|
Ghislaine
Tilleux-Craenhals Socia
kaj psikologia evoluo de la rilatoj inter gelernantoj kaj geinstruistoj en la
fino de la dudeka jarcento prelego
dum la ILEI- konferenco en Montpeliero, la 13-an de auxgusto 1998 Iu belga
pedagogo, Philippe MEIRIEU proponis antaux kelkaj jaroj novajn metodojn,
aprezatajn en la altaj sferoj de la lerneja edukado. Tiu profesoro decidis
renkonti la studentojn kiuj uzas liajn metodojn por konstati konkrete kiel cxio
funkcias, kaj precipe tiujn kiuj renkontas lernproblemojn. En tiu sperto, li
faris malkovrojn ne nur pri la konkreta aplikado de la uzitaj metodoj, sed
precipe pri iu alia aspekto ne antauxvidita. Cxar sur tiu cxi tereno, ne multe
gravas cxu temas pri instruado de la fremdaj lingvoj aux de matematiko aux de
sciencoj ... gravas la sinteno de la studentoj, gxenerale, en iu ajn lernejo.
Tiu sinteno estas spertata de la geinstruistoj, je cxiuj niveloj en bazaj kaj
mezaj lernejoj. Philippe MEIRIEU ne povis antauximagi kiamaniere studentoj vivas
en angorega situacio, cxu ekonomika, cxu socia, cxu psikologia. Li vidis tiujn
junajn homojn, vivantajn en la lernejo kvazaux ili estus en iu rifugxkampejo kaj
entute ne kontentaj eklerni ion en tiu ejo. La misio nuntempa
de la lernejo igxas multe pli komplika ol antaux kelkaj jaroj. Kial? La
gejunuloj sentas sin „sen radikoj”, cxar ili unue ne plu povas, kiel antauxe
antauxvidi eblecon al facila profesio post la fino de la studado, kaj due cxar
ili ne plu posedas la bazajn, elementajn sintenojn kiuj permesas esti, tute
simple, en la situacio de lernanto, (t.e. de tiu kiu lernas tio estante evidenta
por ni sed ne por ili!) Tio postulas klarigon. Antaux 20 aux 30 jaroj, kiam
instruisto eniris „sian” klascxambron, li eniris lokon kun socio jam preta
por lin akcepti, alkutimigxinta jam al la klare difinitaj roloj, kaj de la
lernanto, kaj de la instruisto. Ecx antaux ol iri al la lernejo, oni ekestis jam
bona lernanto. Oni sciis kiun sintenon havi: kiamaniere rigardi la
geinstruistojn, samtempe malfermata, por ne aspekti hipokritulo kaj samtempe ne
tro longe aux insisteme por ne aspekti insolentulo. Memkompreneble, regule fari
hejmtaskojn, lerni la lecionojn aux almenaux simuli ilin bone koni, esti
gxentila, k.t.p. estis tute normala afero! Tradicie do ekzistis sistemo
implicite agnoskata, ecx se la violento cxeestis jam en la lerneja sfero cxar
gxi ekzistis, suficxe tolerata, en iuj specifaj ejoj, lokoj, momentoj, dum la
lerneja periodo sub iuj formoj de petolado. Nuntempe la
situacio estas jena: enirante la klascxambron, li komencas preskaux cxiutagan
batalon. La instruisto devas preskaux trudi sin, esti forta, sukcesi konvinki,
persvadi la gelernantojn pri la grava valoro de la kurso! La tuta teksto
koncernas, tio estas evidenta, la inan formon, despli ke pli ol la duono de la
instruistaro estas ina. £i do eventuale devas esti kapabla maldungi,
eksigi, neuxtraligi la gxenantojn ... cxu ili estas 6, 12, 18 aux 20 jaragxaj!
