Socioniko
Hejmen ] Supren ]

 

Cxu ni riskas...?
Instrukapabligo
Instrui rete
Postnoto
Socioniko
El la landoj
Lerniloteko
Nekrologo

Viktoro Gulenko:

Motivoj kaj filozofioj de la 16 tipoj
Kiel ili aplikeblas en pedagogia praktiko?

 (Kievo, 1991 – reduktita versio).

Tradukis Dmitrio Lytov <socion@hotbox.ru>
kaj Aleksandro Galkin <fafaw@yandex.ru>.

 

En la numero 3/2002 ni rakontis al vi pri la socioniko – la teorio de reciproka interligo inter homaj talentoj kaj iliaj rilatoj [3]. Ni koncize rakontis pri 16 sociotipoj kaj pri apliko de la socioniko en pedagogio. Nun ni disvolvos la temon plu. Plenajn priskribojn de la 16 sociotipoj, iliajn portretojn kaj pluan informon oni povas trovi sur la retpagxaro http://socioniko.hotbox.ru aux http://socioniko.narod.ru

 

1. Diversaj tipoj, diversaj motivoj, instigoj.

Por ke oni povu motivigi lernantojn al sorbo de ideoj, al fervoro pri lernado, oni devas kompreni iliajn motivojn. La diferenco de motivoj ofte estas kauxzata de la personaj tipoj.

La ideo de “motivo” estas duflanka. Unuflanke, oni trovas motivojn en la esenco de plenumota laboro mem, kiu donas la eblecon riveli siajn fortajn kapablojn. Aliflanke, oni estas instigata ankaux fare de la estonta rezulto de sia laboro, se gxi estas suficxe grava. En mia artikolo mi uzos la unuan flankon de cxi tiu ideo. Oni povas distribui la 16 tipojn je 4 grupoj de instigoj, kies membroj havas similajn motivojn. Tiuj grupoj estas plenigataj laux du kriterioj (vi jam legis pri ili en la antauxa artikolo [3], rigardu ankaux la Tabelon 2): ekstravertuloj/introvertuloj kaj sensuloj/ intuiciuloj.

 

Tabelo 1. Motivoj, instigoj de sociotipoj.

 

Ekstravertuloj

Introvertuloj

Sensuloj

PRESTIGxO:

Administrulo, Bonvivulo, Militulo, Politikulo

BONSTATO:

Inspektulo, Gardulo, Majstrulo, Perulo

Intuiciuloj

UNIKECO:

Entreprenulo, Mentorulo, Sercxulo, Psikologulo

SIN-VALORO:

Justigulo, Konfesprenulo, Kritikulo, Lirikulo

Sensaj ekstravertuloj. Ili bone demonstras sin en la praktika agado kun kreskantaj kontaktoj. Ili estas stimulataj per PRESTIGxO: grava pozicio en la socio, sukcesa kariero, potenco kaj influo, atento kaj respekto de aliuloj. Kiel atestas pedagogia praktiko – nia [1] kaj de la usonaj psikologoj [2] – cxi tiuj sociotipoj tre ofte plejoftas en multaj lerngrupoj. Preskaux duono de cxefoj de oficejoj, organizoj kaj grandaj firmaoj apartenas gxuste al cxi tiu stimulgrupo. Kiam oni instruas al la klaso, kie plejoftas cxi tiuj tipoj, oni devas evitadi tro teoriajn kaj “lauxlibrajn” sciojn, alproksimigi la instruadon al la socia praktiko, uzadi multajn impresajn ekzemplojn kaj praktikajn testojn, kaj neniam forgesi rimarkigi la sukcesojn de la lernantoj.

 

Sensaj introvertuloj. Ili sukcese demonstras sin en praktika agado kun stabilaj kontaktoj. Ili estas stimulataj per BONSTATO: bona materia bazo, certeco pri la estonteco, ordo kaj komfortaj kondicxoj de la vivo kaj laboro. Kvanto de cxi tiuj sociotipoj en lernejaj klasoj kutime okupas la duan lokon – malpli ol la sensaj ekstravertuloj, sed pli ol la intuiciaj ekstravertuloj aux introvertuloj. Ili formas kvazaux la “fundamenton” de la grupo aux klaso. En la socio sensaj introvertuloj formas la tiel nomatan “mezan klason” (middle class) – socian bazon de iu ajn prospera sxtato. Se ili sentas sin bone, do la socio ankaux disvolvigxas stabile, sen revolucioj aux ekstremismo. Kiam instruisto instruas al cxi tiuj tipoj, li devas doni precipan atenton al la aplika flanko de la instruado, profesiismo kaj kvalito de la transdonataj scioj kaj scipovoj.

