Tago de la Lernejo
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

Tago de la Lernejo   (enkonduke)                           UK kaj ILEI

Esperanto kiel enkondukilo en la lernadon de fremdaj lingvoj?

Ni konsideru la eblan konsternigxon de lernantoj pro la ege grandaj distancoj inter la promesoj pri la helpfunkcio kaj la realaj baroj survoje al ekregado de „natura” fremda lingvo. Cxu la vaste aprezata propedeuxtika valoro de Esperanto manifestigxas en personec-evoluigaj instigoj, ekzemple rilate al la pli profunda kompreno de la aliaj popoloj aux koncerne pli gxustan prijugxon de niaj propraj sentoj kaj animstatoj? Dum la Tago de la Lernejo kongresanoj havos la eblecon ekkoni la rezul­tojn de la nun funkciantaj propedeuxtikaj projektoj, kiel Fundapax, Ekparoli, kaj ankaux aliajn interesajxojn ligitajn al la temo ekz. la projekton Infanoj cxirkaux la mondo. Certe ne mankos prezento de la nun aperanta video-kurso Mazi en Gondolando, kiun multaj kongresanoj ekhavos jam dum la UK. Al la programo aldonigxos prezento de la Instruista terminaro de Mauro la Torre. Se vin intere­sas detaloj pri la temo, nepre vizitu la ILEI-konferencon tuj post la UK.