UEA Estrarkunsido
Hejmen ] Supren ]

 

Jarraporto 99
KCE002
Prelego de Mattos
Notlibro 00/2
Libro de Melnikov
Fabele pri IIK
El la landoj 00/2
Johano Petik
UEA Estrarkunsido
Sekciaj raportoj

Rezultoj de la estrarkunsido de UEA por ILEI

Tiu kunsido okazis en Roterdamo fine de aprilo 2000 kun observanto de ILEI. Jen resumo de la atingoj:

Strategio: Edukado restas sxlosila kampo en la strategio de UEA.

Unesko: Klopodindas, ke UEA kaj ILEI altigu la rilat-nivelon cxe Unesko de operaciaj gxis konsultaj.

UK: UEA konsentas disponigi la necesajn komputilajn faciligojn por prezento de la kvazauxa lernejo dum la Tago de la Lernejo en Tel Avivo.

Internacia Infana Kongreseto: Gxia okazigo en Israelo estas konfirmita kaj regularo pri IIK estas akceptita.

Centra Oficejo: Akceptigxis plano pri modernigo de la komputila sistemaro de CO por ke gxi i.a. kapablu trakti dosierojn kaj datumojn senditaj de membroj kaj organizoj kiaj ILEI.

Ekzamenoj: La komisiono IEK venas al fino de sia mandato julie. UEA kaj ILEI devas arigi kandidatojn por akcepto en Bouresse kaj Ten Avivo.

Ekzameno pri instrukapablo: La regularo proponita de ILEI estas akceptita kaj post trastudo kaj eventuala modifo, estos donita al la komitato de UEA en Tel Avivo

Firmigo de la eduka laboro: La estraro, auxdinte pri la stato de ILEI, akceptis la principon ke ekestu kompensata laboro por plenumi edukajn celojn. Konkreta propono estis prezentita kun du cxefaj celoj:

o           rapidigi la plenigon de la kvazauxa lernejo per la kontribuoj de la aligxintaj klasoj

o           permesi al estraranoj de ILEI pli gvidi la laborojn anstataux mem devi plenumi ilin. Komencitaj estas intensaj diskutoj kiel realigi la planon kadre de la bugxeto de UEA por 2001, inkluzive de fondajxaj rimedoj.