tiuj homoj taksas cxion de vidpunkto de praktika rezulto, ne sxatas “fantaziajxon” kaj “vanan babiladon”. Ilia maniero de komunikado en la proksima distanco estas kutime suficxe bruska, senceremonia – se la partnero ne “respektigis sin”. Ofte reprezentantoj de cxi tiuj tipoj okupas estrajn postenojn, kaj volonte taskas al aliuloj tion, kion ili ne sxatas – perspektivan planadon, analizon kaj precipe intertraktojn (praktikuloj ne sxatas persvadi – al ili estas pli facile insisti en iliaj opinioj). Ilia problemo estas la kutimo al “provitaj vojoj”, kaj ili tre ne sxatas netradiciajn solvojn, neceson lerni novajn konojn.

El la priskriboj oni vidas, ke persona tipo interligas kun homaj kapabloj al certa okupo. Bedauxrinde, oni ne cxiam laboras laux siaj kapabloj. Iufoje gepatroj elektas al ilia infano “prestigxan” profesion. Iufoje (tiel ankaux okazas) postulo al ies denaskaj talentoj povas esti malgranda, kaj oni devas trovi alian, ne “denaskan” okupon. Tamen vivo sxangxigxas, kaj oni povas trovi sxancon sxangxigi sian misan decidon.

Krome, la diferenco de agastreboj ofte rezultigas malkomprenon. Tiaj okazoj estas bone konataj en la pedagogia praktiko. Kio okazas, se instruisto estas “praktikulo”, sed plimulto de lernantoj estas “esploruloj”? Evidente, komence al lernantoj povas placxi lia ekzakteco, lakoneco, detaleco; tamen poste, iom post iom, ili povas protesti kontraux “sxabloneco”, monotoneco, tro “lauxstandarda” penso de la mema instruisto. Kion fari? Spertaj pedagogoj kutime konsideras en ilia laboro interpresonajn diferencojn, sed malspertulo povas tentigxi “refari”, “reeduki” lernantojn, kaj ecx puni ilin pro “ne tia” penso, pro tio,ke ili “ne volas” kompreni iliajn pli bonajn strebojn. Tio estas senelira vojo.

Nun, kiam vi konatigxis kun diferencoj inter 16 tipoj – ni rakontos, sur kio bazas rilatoj inter ili.

 

RILATOJ

Kauxze de amplekso de la artikolo ni ne povos priskribi cxi tie rilatojn de cxiu tipo kun cxiu, sed rigardos tial nomatajn simplajn ecojn de rilatoj. Entute estas kvar ecoj: helpo, konflikto, direkto kaj kompreno. La simboloj estas klarigataj en la Tabelo 1.

1. Helpo:

kaj
 kaj 
 kaj 
 kaj 

Tio estas kvazaux kompletigo de malfortaj ecoj de unu partnero per fortaj ecoj de alia. Ofte eksteruloj miras: “Kio kunigas cxi tiujn homojn, ja ili estas tiel diversaj!”. Tamen reciproka kompreno en tiaj rilatoj estas ne suficxa: kiam al unu “cxio estas jam komprenita”, alia bezonas plu kaj plu da pruvoj.

2. Rivalado:

kaj
 kaj 
 kaj 
 kaj 

Se ni rimarkas, ke du personoj estas konektitaj per tiaj rilatoj – tio signifas, ke almenaux unu de ili havas seriozan vivan krizon (ekzemple, li maleblas solvi certajn vivajn problemojn). Intersxangxo de informajxo en tiaj rilatoj estas ofte neefika – kion diras unu, al alia estas ne cxiam plezure auxdi, kaj li ignoras diritajxon. En eduko kaj klero tia tipo de rilatoj ankaux rezultigas multajn problemojn.

3. Direkto:

kaj
 kaj 
 kaj 
 kaj 

Partneroj ofte penas atentigi unu la alian pri “malgravajxo”, “detalajxo”, kiun oni malatentis; ne tiel kompreni, kiel “korektigi kaj plenigi” la auxditan informajxon. Diskutoj iufoje estas “tempestaj”, sed ofte senrezultaj – partneroj lacigxas. En tiaj rilatoj partneroj ofte estas malegalaj, aux simple apartenas al diversaj grupoj. Pri instruado tiaj rilatoj bonas nur tiam, kiam lernanto “entute” jam prenis multe da informajxo – oni bezonas nur plibonigi, precizigi gxin. Aliokaze lernanto simple ignoras tion, kion li auxdas de instruisto.

4. Kompreno.

Tio estas interago de identaj funkcioj, ekzemple:

kaj

En tiaj rilatoj partneroj tre bone povas instrui unu la alian, precipe se kona nivelo de unu estas pli alta ol nivelo de la alia. En komunaj faroj partneroj komprenas unu la alian senvorte. Sed en tiuj rilatoj eblas almenaux du problemoj. Unue, ili ambaux estas malfortaj antaux la samaj problemoj, t.e. se ambaux partneroj estas suficxe malspertaj, tiam ilia reciproka helpo povas esti neefika. Due, komuneco de interesoj povas rezultigxi en konkurenco.

Krom la menciitaj ecoj, certe, ekzistas aliaj faktoroj, kiuj influas rilatojn. Ekzemple, se unu partnero estas raciulo, kaj alia – malraciulo, do tre versxajne iliaj “vivaj ritmoj” ne kongruas. Kion unu de ili faras rapide, la alia faras malrapide; pri kio unu atentas multajn detalajxojn, la alia komprenas cxion “entute”. Tio malfaciligas komunikadon. Tamen samtempe, por tiaj partneroj estas facile distribui respondecojn inter ili dum plenumado de longtempa tasko.

