|
Mauxro
La Torre: TAGO
DE LERNEJO 2003 La
antauxtagmeza parto precipe temis pri INSTRUADO DE KAJ PER ESPERANTO, kun aliroj
el pluraj vidpunktoj. La lingvisto Probal DASGUPTO (Univ. de Hyderabad, Barato)
interese kontribuis pri La interleksika Esperanto, kiel laborilaro por lingva
prikonscio, lumigante la rolon de la internacia lingvo ankaux kiel
gxenerallingvan edukilon. Pri la motivigaj aspektoj lekciis la filozofo Ronald
GLOSSOP (Univ. de Sud-Ilinojsa, Usono), Kial oni devus lerni Esperanton?[1]
La pedagogiisto Johano NEGRETE (Univ. de Karako, Venezuelo) prelegis pri klasika
rilato: Logiko kaj lingvo. Pri
la evoluo de Esperanto-instruado en Karlskoga vigle rakontis la sveda
lingvo-didaktikisto Lars FORSMAN, sekvata de la cxeĥa instru-teknologiisto
Josef VOJACxEK (Univ. de Brno), kiu raportis pri Esperanto-instruado en
pedagogia fakultato. La nederlandano Ed BORSBOOM (IEI, Hago) alparolis pri la
Vivo de Andreo Cseh. Inter
la prelegoj okazis du dekminutaj debatoj, kie la partoprenantoj intervenis per
siaj demandoj kaj rimarkoj. Posttagmeze
oni plejparte spektis prezentojn de Esperanto-koncernaj teknologiaj
lernosistemoj kaj de instruaj projektoj kaj spertoj. La
juna svedo Hokan LUNDBERG komputile montris la Retprojektojn por E-lernado, pri
kiu li nun laboras kadre de E@I (Esperanto cxe Interreto, faka sekcio de TEJO).
Temas pri la lernosistemo LERNU.net, pri instruhelpa reta medio EDUKADO.net kaj
pri la retpagxaro LINGVA PRISMO (informa pri aliaj lingvoj). Sonja
PETROVICx (vicprezidantino de TEJO), prezentis la celojn kaj ecojn de la nova
eldono de projekto INTERKULTURO, kiun oni rearangxas kunlabore inter ILEI kaj
E@I. Sekvis
la prelego de la didaktika informadikisto Radojica PETROVICx (Univ. de Cxacxak,
Serbujo kaj Montenegro) pri fona temo Esperanto kaj interkultura pedagogio. La
brita instruisto Malcolm JONES raportis pri anglalingva Nova koresponda kurso;
Hazel GREEN el Auxstralio, komentis pri la Malcxeesta instruado de Esperanto en
tiu kontinento. HORI Yasuo (japana instruisto) raportis pri Asocio de Lernejaj
Esperantistoj en Japanujo (ALE, kiun li sekretarias) kaj Atilio ORELLANA ROJAS (direktoro
de la Internacia Esperanto-Instituto) informis pri la novaj Projektoj KORE kaj
NESTO. Konkludis
la Tagon interveno de d-ino KOUTNY Ilona pri la jxus aperinta trilingva lerneja
terminaro. Cxiujn
prezentojn sekvis komentaj alparoloj de la cxeestantoj, inter kiuj emfazindas
tiu de cxina prof-ino CUI Jianhua de la Nanjing’a Univiversitato), kiu invitis
la alilandajn Esperanto-parolantajn docentojn profesie kunlabori kun la
Fremdlingva Fakultato, kiun sxi kundirektas. Mauxro
La Torre, kunordiginto de la TdL [1]
vd. la nunan IPR-on, p. 21.! |