Transitiveco en E-o
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

Bernard Golden:

Komplika transitiveco en Esperanto

kaj simpligita transitiveco en IDO

III-a (lasta) parto: Proponita solvo  

4.0 Solvo de la problemo: reviziado de la koncepto de transitiveco

   En la fruaj jaroj de la historio de Esperanto, d-ro Zamenhof antauxvidis, ke eble pro gravaj kialoj estos necese entrepreni grandskalan revizion de Espe­ranto. Plurloke en siaj verkoj li priskribis, kio povos okazi, se venos tempo, kiam Esperanto havos eblon esti oficialigita. Li opiniis, ke nur tiam estos per­meseble fari unu fojon por cxiam reviziadon de la lingvo. En la Unua Libro li skribis, ke auxtoritata akademio povas esti devigata sxangxi la lingvon gxis nere­konebleco. Anko­rauxfoje en la Dua Libro li menciis, ke se kompetenta instruita akademio volas entrepreni reformadon de Esperanto, li tuj sendos al gxi la tutan materialon kaj for­donos al gxi la tutan aferon. Trian fojon, en la Aldono al la Dua Libro, la auxtoro de Esperanto ripetis sian vidpunkton pri revizio, klarigante, ke la privilegio sxangxi Esperanton apartenas al internacia kongreso de instruituloj.

   Konforme al la sinteno de d-ro Zamenhof, oni povas jam nun fari provizorajn planojn por simpligi tiujn aspektojn de Esperanto, kiuj dum la tuta historio de la lingvo okazigis malfacilajxojn kaj kiuj, sen ombro da dubo, konsistigos stumbligilojn por generacioj en la estonteco.

   Lastatempe la komplikajxoj rilatantaj al la verbaj kategorioj de transitiveco kaj netransitiveco en Esperanto estis ekzamenitaj de Christer O. Kiselman (24). La unua alineo de lia studajxo tekstas jene:

La distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto estas bone konata malfacilajxo. Temas pri gramatika kampo kie Esperanto sxajnas esti same malregula kiel multaj aliaj naciaj lingvoj” (pgx. 1.).

Jam estis menciita la opinio de Werner Bormann, ke gxuste cxi-speca simileco inter malfacilaj gramatikajxoj de Esperanto kaj tiuj de etnolingvoj, limigos la eblon de Esperanto konkuri por la rolo de mondolingvo.

   Inter la demandoj, kiujn Kiselman starigas, estas la sekvaj.

- Cxu entute indas distingi la netransitivajn disde la transitivaj verboj
   en Esperanto?

- Se jes, kiel oni devas difini transitivecon?

- Kial Zamenhof ne reguligis la aferon?

- Cxu entute oni povas vidi iujn regulajxojn en la verboj rilate al transitiveco?

Krom analizo de la formado de transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto, Kiselman havas alian celon:

Dua - kaj evidente multe pli fora - celo estas ioma flegado aux normigo de la lingvo: se oni malkovras iun suficxe regulan trajton en la formado de verboj, tiam kelkaj aliaj formoj aperas kiel esceptoj, kaj oni povus iom post iom aux forgesadi pri ili, aux fari iun sxangxon. Tiel la lingvo farigxus iomete pli regula, kaj la lernado iomete pli simpla. Ni fakte vidos ke estas facile fari kelkajn tiajn sxangxojn en la klasado de PIV” (pgx. 1.).

En la sekvaj sekcioj mi pritraktos kelkajn manierojn atingi la celon forigi mal­facilajxojn rilate la transitivecon de verboj.

Modifado de la lingvo estas farebla en du pasxoj:

   1. simpligo laux tradicia vojo

   2. adopto de regulo eliminanta unutransitivecon de verboj

 

4.1 Alpreno de novaj radikoj

   Antaux ol pritrakti proponojn por revizii la klasifon de transitiveco, estas utile ekzameni ankoraux ne vaste uzatan rimedon, kiu rilatas ne al la gramatiko de la lingvo sed al gxia leksiko. Temas pri provo simpligi diferencigon inter transiti­vaj kaj netransitivaj verboj. Anstataux du sufiksoj kiel „-ig” kaj „-igx”, la lingvo havas du malsamajn radikojn. La sekva tabelo ebligas komparon inter Esperanto, Ido kaj Occidental.

