Vortorda hxaoso
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Pri la cxefaj kauzoj de "vortorda" hxaoso en E

Kiel menciite, mi opinias la vortordon la tereno plej problemhava de nia
lingvo. Tiu cxi konstato validas pri la lingvo ne nur uzita, sed ankaw
lauxnorma. Rezulte de la egzameno de vortordaj normoj kaj de la
mezuro de ilia observado en la gxenerala lingvouzo, en oni estigxas la
sento ke la E-a vortordo kelkrilate estas hxaosa, kaj la komparo de la E-
a vortordo kun tiu de (almenauw laumodaj) etnaj lingvoj montras ke cxi
lastaj kelkrilate superas nian lingvon. En la sekvaj mi klarigos cxi tiun
konstaton, provizore nur tiom pri gxi, ke tio cxi estas ne ia "malbeno al
nia lingvo fare de la sorto", sed makulo facile forigebla.

La plej gravaj problemoj renkonteblas cxe la demandoj de reliefigo de
frazelementoj, cxar tie malsana estas ecx la normoj, dum aliterene: cxe
la demandoj de la t.n. baza, ordinara kaj "ligita" vortordoj la parolo
estas plie nur pri malobservo de reguloj, normoj. Jen un egzemplo. Unu
el la reguloj de "ligita" vortordo preskribas, ke la vorto "ne" devas
antaux tiu vorto stari, al kiu gxi rilatas. El cxi tio sekvas, ke en tiaj kazoj,
kiam ni neas la predikativon (kaj cxi tiuj kazoj plimultas), ni devus
antaux la predikativon meti la vorteton "ne", tamen, en la plimulto de
kazoj gxi trovigxas antaux la aktuala kopulo (egz. ni diras ne "Karlo
estas NE LERTA.", sed "Karlo NE ESTAS lerta."). PAG fidele spegulas cxi
tiun fenomenon, agnoskante la koncernitecon de la predikativoj (kaj ke
similaj rudimentecoj renkonteblas ankaux rilate la
helpverbojn "devi", "povi" kaj "voli"). Kvankam sentanta cxi tiun lingvan
kutimon tro vulgara por povi akcepti, mi estus ema "perforti" mian
lingvosenton, se la parolo estus nur pri subjektiva abomeno, sed gxi
estas pri pli. Nome pri tio, ke la senco de cxi tiu vulgarajxo kolizias kun
tiu senca nunanco, kiun, akceptite, gxi povus liveri (en la supra
egzemplo tion, ke "Karlo ne estas (ne fizike kripla, sed nur) lerta." (t.e. li
ankoraux povas igxi lerta). Tio evidentas, ke oni povus ankaux la
kopulon akcenti, kaj tiam la loko de "ne", evidente, estas antaux la
kopulo. Tamen, por eviti la menciitan kolizion, kaj pro aliaj (ankoraux
traktotaj) konsideroj, cxi tiam la konsilita vortordo estus "Lerta Karlo ne
estas." (eventuale "Karlo lerta ne estas.) Kaj cxio cxi eble estis suficxa
ankaux por perceptigi ke en la "ordigita", evoluigita vortorda sistemo sin
kasxas trezorejo ankoraux ne suficxe minita.

La problemoj rilate la "ordinara vortordo"-n (PAG) simile apartenas al la
grupo de problemoj ne normaj sed nur de regullezadoj. Sed la parolo
estas ne nur pri cxi tio. Kvankam agnoskante la gxustecon de la regulo
malpermesanta la meton de longaj esprimoj inter egz. predikaton kaj
infinitivan komplementon, kaj anstataux ol pledi por la PERMESO meti
ion inter ilin, mi prefere pledas por la NECESO meti la akcentendan
frazelementon gxuste inter ilin. Anstataux ol konservi la
klasikan "manieron" "akcenti" la objekton de la infinitivo tiel, ke "Mi
volus vidi LIN." (kio, cetere, kiel tia estas fremda korpo en E, kiun ni
nomas lingvo kun libera vortordo. per kio mi ne kontestas la
egzistorajton de cxi tiu formo, cxar en gxi "vidi lin" liveras propran
sencon), mi proponas la vortordan solvon "Mi volas LIN vidi.", do cxi ties
avancigon al la rango de la sola gxusta maniero akcenti la objekton en
cxi tiaj kazoj. La regulo, cetere, validus ankaux pri la ceteraj verbaj
(infinitivaj) komplementoj. 

