|
Franz-Georg
Rössler: Rikardo
Sxulco farigxis 90-jara La
12-an de julio Rikardo Sxulco farigxis 90-jara. Jam frue konatigxinte kun E-o,
li tamen post sia emeritigxo povis okupi sin serioze kun la Lingvo Internacia.
Sed ekde tiam komencigxis lia dua vivo kiel esperantisto. Estinta instruisto pri
la franca, verkinte jam multon en la germana kaj latinidaj lingvoj, erudicie kaj
plenkapable li dedicxis sin al la lingvo de d-ro Zamenhofo. Studinte la
strukturon de la planlingvo Esperanto, li aparte atentigis pri jam
enradikigxintaj malglatajxoj same kiel pri aktualaj devojigxoj. Lige al la
verkaro de L. Mimó Espinalt, li iniciatis la Skolon Analizan, kiu komprenas sin
fidela al la dekses reguloj de la Fundamento kiel baza kodo, insistante pri
regula, „logika”, unueca E-o, por ke gxi restu universala planlingvo kaj ne
disfalu pro facilanima busxa uzo aux persona kapricemo de auxtoroj. Tiucxirilate
Sxulco havas internacian signifon por la tuta E-movado. Same avantagxe li efikis
en la germana medio. Li verkis la pedagogie lertegan libron „Mia amata
Esperanto / Mein geliebtes Esperanto” (nun jam en la 4-a eldono), kiu peris
multajn anojn al la germana movado. Atenton vekis ankaux ekstermovade lia
libroforma studajxo pri E-o kaj Euxropo „Europäische Hoch-sprache”. Krom la
lingvosciencaj verkoj (Sxulco intertempe farigxis profesoro de AIS) li multe
verkis beletre, tradukis gravajn tekstojn, skribis poemojn (eble poeto
karakterizas lin plej bone) - impona, ricxa rikolto de 25 jaroj da intensa,
memdona laboro. Kiel
„puristo” li ne cxie akiris amikojn. Diversajn atakojn li devis travivi -
kaj li brile refutis ilin. Sed cxiam pli da esperantistaro konsciigxas pri la
Sxulcaj postuloj pri regula, racia lingvajxo. Lia laboro kontribuis grave al la
Esperantaj lingvistiko kaj literaturo. 90-jara, Rikardo Sxulco cxiam ankoraux estas gardanta sian humuron. Vigle, atente, dialogeme li dauxrigas sian verkadon, lastatempe preparante ampleksan kompilajxon de artikoloj pri kaj de li. Ja „Vespero jam farigxas”, sed ora, milda vespero kun la kontentigxo pri utilaj kontribuoj al la Esperanta kulturo. La vespero ankoraux longe dauxru. Franz-Georg
Rössler, Dudenhofen, Germanio
|