Esperanto

Ido

Occidental

1.

boli (ntr) 

boligi (tr)

 

bollir

bollientar,cocinar

2.

bruli (ntr)

 

bruligi (tr)

 

arder, flagrar,combuster

brular, incendiar

3.

dati (tr)

datigxi (ntr)

datizar

evar (de)

 

4.

edzigi (tr)

edzinigi (tr)

edzigxi (ntr)

edzinigxi (ntr)

 

 

 

 

spozuligar

spozinigar

spozuleskar

spozineskar

spozigar (=fari iun edz(in)on)

mariajar (=edzoligi, geedzigi fare de funkciulo, pastro ks.)

mariajar su (refleksivo=farigxi
                   edz(in)o)

maritar

maritar

maritar se

maritar se

 

5.

e§i (tr)

e§igxi (ntr)

ekigar

resonar

 

6.

fini (tr)

finigxi (ntr)

 

terminar, finir

cessar

7.

fumi (tr)

fumi (ntr)

 

fumar

emisser fum

8.

naski (tr)

naskigxi (ntr)

parturar, genitar

naskar

parturir

nascer

9.

pesi (tr)

pezi (ntr)

ponderar

pezar

ponderar

pesar

Rimarkoj

    Tiu cxi rimedo estis aplikita nur sporade en Ido kaj Occidental, cxar ambaux lingvoj adoptis la principon de ambauxtransitiveco (la „x”-kategorio de PV). Mal­graux paroj da malsamaj radikoj, restis tubero en la afero. Manke de apartaj mark­iloj de verba transitiveco, lernantoj devis strecxi la cerbon por memori la transi­tivecon de cxiu verbo en la paro. La sola sensufiksa Esperanta vort-duopo en la listo, „pesi/pezi”, ilustras tion. Cxar gxi estas paronima paro (ambaux vortoj havas similan formon sed ilia signifo diferencas), uzantoj de la lingvo estas konstante konfuzitaj (18). La Ido-verboj pluformitaj surbaze de la radiko spoz- estas same malfacile memoreblaj kaj uzeblaj kiel la Esperanto serio „edzigi, edzinigi, edzigxi, edzinigxi”. Tamen, Ido havas duan radikverbon, mariajar (tr), kiu, uzata reflek­sive, mariajar su, esprimas la ekvivalentojn de la netransitivaj Esperantaj verboj. Occidental havas nur unu verbon, maritar, kiu ankaux estas uzebla refleksive. En studajxo pri tiu cxi temo, mi argumentis, ke se la angla lingvo esprimas cxiujn nuan­cojn per unu verbo, marry, ne estas iu ajn kialo havi kvar formojn en planlingvo (19).

4.2 Nestabileco kaj arbitreco de transitiveco

   Laux la klasifo de verboj en PV, tri kategorioj estas signitaj per „tr” (transitivaj), „ntr” (netransitivaj) kaj „x” (verboj uzeblaj kaj transitive kaj ne­transitive). Tridek ses jarojn poste PIV arbitre forigis la „x”-signon, cxar cxefredaktoro G. Waringhien opiniis, ke „pli bone estas analizi cxe cxiu verbo, cxu unu senco donas transitivan, alia netransitivan karakteron al la radiko” (20). Cxi-rilate, pli ol unu kritikanto de la Esperanta leksikografio komentis, ke komparo inter signado de verboj en PV kaj PIV postlasas la impreson, ke la transitiveco de la verboj estis determinitaj per speco de hazardludo. Alia gramatikisto provas klarigi la fenomenon de sxangxigxo de transitiveco per la konstato, ke „la nocio de transitiveco en la naciaj lingvoj, ekzemple en la franca, ne estas abso­luta afero. Verboj antauxe transitivaj estas hodiaux netransitivaj kaj kontrauxe”. Estas rimerkinde, ke la vortaraj difinoj de „transitiva” kaj „netransitiva” sxangxigxis inter la eldondatoj de PV (1934) kaj PIV (1970) kun la rezulto, ke kelkaj verboj estis metitaj en alian kategorion de transitiveco! (Vd. sekcion 2.3.1) Cetere, ecx nun pluraj verboj estas signitaj en PIV per „tr” kaj ankaux „ntr”.

