Stipendio por infanoj
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

Stipendio por infanoj

En la numero 1/80 de IPR la tiama kasisto de ILEI, Olle Olsson, skribis jene: De persono, kiu volas esti nekonata, la kasisto de ILEI ricevis monsumon por stipendio(j) al partoprenant(in)o de infankongreso aux simila arangxo, kie infanoj de diversaj landoj renkontigxas kaj per Esperanto amikigxas.

La donacinta persono atentigas pri tio, ke la mono estas akirita per diligenta kaj malfacila laboro kaj simpla vivo. La lernant(in)o devas esti diligenta kaj en agxo de lernantoj en la deviga lernejo. La kasisto de ILEI atendas espe­rantlingvan raporton de la stipendiul(in)o post la partopreno de la infanrenkon­tigxo kun respondo je ekzemple jenaj demandoj: ‘Kio okazis dum la kongreseto? Cxu vi trovis amik(in)on? El kiu lando li (sxi) estis? Kio placxis al vi plej multe?’ k.t.p.

La membro-instruist(in)o, kiu deziras peti stipendion por infano en sia kurso devas respondi jenajn demandojn:

1. En kiu infanrenkontigxo vi intencas partopreni? (Kiam? Kie? Arangxanto?
         Adreso?)

2. Kiu estas la nomo kaj adreso de la infano (li aux sxi)?

3. Kiom da jaroj havas la infano?

4. Cxu la infano bone povas konversacii en Esperanto kun samagxuloj pri  
          temoj rilatantaj al la infana agxo?

5. Cxu la infano estas diligenta kaj ne-ricxa?

6. Kiom kostas la restado de la renkontigxo?

7. Kiom kostas la vojagxo (tien kaj reen) al la renkontigxo? (Prefere en svedaj
         kronoj aux germanaj markoj.)

8. Cxu vi promesas sendi esperantlingvan raporton pri la renkontigxo al la
         kasisto de ILEI en unu monato post la fino?

Dum la jarkunsido de la Sveda ILEI-sekcio la 28-an de majo 1994, Olle Olsson transdonis la taskon disdonadi la stipendiojn al la nuna kasisto de ILEI. En sia transdona prelegeto Olle Olsson diris interalie: „Dum la ILEI-kongreso en Italio en 1979 sinjorino Erika Linz kontaktis min, Olle Olsson, tiama kasisto de ILEI. Sxi diris sekrete, ke sxi intencis donaci monsumon por stipendioj al ge­junuloj en la deviga lernejo, por tiel varbi novajn lernantojn kaj plibonigi la Esperantoscion. En 1979 mi vizitis sxin en Vieno. Ni iris al banko, kie sxi trans­donis la monon, kiun mi en Svedio sxangxis al sveda mono kaj metis en Skandi­naviska Enskilda Banken kaj Skånska Banken. Jen la du sumoj: 31.226:20 kaj 19.616:00 SEK. La kasisto, kiu havas membroliston de ILEI, disdonu la stipendiojn.

Mi interkonsentis pri la statuto, kiu estas publikigita en numero 1980/1 de IPR. La instruisto estu membro de ILEI. Li petas stipendiojn por gelernantoj en sia klaso. Por ke la mono ne baldaux elcxerpigxu, 20 % de la rentumo cxiujare estu donita al la kapitalo, 80 % iru al stipendioj. Se neniu petis stipendion, la tuta rentumo estu donita al la kapitalo.

Sinjorino Linz volis, ke neniu sciu, de kie la mono venis. Nur post sxia morto mi rajtis diri tion. Tial mi la unuan fojon malkasxis sxian nomon dum la ILEI-konferenco en Norvegio. Mi povas aldoni, ke sinjorino Linz skribis tre interesan libron pri sia vivo en Brazilo, sub la titolo Kion travivis auxstria familio en la brazila praarbaro, kie gxi laboris kiel koloniistoj. Eldono: Gerlingen, Bleicher, 1985, 196 p.

La sumoj en la Esperanto-Infankongresa Fonduso nun estas: 88.472:40 kaj 454:34 SEK. La lasta stipendio iris al Yuan Xiao Yan el Hefei en Cxinio.
Mi sxatus aldoni ion al la statuto en 1/80 de IPR:

- IPR cxiujare informu la membrojn pri la ebleco peti stipendion.

- La petanto ricevu kopion de la statuto.

- La instruisto, kiu petas stipendion por iu(j) lernanto(j) ankaux informu, kiel la mono estu sendata: al la posxtgxira konto de la instruisto, al lia/sxia bankkonto numero xxx aux per bankcxeko al lia/sxia adreso.

- Iu en la estraro de ILEI havu la taskon sekvi la evoluon de la stipendiulo.
        Ev. stip. raporto en Juna Amiko.

Dankante pro la honoro kaj gxojo havi la eblecon dum cx. 18 jaroj disdoni la stipendiojn de Erika Linz, mi nun, en 1994 deziras, ke la hodiauxa kasisto havu la saman oficon.

Olle Olsson, ekskasisto kaj Honora Membro de ILEI”

 

Do, estonte bonvolu sendi la petojn pri stipendioj minimume tri monatojn antaux la komencigxo de la renkontigxo al la kasisto de ILEI,

Bertil Andreasson, Södra Rörum pl 455, S-242 94 HÖRBY, Svedio.