|
Kent
Jones: Enkonduko
de Esperanto en usonajn lernejojn Dum
la kuranta lernojaro 805 geknaboj en 13 sxtatoj de Usono ricevis instruadon de
salajrataj instruistoj en 25 elementaj lernejoj. (Esp-istoj instruis en kelkaj
lernejoj, sed mi ne nombras ilin en tiu sumo.) La instruistoj jam havas
profesiajn diplomojn pri instruado, sed estas novuloj al E-o.
Kompreneble ilia E-instruado bezonas plibonigon. Tio ja iom okazas: 2 el
ili jam studis cxe la universitato San Francisco State,
kaj eble 3 studos cxi-somere. La
evoluigo de E-kursoj Por
iu lernejo la komenco okazas kiam instruisto ekvidas ion pri E-o. Tio gvidas al
kontakto kun ELNA, kiu elsendas informilojn. Pasintjare la afero haltis tie cxar
sen bona kono de E-o, sen materialo, sen subtenado de ELNA, neniu instruisto
kuragxus komenci E-kurson. Ekde 1993 instruistoj kiuj petas informon ricevas
personajn telefonvokojn. Cxu ili ricevis kontentigan informon?
Cxu ili sxatus ricevi senkostajn telefonlecionojn?
Se ne nun, cxu poste?.... La
pertelefonaj lecionoj kutime dauxras 30 minutojn. Kvankam ili estas seriozaj,
samtempe ili estas neformalaj kaj amikemaj. Komence ni trarigardas la
numeralojn: 0-1000, 1a-1000a. Poste onojn, oblojn, adicion, subtrahon, dividon.
Ni enmiksas simplajn frazojn, ekz. (Cxu) du kaj tri estas (-is, -os)
kvin. Ni mencias ke infanoj lernas la numeralojn bone per jxetkuba ludado.
Necesas zorgo ne fortimigi la instruistojn, cxar usonanoj gxenerale neniam
sukcesas paroli alian lingvon ol la anglan. La
dua leciono estas paroliga afero. La poemaro LA A-BO-CO DE E-O montras la
sonojn kaj ritmon de E-o. Ni po linie tralegas gxin, kaj la
komen-canto-instruisto papagas post ni. Anglalingva traduko haveblas por ke
li/sxi facile sciu la signifon de cxiu linio. Ni mencias ke cxiu el la 28 poemoj
temas pri aferoj interesaj por infanoj. La
tria leciono
dauxrigas la paroligadon. Eble nun po dulinie. Poste ni trarigardas la poemaron
rilate gramatikajn finajxojn kaj vortkonstruon. Denove tralego de la 28 poemoj. La
kvara leciono
denove enhavas tralegon de la poemaro. Specialajxo estas noti la tabelvortojn en
gxi. Tio gvidas al gxenerala klarigo de la 9 temoj kaj 5 vidpunktoj por cxiu
temo. Por
eviti enuigxon pri la poemaro, la kvina leciono enkondukas la 3-lingvan
ESPRIM-LIBRETO POR TURISTOJ. Proksimume nun ili ricevas nian artiko-leton pri
materialoj kaj teknikoj por instrui E-on en elementaj lernejoj. La
postaj lecionoj
iras laux la unuopaj bezonoj de la komencantoj-instruistoj.
Ni konsilas ke oni ne bezonas esti Akademiano por instrui al klasoj la
gramatikon. Ili gxuu la pluan lernadon kun la klaso. Foje ili komencas instrui
E-on al la lernantoj post 10 tiaj lecionoj. Aliaj hezitas dum kelkaj monatoj.
Cxiuj ricevadas E-materialojn,
cxiuj scias ke lingva helpo tuj haveblas telefone. Notindas ke ELNA elspezas
2400 USD jare por tiom da telefonado. Specoj
de la E-kursoj Duono
estas en programoj por talentuloj. Tiaj programoj permesas al la instru-istoj
libervole elekti interesajn temojn. Ekzistas problemo kun tiaj programoj, cxar
la lernejo povas facile sxpari monon per nuligado de ili. La
alia duono estas diversspecaj. Unu estas en Montessori-programo. Du estas en
privataj lernejoj, kie finfine cxiu lernanto ricevos E-instruadon. Du estas
parto de supervida kurso pri multaj lingvoj. En unu lernejo la lernantoj
propravole venas unufoje semajne por studi E-on dum luncxhoro. Unu lernejo estas
katolika. Unu klaso konsistas el mense handikapitaj geknaboj. Komuna
faktoro estas ke la instruistoj raportas ke la lernantoj gxuas la E-periodojn. Signifoj
de la E-klasoj: Edukaj Nia
celo NE estas krei Movadanojn. Ni bezonos 5-10 jarojn por precize taksi la
helpon kiun donas E-o al la lernantoj. La lernantoj probable sentos facilecon
pri la nacia lingvo kaj pri fremdaj lingvoj dum la tuta vivo. Estas nia espero
ke lingvo-lerteco kontribuos al pli altaj edukaj atingajxoj. Politikaj Kun
la tempopaso, pli kaj pli da gvidantoj kaj civitanoj havos bonajn memorojn pri
E-o. Ili insistos ke siaj infanoj lernu E-on. Neniu sukcesos mensogi al ili pri
E-o. Se
la nombro de lernantoj nur magre kreskos, po 10 procente jare, duobligo okazos
post cxiu sepa jaro. Do, supozante ke estas nur 1000 en 1996, je l0% estos:
2000 en la jaro 2003, 4000 en 2010, 8000 en 2017, 16000 en 2024, 32000 en
2031, 64000 en 2038, 128000 en 2045, 256000 en 2052, 512000 en 2059, 1024000 en
2066 ktp. Tiom
da kresko estu la simpla, difinita celo de la tuta E-movado. Cxu tiom eblas?
Jes!! En Usono la kresko estis de 718 lastjare gxis 805 lernantoj nun. Kaj la
oficialigo de instruado en Brazilo cxijare jam aldonas al ni 140 lernantojn -
pli ol 10% !! Kiel
persvadi ke oni ekinstruu E-on? E-o estas plene analoga al la metra sistemo. Ili
estas logikaj elpensajxoj, sendependaj je iu ajn lando, kiuj simpligas
intersxangxojn de, respektive, pensoj kaj kvantoj. Sen la metra sistemo, 180
landoj kverelus. Cxiu postulus la propran aron de ar§aikaj mezurunuoj, sed
devus submetigxi al la ricxaj kaj potencaj landoj. Sen E-o en gxenerala uzo, la
samspeca §aoso nun ekzistas. Instancoj
simple ne povas defendi la logikon, samtempe aprobi la metran sistemon kaj
malaprobi Esperanton. Ni ne agu pardonpeteme, sed fieraj kiam ni proponos E-on
por lernejoj. E-o ja estas BONA
LINGVO, pli bona ol iu ajn lingvo
el la 3000 kavernulaj lingvoj kiuj kripligas la komunikadon hodiaux. Kent
Jones,
Komisiito por Klerigo, ELNA, |