ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI aktivas en UK

Se vi memoras pri la protokoloj de nia 46a Konferenco en Herzberg (chu eblas?) vi memoras, ke mi estas Komitatano A nome de ILEI en la Komitato de UEA. Konsekvence mi eklaboris sabate je la 14a horo en tiu instanco, antau la malfermo de UK.
Dum la malfermo dimanche matene mi havis la okazon, dum 3 minutoj paroli nome de ILEI. Mi tre koncize raportis pri la plej gravaj decidoj de nia jhus finita Konferenco kaj prezentis la strategion, kiun mi uzis por lanchi la inviton al la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (TTK)

Nia nova flago (fakte kolore nia logotipo sur shtofo 1m x 1m) estas nun fama en la kongresejo kaj akompanas nin al la diversaj salonoj, kie ILEI aktivas. Helblua kaj malhelblua koloroj samas al tiuj de la kovrilpagho de IPR.
La flago montris la lokon de la ILEI - budo. Niaj dulingvaj informiloj furoras, chu en la eldono en-eo, chu en la eldono es-eo, kiun ni printis en Montevideo. De tiuj mil restas 2 pezaj pakajhoj, kiuj iros rekte al Parizo por esti disdonotaj che Unesko. Du helpemaj francoj pretas deponi la pakajhojn en la sidejo de Esperanto Francio, kie niaj du delegitoj che Unesko Monique Arnaud kaj Jean-Pierre Boulet trovos ilin.

ILEI havis budon en la Movada Foiro. Dejhoris tie Vilchjo Harris, nia kasisto.

En la ILEI gicheto dejhoris Bharat Ghimire el Nepalo kaj junuloj el Nikaragvo kaj Meksiko. Same Marija Belosevic, Ron Glossop kaj Ana Montesinos.

Por nova UEA kaj "nova ILEI" (oni audas tion) okazis la Tago de la Lernado, nova titolo por proksime la sama aro da interesaj kaj diversaj prelegoj preparitaj de Marija Belosevic kaj Jennifer Bishop. Nova parto estis enkonduko de la vic-prezidanto de UEA Stefan MacGill pri KAPABLIGO, kiu priskribis la celojn de la AMO seminarioj, Aktivula Maturigo, kaj raportis pri tiuj, kiuj jam okazis . Chu generalaj, chu trafaj por Eo-instruistoj, la postaj prelegoj kaptis la atenton de la publiko.

Jhaude okazis kunsido pri ILEI. Dum tiu kunveno per du diskutgrupoj aperis ideoj kaj komentoj.

Koran dankon al chiuj, kiuj kontribuis al tiuj diversaj agadoj!!!

Mirejo Grosjean
prez de ILEI