 

Intuiciaj ekstravertuloj. Ili sukcese demonstras sin en la netradiciaj aux konstante gxisdatigataj sferoj de agado kun kreskantaj kontaktoj. Ili estas stimulataj per UNIKECO: neordinareco, perspektivo de tasko, gxia intelekta komplikeco kaj pasiigeco, per grandaj, “tutmondaj” rezultoj de proponataj projektoj. Kutime iom de cxi tiuj sociotipoj okupas la trian sxtupon, sed ilia sinkonduto maltrankviligas la instruiston ofte ecx pli ol sinkonduto de la sensuloj – per ilia "malsxabloneco", “nekutimeco”, per ilia deziro transiri limojn de la kutimigxo, ordinareco. Cxi tiu grupo de la sociotipoj donas al la socio plimulton da intelektaj avanuloj de la epoko – eltrovintoj, fondintoj de novaj sciencoj (logikuloj) aux kredsistemoj (etikuloj), ideaj inspirantoj de novnaskigxantaj tendencoj de socia penso. Kiam instruisto laboras kun intuiciaj ekstravertuloj, li devas neniam samniveligi ilin, neniam malakceli iliajn sercxojn, cxiam doni al ili la oportunecon eldiri siajn teoriojn kaj ecx disputi kun la instruisto.

 

Intuiciaj introvertuloj. Ili sukcese demonstras sin en la netradiciaj aux konstante gxisdatigataj sferoj de agado kun stabilaj, nesxangxemaj kontaktoj. Ili estas stimulataj per SIN-VALORO, t.e. ebleco esplori kaj fari tion, kio estas grava por ili, laux la horaro, kutima al ili. Ilia interna mondo de ideoj plej gravas por ili, determinas iliajn celojn. Tiam taskoj, kiujn ili ricevadas de la instruisto, devas nepre kongrui kun ilia specifo: metodoj de laboro, kredo ktp. Kvankam la intuiciaj ekstravertuloj donas al la socio intelektajn avanulojn, la intuiciaj introvertuloj donas geniulojn (tiam cxi-grupo estas la malplej kvanta). Tiam mi konsilas al instruistoj – bonvolu permesi al ili fari tion, kion ili opinias interesa. Instigoj de prestigxo, potenco, bonstato kaj ecx prioritato kaj intelekta avaneco negrave influas ilin – preskaux cxiam la intuiciaj introvertuloj distingigxas per modesteco kaj nepretendemo.

Se oni konas la instigojn/motivojn – oni povos trovi necesan metodon de la instruado, korekte distribui taskojn inter la lernantoj laux iliaj kapabloj kaj interesoj.

 

2. Filozofioj de 16 tipoj.

La problemo de la instigoj interligigxas kun la problemo de la vivaj motivoj – pli profunda kaj abstrakta kategorio. Mi, kiel reprezentanto de la intuicia sociotipo, klopodas ne preteratenti la “idean” flankon de la problemo. Cxiu sociotipo havas siajn ideojn pri tio, kio direktas la mondon kaj la homaron – alivorte, sian filozofion.Unu el la plej gravaj filozofiaj problemoj estas la problemo de la materio kaj ideo: kiu estas la plej grava?

Mi nomos materiistoj la tipojn, kies instigoj kaj motivoj estas precipe materiaj, t.e. la 8 sensuloj (t.e. la sensaj tipoj). La intuiciaj tipoj, aliflanke, nomigxos ideistoj, cxar ili motivigxas precipe per ideoj (rigardu la Tabelon 2).

Atentu! Bonvolu ne kompreni min tro lauxvorte: mondaj filozofiaj kaj ideologiaj sistemoj ofte ne kongruas kun la individuaj sistemoj de stimuloj. Certe, mi nur simpligas la socionikan teorion por vi, kaj tiamaniere faciligas la komprenon.


2.1. Objektivaj ideistoj (intuiciaj ekstravertuloj).

 

Mentorulo: la mondo direktatas per fato, providenco. Li estas la plej mistikema aux religiema sociotipo, kiu ofte sincere kredas pri sia “elektiteco”, certas, ke li estas predikanto de la Diaj, kosmaj aux aliaj supernaturaj fortoj.