En la klaso la instruisto aux instruistino devas starigi kvazaux novan lernejan
legxon, cxar la antauxa dispecigxis kaj entute ne plu ekzistas. La rezulto estas
do, ke la instruistoj ne plu estas nur distribuantoj de scioj. Ili devas esti
samtempe - kaj antaux cxio - veraj konstruantoj de la lerneja sfero, pere de
novaj reguloj. En cxiu momento la instruisto devas negoci la eblecon de la
instruado mem. Kiam li skribas sur tabulo, turnante la dorson al la klaso,
flugas en la aero kretoj ... Tial tiu profesio estas tre malfacila... Ecx la
gepatroj de la gelernantoj pli kaj pli rajtigas la sintenon de siaj infanoj ecx
kiam gxi estas tute fia kontraux la instruistoj: anstataux apogi ili malsubtenas
la instruistaron. La socia agnosko de la profesio de la instruistoj, en nia
lando, Belgio malgrandigxas, la socia respekto mankas. Tio respeguligxas cxe la
gelernantoj. Pli kaj pli, nur la studentoj kiuj malsukcesis en aliaj studoj
komencas la instruistan fakon! La salajroj malaltaj ankaux ne allogas la
gejunulojn. Dum tiuj cxi
lastaj monatoj televidaj elsendoj montris, kiam en nia lando iu instruistino
estis atakata surstrate (pere de perfortaj paroloj kaj sintenoj) de siaj
gelernantoj, kiam iu alia instruistino estis pugno- kaj piedbatata de studentoj
en iu koridoro de la lernejo kaj kiam tria estis vundita cxe la kapo pro jxetado
de iu sxrauxbilo dum li estis skribanta sur la tabulo. Dum iu alia elsendo
geinstruistoj havis la eblecon, fine, esprimi libere la realon, kio okazas en
pli kaj pli multe da klasoj kaj lernejoj. Tiu realo estas ofte neglektata kaj
neata de gepatroj aux ecx de lernejaj direktoroj, kiuj ne havas ilojn por efike
kontrauxstari tiujn novajn formojn de violento cxe la junularo. Cxar la publiko
nun komencas konsciigxi pri la problemaro, eble la situacio povos evolui
pozitive. Mi esperas nur, ke ni ne devos „atendi” ke iu instruisto estu
mortigita de siaj gelernantoj. Tro ofte nur la dramoj provokas tujan reagon. Do, la klaso
estas ejo kie devas esti rekonstruata la socia teksajxo, kaj ne nur ejo kie
transdoni la „Scion”. La respondeco de la instruisto evoluas:
Kunprepari, kunkrei iun novan societon en kiu la civitanoj ne agas ion ajn, iam
ajn, ne ekstaras dum la kursoj por eliri, trinki ion kaj revenas nur duonhoron
poste post frakasado de vitroj, aux male, en kiu aliaj civitanoj kun bona
konscio, volas atingi bonegajn poentojn, rezultojn dum la ekzamenoj, sen atenti
pri kio estas fusxe dirita aux farita dum la klashoroj kaj sukcesas nur danke al
la familia helpo aux subteno.
La geinstruistoj
ne tro plendu pri la malrespektemaj gelernantoj... Tiuj plendoj alportas
nenion... Ili devas konscii ke la klaso estas la spegulo de la socio. Se ili
komprenas tiun societeton, ili povos komenci agi pli bone... Kiujn valorojn
dissendas la societo hodiaux? La pasintaj
tradiciaj valoroj estis transdonitaj pere de la religio, de la familio, de la
sporto... Pli kaj pli tiuj malaperis... La lerneja klaso restas preskaux la sola
por ilin promocii... Geinstruistoj
kiel mi bone konscias: ecx la gepatroj lasas preskaux cxion pri la edukado sur
la sxultroj de la „lernejo” ... Sed la lernejo ne posedas sxultrojn... Nur
la geinstruistoj havas! Kaj tiuj sxultroj, cxiun jaron, cxiun tagon, sentas la
pezon de sxargxo pli forta. Efektive, kiam venas en la lernejon gelernantoj sen
familia, socia, kultura, vera respondeca civitaneco, ili vivas laux la gxangala
legxo. La pedagogo
Philippe MEIRIEU nuntempe okupigxas pri la temo, cxar li ne konsentas rezigni al
tiu nova lerneja situacio kie la gelernantoj sentas sin aktoroj militistaj en la
gxangalo, kie ili ne plu kapablas bone komuniki pace inter si, kie ili ne plu
havas konfidon al la aliaj, ne plu kapablas vere auxskulti la aliajn,
malrespektas cxiun kaj cxion en la lernejo... kaj tio ankaux veras ofte pri la
rilatoj inter la geinstruistoj en iu sama lernejo... Paralele al tiu
