|
Tigre
aux pigre al lingvo-lernado? Francio
transprenas nun la ses-monatan prezidantecon de la Euxropa Unio (EU). Gxi volas
kapti la okazon fortigi la lingvan diversecon de la EU, por — laux cinikuloj
— defendi la pozicion de la franca. Nemire. La angla antauxenpasxadis
nehaltigeble al la rolo de komuna euxropa lingvo. Laux ciferoj de la Euxropa
Komisiono, 83 % de mezlernejaj studentoj en EU-landoj lernas la anglan kiel
fremdan lingvon, dume nur 32 % lernas la francan kaj 16 % la germanan. Nur en
Flandrio (la nederlandlingva parto de Belgio) la angla ne okupas la unuan lokon,
pro la neceso instrui la francan por permesi komunikadon kun la belgaj
franclingvanoj, la valonoj. La
euxropa situacio, bildigita apude, helpas klarigi la obstinan unulingvecon de
britoj. Se tiom da junuloj lernas la anglan kontinente, kial sin gxeni lerni
duan lingvon? Ecx
en la lingve sentiva Francio, 84 % el la mez-lernejanoj (angle secondary
school, t.e. proks. 13-16-jaruloj) lernas la anglan. Kontraste, kvankam la
franca estas la plej kutima fremda lingvo en britaj mezlernejoj, nur 59 % lernas
gxin. Dum
la nederlandanoj statistike lernas po 2,2 lingvojn/po lernanto, la responda
cifero por Britio estas 0,9 — en la EU nur Portugalio atingas malpli (0,8).
Scivolindas la cifero por Svislando, sed tion la EU ne statistikas! Cxu
la epoko de selektiva lingva pigreco venos al la fino? Franca propono postulus,
ke cxiu mezlernejano en EU lernu minimume du fremdajn lingvojn — ne nur la
lingvon de Sxekspiro kaj MTV, sed krome alian, kiu plej versxajne temus pri la
lingvo de Molière, Proust kaj TV5. Sed cxio esprimita kompreneble laux la
celo kreskigi la euxropan interkomprenigxon. Pli
grandaj timoj levigxas pri alia kontrauxsenca, sed apenaux originala propono
de la franca Ministro pri Euxropaj aferoj, ke la nombro de oficialaj laborlingvoj
de EU-organoj malkresku de dek
unu gxis kvin. Tre racia ideo kaj en si mem praktike lauxdinda. Sed provu
konvinki la grekojn, la portugalojn (aux la finnojn kaj svedojn) pri tio. Bazita
sur anglalingva artikolo — tradukis, modifis, prikomentis smg. |