 

Sercxulo: la mondo direktatas per tutmonda racio, intelekto. Cxi tiu sociotipo kredas pli ol la aliaj la eblecon de ekkono de la plej komplikaj fenomenoj, la racian strukturon de la objektiva mondo, gxian kompreneblecon per gxustaj logikaj principoj ("Dio ne ludas jxetkubojn" - Einstein).

 

Psikologulo: la mondo direktatas per la sento, kiu estas pli forta ol la persono mem; li estas la plej altruisma personeca tipo, kiu povas helpi homojn, ecx ne postulante dankon rekompence. Tio ankaux klarigas lian fortan emon al la kompato.

 

Entreprenulo: Viva Naturo kreas cxion. Cxi tiu sociotipo “animigas” materiajn fortojn de la naturo, kaj tiam povas esti nomata “idea materiisto”.

 

2.2. Subjektivaj ideistoj (intuiciaj introvertuloj).

 

Justigulo: la mondo direktatas per la penso ("Mi pensas, do mi estas" – Descartes). Se oni komprenos, kiaj sistemaj legxoj direktas la socion, tiam la socio povas esti justa. Li estas la plej logika sociotipo, kiu opinias, ke iu ajn fenomeno determinigxas per la universalaj ideoj (arketipoj, ejdosoj, aprioraj kategorioj) kaj iliaj interligoj.

 

Kritikulo: la mondo direktatas per la sxanco. Malsimile al Justigulo, li kredas, ke la objektivaj legxoj praktike ne ekzistas, cxio estas relativa kaj determinigxas per la probableco. Li estas la plej ema al agnostikismo ("Mi scias nur, ke mi scias nenion" - Sokrates). Ekscio estas ebla nur dank’ al la kondicxo de la plena ena klareco kaj trankvileco, kion oni povas atingi per meditado.

 

Lirikulo: la mondo direktatas per humoro, kondicxo. Li estas la plej sxangxigxema psikologia tipo, kiu tre dependas de sia interna humoro. Nur tiam oni facile povas konvinki lin pri multaj ajxoj, se oni suficxe persistos. Tamen li ankaux facile abdikas la altruditajn ideojn.

 

Konfesprenulo: la mondo direktatas per bonkoreco. Ili estas la plej kompatema sociotipo, kvankam ecx iliaj sentoj ne cxiam realigxas per agoj. La humana socio povas ekzisti, se cxiuj direktatos per idealoj de la bonkoreco kaj justeco dum la tuta vivo. Sed idealoj devas naskigxi en la animo de la homo mem, kaj esti ne altruditaj.

 

2.3. Objektivaj materiistoj (sensaj ekstravertuloj).

 

Militulo: la mondo direktatas per forto kaj potenco. Li estas la plej volforta el cxiuj sociotipoj. Li komencas lukton nur tiam, kiam li trovas malfortecon de la oponanto, aux sekurigos sian avantagxon. Oni devas kredi nur la objektivan realecon, kiun ni posedas per niaj sensoj, cxio alia estas nur iluzio.

 

Politikulo: la mondo direktatas per famo, homaj rilatoj. Dum lia infaneco li faras multajn erarojn dank’ al sia granda iniciato, kaj tiam kredas nur al siaj sentoj. Cxio alia – vortoj, ideoj, konceptoj – estas nur instrumentoj de influo al la homoj.

 

Bonvivulo: la mondo direktatas per la ardo, impeto, pasio. Li estas la plej emocia persona tipo, kiu povas ankaux influi humoron de aliuloj. Oni povas ecx miskompreni lin esti “ideisto”, cxar li povas fari bone nur tion, kion li aprobas kaj konsideras “bona”. Sed lia dependeco de la emocia stato de aliuloj estas plene materia, same kiel liaj kapabloj defendi interesojn de siaj familio kaj proksimuloj.

 

Administrulo: la mondo direktatas per laboro kaj faro. Li estas la plej materie pensanta sociotipo, kiu gvidas sin en siaj rezonadoj nur per faktoj kaj praktike provitaj legxoj. Li cxiom dependas de labora proceso, subigas siajn planojn al gxi. Li refutas iujn ajn elpensitajn teoriojn kaj skemojn, se ili ne estas reprezentataj kiel funkcianta teknologio.