Eble la plej grava fonto de problemoj rilate la reliefigon de frazelementoj
estas ie en la konceptoj pri la nocio "libera vortordo". Tiun cxi pruvas
ankaux la plej detala difino pri gxi, nome tiu en PAG, kiu tekstas
jene: "En E-o la vortordo estas libera, t.e. en gxi ne ekzistas specialaj
vortordo-reguloj, oni devas klopodi nur je klareco kaj bonsoneco." Tiu
cxi difino estas, krom iom nebula (almenaux rigarde la "klarecon"),
ankaux kontrauxdira kaj falsa. Kontrauxdira, cxar la reguloj sub §274 en
PAG pruvas cxi ties malon, kaj falsa, cxar gxi sugestas, kvazaux la
vortorda libereco entute signifus la mankon de vortordaj reguloj, kaj
havus neniom pli gravan rolon ol simpla lingva ornamajxo. La vero,
male, estas tio, ke la plimulto de niaj prop-oj, frazoj estas kun akcentita,
reliefigita frazelemento (frazkomento), ne neutrala, kio mem igas la
aferon tre grava (kaj la malperfektajxojn de la vortordo tre okulfrapaj).
Sed la difino fidele spegulas la realajxon, cxar la plimulto de la e-istaro
sxajnas bagateligi la gravecon de cxi tiu gramatika tereno - versxajne
pro tio, cxar ili uzas iun lingvon el la hindo-europa lingvofamilio kiel
gepatran, en kiuj la vortordo estas pleje (se ne ekskluzive) rigida, kio
ne nur ne helpas la orientigxon en la demandoj de vortordo, sed ecx
induktas malemon sin okupi (kaj "sxargxi") je cxi tiajxoj, observi
vortordajn regulojn. (Mi nur mencias kiel karakterizan, ke en multaj
lernolibroj verkitaj ne de hungaroj, la traktado pri cxi tiuj demandoj de
sintakso simple mankas.)

Kion do fakte signifas "libera vortordo"? Unue: ne absolutan liberon
meti ien ajn, senregule la frazelementojn. Due: gxi estas ne ornamajxo,
sed la cxefa rimedo reliefigi la aktualajn frazkomentojn. Trie: la vortorda
libero limigxas je la certigo de la ebleco al IU AJN FRAZELEMENETO esti
metata tien, kie ili akceptas akcentitecon (igxas frazkomentoj) laux la
responda vortorda regulo.

La alia tre grava simptomo de malsaneco cxi-terene en nia lingvo estas
la absoluta hxaoso en la determino de la sistemo por la reliefigo de
frazelementoj. La gxenerale adoptita sistemo, laux kiu la komentecon
(almenaux de objekto kaj adjekto) montras la situo antaux la bloko
subjekto-predikato (se la komento estas ne cxi tiuj bazaj frazelementoj
mem, do egz. en "Petron mi vidis en la korto." au "Kiun vi vidis en la
korto?") kontrauxas al la Z-a (do nomebla ankaux Fundamenta!...)
praktiko, laux kiu la frazelementojn oni reliefigas metante ilin ien
frazfinen. La unua sistemo, cetere, estas des pli malgxusta, cxar gxi 1.:
aplikas eble unusolan "naturan" vortordan sistemon (=tiun en la rusa
lingvo), 2.: kolizias kun la multe pli gxenerala kutimo atribui al cxi tia
frazfronta situo la funkcion "disigilan" (vd. egz. "Gazeton legis Petro, kaj
romanon - Maria."), kiam la frazkomencaj frazelementoj (cxi
tie "gazeton", "romanon") rolas NE komente, sed "disigile". Se konsideri
ankaux la buntecon de vortordaj reguloj (egz. da akcentigaj reguloj de
subjekto en PAG (§274) troveblas ne malpli ol 4) kaj la kontrauxdiron
inter la esenco kaj formo de la regulformuloj tie kaj aliloke en PAG mem,
oni povas facile konvinkigxi ke la supraj (kvankam ankoraux herezaj)
asertoj pri vortorda hxaoso en E estas ne hximeroj.

En la sekva parto mi konkretigas la problemojn mem kaj iliajn solvojn.
J. Petik