Se instruisto havas problemojn pri siaj kontaktoj kun lernantoj, aux se okazas problemoj en lia klaso, do la scio pri intertipaj rilatoj estas la sxlosilo al gxusta solvo.
Perspektivoj.

Nuntempe en la monda pedagogiko ekzistas amaso da problemoj, al kiuj socioniko povas esti sxlosilo. Ekzemple, scienca-teknika progreso kreas plu kaj plu da informajxon, pro kio lernanto, kiu finis la lernejon, havas nesuficxe da scioj, por plulerni en altlernejo. Do kio estas la solvo? Plilongigi mezlernejan programon je 2-3 jaroj? Cxar progreso apenaux cxesos, oni devos plilongigi mezlernejan programon plu kaj plu… Tamen estas ebla ankaux alia solvo, kiu sukcese aplikigxas en Japanio – jam ekde la frua infaneco “rangxigi” infnojn laux kapabloj; ne “ensxovi” en iliaj cerboj amason da informajxo, sed doni nur tiun, kiu la plej bone kongruas al iliaj denaskaj talentoj. Gxuste dank’ al tia solvo Japanio obtenis sian ekonomian sukceson. Se la lando volas vivi prospere, gxi ne devas ignori problemojn de klero kaj eduko.

Interpersonaj rilatoj ankaux estas tre grava problemo. Estas konate, ke multaj familioj disfalas kauxze de “malsimileco de karakteroj”, kio povas, ekzemple, malbone influi infanojn.

Socionikistoj aktive interesigxas pri tiaj problemoj kaj esploradas metodojn de iliaj solvoj. Tial socioniko havas grandan estontecon.

 

SOCIONIKO KAJ ESPERANTO

En la jaro 2002 mi, A.Galkin kaj P.Mojxajev ekdecidis «esperantigi» socionikon. Tio trovis sin suficxe facila tasko (ecx pli simpla ol traduko en aliajn euxropajn lingvojn), cxar esperantaj radikoj kaj sufiksoj tre precize respegulis esencon de socionikaj terminoj. La logikeco kaj potenco de la Esperanto demonstrigxis cxi tie en sia plena amplekso. La rezulton oni povas vidi kaj pritaksi en nia multalingva retpagxo http://socioniko.hotbox.ru aux http://socioniko.narod.ru

En la artikolo estis uzataj materialoj el sekvaj verkoj:

1. Gulenko V.V. Garantioj de efika instruado (ruse, 1991).
2. Gulenko V.V, Tysxcxenko V.P. Jung en lernejo (ruse, 1997).
3. Filatova Je.S. Personeco en socionika spegulo (ruse, 2001).
4. Leaver B.L. Instruado de cxioma klaso (angle, 1994).
5. Lytov D.A. Uzo de personeca tipologio pri lernado de fremdaj lingvoj (ruse, 2001).
6. Ovcxarov A.A. Socioniko – la vojo al personeco. Por laborantoj kun adoleskoj (ruse, 1992).
7. Sxepetjko Je. Analizo kaj klasifiko de intertipaj rilatoj (ruse, 1990).

Tabelo 1. 16 personaj tipoj kaj iliaj pseuxdonimoj:
“agastreboj”(horizontale) kaj “temperamentoj”(vertikale).
Laux V.V.Gulenko, 1991.

Raciaj
ekstravertuloj
Malraciaj
ekstravertuloj
Raciaj
introvertuloj
Malraciaj
introvertuloj
ESPLORULOJ
(intuicio + logiko)

Entreprenulo:
logikema-
intuiciiva
ekstravertulo

Sercxulo:
intuiciema-
logikiva
ekstravertulo

Justigulo:
logikema-
intuiciiva
introvertulo

Kritikulo:
intuiciema-
logikiva
introvertulo
HUMANULOJ
(intuicio + etiko)

Mentorulo:
etikema-
intuiciiva
ekstravertulo

Psikologulo:
intuiciema-
etikiva
ekstravertulo

Konfesprenulo:
etikema-
intuiciiva
introvertulo

Lirikulo:
intuiciema-
etikiva
introvertulo
SOCIULOJ
(senso + etiko)

Bonvivulo:
etikema-
sensiva
ekstravertulo

Politikulo:
sensema-
etikiva
ekstravertulo

Gardulo:
etikema-
sensiva
introvertulo

Perulo:
sensema-
etikiva
introvertulo
PRAKTIKULOJ
(senso + logiko)

Administrulo:
logikema-
sensiva
ekstravertulo

Militulo:
sensema-
logikiva
ekstravertulo

Inspektulo:
logikema-
sensiva
introvertulo

Majstrulo:
sensema-
logikiva
introvertulo

Kiel legi nomojn de tipoj: 1-a simbolo = -ema, 2-a simbolo = -iva. La simboloj - rondo, angulo, triangulo, kvadrato - signifas respektive: senso, etiko, intuicio, logiko. Se la unua simbolo estas blanka, la tipo estas introvertulo, se nigra – ekstravertulo.


LA AUXTORO:

 

Dmitrio Lytov (nask. 12.07.1974) – lingvisto, tradukisto kaj psikologiisto. Posedas esperanton ekde 1993, sed longe estadis “kasxita esperantisto”. Publikigis multajn artikolojn. Logxas en Sankt-Peterburgo, Rusio.

Retposxta adreso: socion@hotbox.ru