ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Saluto el Herzberg - la Esperanto-urbo

Karaj Gekolegoj, karaj Gastoj,

Jaroj rapide pasas... Ĉi-jare ni festas la 60-jariĝon de la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto. Do ne estas hazarde, ke ILEI elektis por sia ĉiujara konferenco ĝuste tiun landon, tiun urbon, kie tio okazis en 1954 por digne festi tiun jubileon dum la 47a konferenco en 2014.

Jaroj rapide pasas... En 2013 la ILEI-konferenco okazis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj ni festis la 20-jaran datrevenon de partnereco inter Herzberg kaj Góra, la ĝemelurbo en Pollando. Estis eta sed grava festo, ĉar Esperanto ludas gravan rolon en la amikaj rilatoj de tiuj du urboj kaj estas helpilo por regulaj interagoj inter civitanoj, ĉefe inter gejunuloj kaj instruistoj.

Jaroj rapide pasas... La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj zorgas ne nur pri la ĉiujaraj konferencoj, sed pri konstanta servaro al la gekolegoj, en kiu enestas ekz. klerigado, instrukapabligo - gravaj elementoj por faka trejnado, por la estonto, ke post paso de jaroj novaj gekolegoj transprenu la stafeton de ni.

Okaze de ĵus komenciĝanta dusemajna intensa kursaro, pedagogia-metodika seminario en Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj ankaŭ nome de la urba administrado de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, ni elkore salutas la aŭspiciantojn, la lokajn organizantojn kaj ĉiujn partoprenantojn de la 47a Konferenco de ILEI kaj deziras rezultodonan laboron, sukcesajn kunsidojn, agrablan kunestadon, kunfestadon...

Kun multaj salutoj,

Zsofia Korody
prezidanto de AGEI
ĉefkunlaboranto de ICH
vicprezidanto de ILEI