4.3 Evoluo al ambauxtransitiveco

   En sia Esperanta-angla vortaro (21), M.C. Butler donas al pluraj verboj tre largxan uzeblecon rilate transitivecon; efektive, temas pri ambauxroleco de la ver­boj. Li klarigas jene: „Ne estas regulo, ke certaj verboj devas aux ne devas sekvigi rektan objekton. La plejmulto de „transitivaj” verboj povas esti uzataj elipse sen iu esprimita objekto. La plejmulto da objektoj povas esti anstatauxigi­taj per pre­pozitivo kaj kontrauxe. Kunteksto, klareco kaj la signifo de la radiko estas la plej bonaj gvidoj” (pgx. 10).

   Kelkaj esperantistoj, opiniante, ke la signado de verboj per „x” de PV estas utila, pledas, ke gxi estu reenkondukita en leksikografiajn verkojn, por ke cxiuj esperantistoj havu pli da libereco rilate la uzon de verboj.

4.4 Verbaj kategorioj en Ido laux la klarigo de Louis de Beaufront

   Antaux ol montri, kiel la koncepto de verba transitiveco en Esperanto povas esti modifita, ne per drasta sxangxo sed per evoluo, estas utile ekzameni la trakta­don de la demando en la planlingvo Ido (22). En tiu lingvo ekzistas tri katego­rioj de verboj: transitivaj, netransitivaj kaj miksitaj. Malgraux la ekzemplo de naciaj lingvoj (kiuj agas pri la transitiveco de verboj malakorde kaj arbitre) verbo estas transitiva en Ido, se gxi esprimas faron aux agon povantan atingi rekte iun objekton: dankar, mokar, nocar, obediar, repugnar. Sekve, estas ne­transitiva en Ido nur la verboj, kiuj logike, nature, kiel naskar kaj mortar ne povas havi „objekton” (rektan komplementon). Miksitaj oni nomas en Ido iujn verbojn, kiujn la lingvo traktas kiel transitivajn kaj netransitivajn. Neniu am­bigueco povas rezulti de tio, cxar se ili estas uzataj transitive, ili havas „objekton”, kaj se ili estas uzataj ne­transitive, ili ne havas „objekton”. Tiu procedo subpremas fonton da malfacilajxoj kvazaux nevenkeblaj; aliflanke, gxi estas konforma al la kutimo de multaj lingvoj, kaj tiuj cxi pruvas, ke la dualeco de senco havas neniun malutilon por la klareco. La sekvaj ekzemploj ilustras tion.

         Transitiva uzo                                       Netransitiva uzo

Il turnis e riturnis sua chapelo.                     La tero turnas sur sua axo.

Me komencas, duras, cesas, finas  Mea laboro komencas, duras, cesas,
   mea laboro.                                                finas.

Natante la fisho movas sua flosi e kaudo.      La tero movas (jiras) cirkum la suno.

On komunikis a me interesanta informi.         Paris komunikas telefone kun Lyon.

Me chanjis mea vesti.                                    Me chanjis depos mea yuneso,

Me pendis mea chapelo an arboro.                Mea chapelo pendis an arboro.

