Vortakcento
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Pri la vortakcento en Esperanto

Kiel tio estas konata, la vortakcenton en E regulas regulo tre simpla,
nome tiu, laux kiu gxi troveblas cxiam sur la antauxlasta silabo de
vortoj. Tiu cxi regulo igas E-on tre alloga, precipe konsidere ke la
vortakcento en pluraj lingvoj prezentas unu el la plej grandaj
malfacilajxoj de lingvolernado (konsideru ke en la angla gxi estas iom
malfacile ellernebla, parte pro tio ke gxi plenumas ecx la rolon de
fonemoj: egz. la vorto "increase", prononcite |'inkri:s| rolas substantive
(=pliigxo/pliigo), dum prononcite |in'kri:s| - verbe (=pliigxi/pliigi), ecx se
cxi tio okazas laux regulo ne komplikita).
Se en la sekvaj linioj mi esprimas miajn kontestojn pri la nuna sistemo
de la E-a vortakcento, tion mi faras nur cxar
1. pro sia troa krudeco gxi pruntas la akran guston de artefariteco al E,
2. gxi tro senindulge perfortas la gxeneralan "naturan"
prononcmanieron de multaj (precipe internaciaj) vortoj
3. gxi rezultigas monotonecon en la akcentado de cxi tiuj vortoj.
Tio estas des pli valora trakti la aferon, cxar la solvo de la koncentrataj
problemoj, escepte de kelkaj kazoj, ne bezonas la malobservon de la
Fundamenta akcenta regulo.

La parolo konkrete estas pri la vortoj finigxantaj per "-io" (/"-ia", "-ie")
au "-eo", "-iumo", "-umo", eventuale per "-uso" au "-iso". La plej multaj
el ili apartenas al la grupo de vortoj kun "-io" (/"-ia", "-ie"), ili nombras
pli ol 250, ni unue do sublupeigu ilin.
Ilia plimulto estas internacia ("delegacio", "Slovakio", k.t.p.), kio ebligas
la komparon de ilia akcentado kun tiu en etnolingvaj ekvivalentoj. La
komparo, cetere, estas iom malfacila, cxar en pluraj (pleje lauxmodaj)
etnaj lingvoj la ekvivalentoj de cxi tiuj vortoj finigxas per "-ion" (en aliaj
per "-ie"/"-ien") au per "-ione" (vd. I "delegazione"), pri kiuj validas alia
regulo de prononco (kaj akcentado) ol pri tiuj kun "-io"/"-ia". Pri
akcentmaniero identa kun la nia (|me'di:o|, |slova'ki:o|, |na'ci:o|) mi
scias sole en la araba (egz. Ar "Arabia": |ara'bi:a|). Se do klopodi al
maksimuma lojaleco al la akcentmaniero de la fontaj Europaj lingvoj
(al "natureco"), modele por ni servas tiuj solvoj, laux kiuj la vortfinajxo
de cxi tiuj vortoj estas simila al tiu de la niaj. Cxi tiujn solvojn liveras
parte slavaj lingvoj, parte la angla, hungara, kie la vortakcento au falas
sur la silabon antaux la vortfina vokalparo  (vd. R |sla'vakija|, A
|slou'vaekie|) au cxi tiu silabo ricevas sekundaran vortakcenton kune
kun la longigxo de la vokalo en gxi (vd. Sl |''dele'ga:cia|, Hu
|''dele'ga:cio:|). Cxio cxi sugestas ke la vortakcento ankaux en nia
lingvo falu sur la silabon antaux la vortfina vokalparo ("diftongo"), do
tion, ke ili estu akcentitaj jene: |dele'ga:cio|, |slo'va:kio| k.t.p. Cxi tiel ni
ankaux povus eviti la monotonigxon de la prononco (vd. "difterio":
|dif'tE:rio|, "berilio": |be'rI:lio|, "folio": |'fO:lio|, "petunio": |pe'tU:nio|
k.t.p.), krom la lezon de la Fundamenta regulo pri vortakcento.
Oni povus rajte demandi cxu cxi tiu akcentmaniero estus ne aplikebla al
ceteraj vortoj kun vokalpara vortfinajxo (vd. "paneo", "kongruo" k.t.p.).
Miaopinie tiu cxi sxangxo estus tro peza, des pli cxar gxi lezus la
menciitan principon de lojaleco al la fontaj lingvoj, kiu estas ofte la
franca (vd. F "armée": |ar'me:|, F "idée": |i'de:| k.t.p.).
Tio, kio ankoraux fakte atendas akcentmodifon, estas kelkaj
latindevenaj vortoj, kiuj konservas la latinan (nomvortan) vortfinajxon "-
um" en sia vortradiko ("germaniumo", "mediumo" k.t.p.). La sxangxon
iliakaze motivas precipe la konsidero, ke cxar la E-ajn vortojn kun la
derivilo "-um-" ni prononcas akcentante cxi tiun derivilon
(ekz. "okulumi": |oku'lu:mi|), la audo de tiaj vortoj kiel "mediumo"
(|medi'u:mo|), "volumo" (|vo'lu:mo|) igas nin perpleksa, cxu la parolanto
ilin uzas ne kiel novajn, arbitrajn derivajxojn respektive el "medio"
("mediumo"<"mediumi"<"medio") kaj el "volo"
("volumo"<"volumi"<"volo"). La perpleksigo estus evitebla per la
prononcmaniero |'me:diumo| resp. |'volumo| (do tiu pli malpli responda
al ilia gxenerala akcentmaniero). Ceteraj vortoj simile atendantaj
prononcsxangxon
estas: "cekumo", "faktotumo", "forumo", "galiumo", "harmoniumo", "heli
umo", "iliumo", "maksimumo".
Mi lancxas ankaux cxu tio estus ne konsilinda apliki cxi tiun principon al
ceteraj vortoj kun alia latina nomvorta vortfinajxo, nome kun "-us-". Jen
kelkaj el la cx. 10 cxi tiaj niaj
vortoj: "angxeluso", "ciruso" "fokuso", "fonduso", "kornuso". La
akcentsxangxon ankaux cxi tie motivas unuavice la pretendo igi la E-an
prononcmanieron ju pli "natura", sed ankaux ke inistante pri la tradicia
akcentmaniero ni ankaux cxi tie riskas perpleksigon (konsideru ekz.
cxu "rebuso", "rubuso" estas ne prefere novaj tipoj de "busoj").
Kaj fine, premisante la akcepton de cxi tiuj prononcsxangxoj, ni povus
pensi ankaux pri cxu ne etendi la validsferon de la akcentmodifa principo
ankaux al kelkaj vortoj kun la greka vortfinajxo "-is". Da cxi tiaj vortoj
estas tre malmulte, mi pensas pri "Adoniso" (|a'do:niso|), "narciso"
(|'narciso|) kaj eble pri kelkaj ceteraj.

Johano Petik