2.4. Subjektivaj materiistoj (sensaj introvertuloj).

 

Inspektulo: la mondo direktatas per ordo kaj disciplino. Li estas ulo la plej dependanta de organizo de konkreta spaco, kiu cxiam subigxas al estanta sistemo. Li refutas iun ajn grandan alternativon, cxar abdiko de konata strukturo signifas por li perdon de la grundo, nedirekteblan kaoson.

 

Gardulo: la mondo direktatas per moralo kaj devo. Cxi tiu psikologia tipo kiel neniu alia dependas de siaj enaj moralaj principoj. Oni rajtas tiel konduti sin koncerne aliulojn, kiom tiuj meritas. La stabila sistemo de la rilatoj kaj moralaj valoroj devas esti gardataj kontraux iuj ajn eksteraj atencoj. Ecx neatendita forta pasio povas estingigxi per vola penado.

 

Perulo: la mondo direktatas per plezuro. Cxi tiu sociotipo faras bone nur plezuran kaj ne lacigantan laboron. Li estas suficxe konforma, facile adaptigxas al aliuloj, kredas, ke aliuloj volonte konsentos kun liaj interesoj, se li kreos al ili komfortan etoson kaj proponos tion, kio mankas al ili, por ke ili ankaux povu vivi por ilia plezuro.

 

Majstrulo: la mondo direktatas per la utilo. Laux sia filozofio li neniam faros ion neutilan, kaj ne proponos tion al la aliuloj. La principo de minimuma ago, kiu direktas la fizikon, estas ankaux lia propra principo. Kiel la plej teknologie pensanta persona tipo, li opinias, ke la plej grava argumento estas la alvoko al homa sobra penso.

 

Literaturo.

1. Gulenko V.V., Tysxcxenko V.P. Jung en lernejo (1997, ruse).

2. Lawrence, Gordon. People types and tiger stripes. Center for Applications of Psychological Type, Inc. Second edition, pages 39-40 (1984).

3. Lytov D.A. Socioniko: talentoj kaj rilatoj: IPR, 2002, No. 3.

 

La auxtoro: Viktoro Gulenko (surfote; nask. 1957) – ukraina psikologo, publikis kelkajn librojn („Socioniko por estroj“ – 1990, „Abocoj de socioanalizo“ – multaj eldonoj, „Administrado de harmonia laborgrupo“ – 1996, „Jung en lernejo“ – 1997, „Struktura kaj funkcia socioniko“ – 1999) kaj pli ol cent artikolojn. Konsultas kaj instruas en la sferoj de infana psikologio kaj profesia preparado. Fondinto de la psikologia skolo de socioanalizo. Logxas en Kievo, Ukrainio.

Sociotipo: Justigulo (logikema-intuiciiva introvertulo).

 

Tabelo 2. La 16 sociotipoj. Fotografioj – laux E.S.Filatova, 1991 – 2002.

 

Raciaj
logikuloj

Raciaj
etikuloj

Malraciaj
logikuloj

Malraciaj
etikuloj

Sensaj
ekstravertuloj:
PRESTIGxO
(objektivaj
materiistoj)


Administrulo

Logikema-sensiva
ekstravertulo


Bonvivulo

Etikema-sensiva
ekstravertulo


Militulo

Sensema-logikiva
ekstravertulo


Politikulo

Sensema-etikiva
ekstravertulo

Sensaj
introvertuloj:
BONSTATO
(subjektivaj
materiistoj)


Inspektulo

Logikema-sensiva
introvertulo


Gardulo

Etikema-sensiva
introvertulo


Majstrulo

Sensema-logikiva
introvertulo


Perulo

Sensema-etikiva
introvertulo

Intuiciaj
ekstravertuloj:
UNIKECO
(objektivaj
ideistoj)


Entreprenulo

Logikema-intuiciiva
ekstravertulo


Mentorulo

Etikema-intuiciiva
ekstravertulo


Sercxulo

Intuiciema-logikiva
ekstravertulo


Psikologulo

Intuiciema-etikiva
ekstravertulo

Intuiciaj
introvertuloj:
SIN-VALORO
(subjektivaj
ideistoj)


Justigulo

Logikema-intuiciiva
introvertulo


Konfesprenulo

Etikema-intuiciiva
introvertulo


Kritikulo

Intuiciema-logikiva
introvertulo


Lirikulo

Intuiciema-etikiva
introvertulo