4.5 Starigo de nova regulo en Esperanto

   La sekva pasxo post agnosko de la demotika variajxo de Esperanto kaj tolero de lingvaj devioj en gxi, estas starigo de regulo permesanta, ke iu ajn verbo en Esperanto povas esti uzata transitive aux netransitive, se la frazo estas senchava. Por klarigi, kial oni ne devas cxiam uzi la sufiksoidojn „-ig” kaj „-igx”, oni citas la principon de suficxo kiel difinitan en Oficiala Gazeto (majo 1913): „se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kun­teksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu cxi sufikso povas esti eljxetata kiel neutila kaj nene­cesa.” Sekvas el tio, ke jenaj du frazoj estas akcepteblaj: 1. La akvo bolas; 2. Li bolas la akvon. Citinda estas ankaux klarigo pri transitiveco en PAG (sekcio 178, Rim. III, pgx. 243): „La transitiva uzebleco de verboj estas en Esperanto pli largxa ol en la naciaj lingvoj gxenerale: oni povas diri, ke cxiu verbo povas esti uzata transitive, se la tiel formita esprimo havas sencon. Tio devenas de la 14a regulo, ke cxiu prepozicio estas anstatauxigebla per la akuzativa kazo. Escepto estas nur la prepozicioj demovaj (de, el)...” PAG malpermesas ankaux, ke oni uzu verbon transitive, se per tio oni sxangxas gxian signifon; ekzemple, „bruli” en la frazo „bruli lignon” ne povas havi la sencon de „bruligi”. Tamen, en la angla lingvo tia uzo de la verbo to burn ne kauxzas problemon: wood burns (ligno brulas); he burns wood (li bruligas lignon).

   Laux la 14a regulo de la Fundamenta Gramatiko, se oni ne estas certa pri la specifa prepozicio, kiu devas esti uzata, oni povas uzi „je”. Plue, estas eble ansta­tauxigi „je” per akuzativigo de la substantivo. Laux la observo de Alec Ven­ture, jam estigxis kutimo plivastigi tiun permeson, tiel ke en la nuntempa lingvouzo, oni povas anstatauxigi preskaux cxiun prepozicion per la akuzativo (23). Rezulte de tiu evoluo de pensado pri verba transitiveco en Esperanto, sxajnas, ke ne plu valoras insisti pri rigidaj kategorioj de transitiveco kaj netran­sitiveco.

   Por la estonteco ekzistas jenaj alternativoj. Se oni postulos, ke verboj estu kla­sifitaj laux la tradicia nocio de transitiveco, tiam dauxre regos tensio inter erarhava, subnorma lingvouzo kaj la elita lingvo, strikte konforma al komplikaj gramatikaj reguloj, kiujn relative malmultaj esperantistoj sukcesas perfekte posedi. Male, se oni adoptos liberalan sintenon pri gramatikaj demandoj, tiam estos eble simpligi la traktadon de transitiveco en Esperanto kaj akcepti la de­motikan lingvajxon, kiu jam nuntempe estas la interkomunikilo de granda parto de la Esperanta lingvokomunumo.

Notoj

18. Bernard Golden. La plej malfacila vortparo en esperanto: „pesi/pezi”,
      Bulgara Esperantisto, junio 1981, pgx. 12-13.

19. Bernard Golden. Planlingva fusxajxo - la verboj „edzigi”, „edzinigi”,  
     „edzigxi” kaj „edzinigxi”,
Dia Regno, julio-auxgusto 1983, n-ro 7/8, pgx. 2512.

20. Vd. noton 12.

21. Montague C. Butler. Esperanto-English Dictionary. London: British
     Esperanto Association, 1967. 450 pgx. Vd. pgx. 10.

22. L. de Beaufront. Kompleta Gramatiko Detaloza di la Linguo Internaciona
     Ido,
Esch - Alzette: Meier - Heucke; 1925. 232 pgx.  Vd. sekciojn 45 kaj 46;
     pgx. 51-53.

23. AVO (pseuxdonimo de Alec Venture). Lauxokazaj Lingvaj Notoj, London:
    Brita Esperanto Asocio; 1977. 95 pgx. Vd. pgx. 29.

24. Christer O, Kiselman. Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto,
    Prelego en Prago la 8-an de julio 1994 cxe la Kolokvo de la Akademio de
     Esperanto. Reviziita versio: la 8-an de oktobro 1994. 20 pgx.