fenomeno, aperadas ekde kelkaj jaroj agadoj de organizajxoj diversaj kiuj bone
konscias pri la problemo. En mia urbo,
Namuro, ekzemple, trovigxas la Universitato de la Paco. En tiu domo (ne vera
universitato) laboras la tutan jaron stafeto de kelkaj personoj kun la celo:
helpi en la malkovro de eblecoj de pacaj solvoj dum konfliktoj; konstante pere
de ne perfortaj metodoj. Ili proponas kursojn, prelegojn de mondfamaj
specialistoj pri la ne-violenta komunikado. Pli kaj pli da lernejoj kontaktas
ilin por organizi „mediaciojn”, pacperadan metodon kiam konfliktoj de iu ajn
speco ne plu permesas bonan funkcion de la klasa vivo; en kio konsistas la
mediacio? (gxi efikas ankaux en familiaj kaj aliaj laborejaj sferoj...) Kiam du
personoj en konflikto intencas repacigxi, sed ne kapablas tion efektivigi, ili
petas la helpon de iu ekstera persono: la mediaciisto. Tiu cxi ne proponas
solvojn. Li helpas nur la du partiojn por trovi iun solvon, kune; tio, laux iu
preciza metodo. Mi havas la pruvon de gxia efiko kiam mi regule gxin spertis kun
la infanoj dum la ludpauxzoj... Okazas regule disputoj, bataloj pli malpli
violentaj, ploroj pro malafablaj vortoj, primokado aux forjxetado de aliaj
infanoj... Kiam la infanoj havas la eblecon klarigi kio okazis, esprimi siajn
emociojn, sentojn, esti atente auxskultataj de iu persono neuxtrala, tiam ili
sentas sin jam pli bone; kaj danke al la respondoj je la kelkaj sinsekvaj
demandoj dum la mediacio, pli ol 90% de la konfliktoj trovas solvon veran,
profundan kaj longdauxran. Same kiel iu
mediacio postulas iom da tempo, gxia rezulto ankaux povas kelkfoje esti preskaux
mirakla pro gxia longa dauxro. La principo de la mediacio estas simpla:
neniu trudas iun solvon al la alia. La du partioj interkonsentas pri iu
solvebleco kiun ili libere elektis; ili scias ke, provante gxin, gxi povas esti
malsukcesa, kaj ke en tiu kazo, ili rajtas proponi novan solvon al la krizo. En Francio, la
Internacia Movado pri Repacigxo, nomata MIR, laboras en tiu direkto ekde pluraj
jaroj. Brigitte Liatard kaj Babette Diaz instruas al la gelernantoj la rolon de
mediaciistoj. La organizajxo
UNICEF proponas pli kaj pli al la lernejoj: dosierojn ne nur pri la tria aux
kvara mondo, sed ankaux pri la pacproblemoj en niaj landoj kaj lernejoj. La
pedagogiaj tekstoj konsciigxas pri la diversaj formoj de konfliktoj kaj
violentajxoj en niaj socioj. Unu ekzemplo: „Et si on faisait la paix?”... (Kaj
se ni konstruus la pacon?) En Belgio Véronique
Meunier vizitas la lernejojn por pridiskuti kaj prilabori tiujn temojn. Mi ne povas ne
paroli pri la franca verkisto kaj psikologo: Jacques Salomé kiu prilaboras la
temon de la plibonigo de la komunikado inter cxiuj, kaj, ankaux, en la lerneja
medio. Jam de pluraj jaroj, li proponas, kiel pioniro, ke en la francaj
lernejoj, okazu kursoj pri plibonigo de la komunikado. Ankaux tio certe ludus
rolon de antauxaverto pri violento kaj helpus al gejunuloj trovi solvon al siaj
konfliktoj sen uzo de perforto/violenteco/violentemo. Li verkis: „Charte de la
vie relationnelle à l’école”. (Cxarto de la komunikadaj rilatoj en
la lernejo.) Mi finas nun per
kelkaj vortoj pri la programo Socrates de la Eªropa Komisiono. Konsciante
ke tiu problemo ekzistas en preskaux tuta Eªropo, gxi subtenas la
financadon de konkretaj proponoj de lernejoj pri la temo de „Violento en la
lernejoj. La Eªropa kunagado pri la sekureco en la lerneja medio.” En
diversaj euxropaj landoj ekzistas iniciatoj. Nu... la 20-a
jarcento, kiu finigxas, estis la jarcento de la plej ampleksaj amas-bucxadoj de
la tuta homara historio... Urgxas inversigi tiun tendencon... kaj promocii la
epopeon de la paco... precipe sur la tereno de la edukado. Temas pri la
posttransvivo de la planedo! Ghislaine Tilleux-Craenhals Licenciulino pri Socia
Komunikado – Loveno Les Hauts de Meuse, 4, BE-5101 Erpent (Namur), Belgio
|