ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Saluto de UEA por la 47-a Konferenco

Karaj!

Matene malfermighis la konferenco; pri tiu malfermo kaj la ceteraj programeroj vi ricevos komunikon de ILEI, kiun mi pluperos tuj kiam eble. La solena inauguro okazos morgau en la nacia parlamento. Jen mia saluto al la interna malfermo, kiun cheestis ch. 50 el la 75 alighintoj:

=====================
Saluto de UEA al la interna malfermo de la 47a Konferenco de ILEI
farita de la vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill.
=====================


Se la urbo estas Montevideo … la homo estas Ivo Lapenna.

[aplaŭdo]

Profesoro Lapenna estis ĉefe konata pro siaj atingoj pri la eksteraj rilatoj, interalie kun Unesko, kaj certagrade pri informado, lige ekzemple kun la Principaro de Frostavallen. Malpli konate, estas lia aktiva engaĝiĝo en la kampo de edukado kaj instruado. Jam en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, kiam li estis la Ĝenerala Sekretario de UEA, li tenis proksimajn ligojn kun la tiam juna ILEI, kaj ekzemple vizitis Finnlandon plurfoje, kune kun reprezentantoj de ILEI; unufoje delegacion akceptis la Ŝtat-prezidento, alifoje ili vizitis kelkfoje la edukministron kaj aliajn en tiu ministerio cele al aprobo por la instruado de Esperanto kaj starigo de internaciaj projektoj por demonstri ties pozitivan rolon. Lapenna aperis en pluraj konferencoj de ILEI kaj proksime kunlaboris kun Ligo, ankaŭ dum lia prezidanteco en UEA.

Depost tiuj tempoj, la engaĝiĝo de UEA en edukaj aferoj malkreskis, ekregis la sinteno: ‘nu, ni delegis la edukajn laborojn al ILEI, do ni mem ne okupiĝu pri tiu tereno.’ Tio estas ege misa kaj korektenda sinteno:

Edukado – aŭ kapabligo – estas la respondeco de ĉiu, la bezono de la tuta komunumo!

Kun nova estraro en UEA, la Asocio komencis reengaĝi sin al la kapabliga tereno. La kunlaboro inter UEA kaj ILEI ege intensiĝis – mesaĝinterŝanĝoj okazadas ĉiutage. Same informfluoj oftiĝis – informoj de UEA – precipe pri Kapabligo – regule atingas la retlistojn de ILEI. Same, se ILEI atingas ion signifan, ene de horoj aŭ eĉ minutoj de la ricevo, multaj centoj da homoj en UEA rondoj ekscias pri tio, do la faroj ne restas interne de la instruista rondo.

[Je ĉi tiu punkto la urugvaja movado kaj LKK de la Konferenco ricevas danke plurjaran kolekton de la revuo Juna amiko]

En la antaŭaj Strategiaj Planoj, la kampo ‘Edukado’ signifis pli-malpli nur la organizado de lingvo-kursoj kaj la trejnado de instruistoj – sekve afero por ILEI. Tiuj restos esencaj terenoj por la Ligo, ĉar ĝi havas la fakulojn. Sed la nova Strategia Plano vastigas la terenon ĝis ‘Kapabligo’ kaj tio inkluzivas multe pli, kaj en tiu plio aktivas UEA – precipe pri la starigo kaj funkciigo de la populara AMO-progrAMO – pri la Aktivula Maturigo. Poste en la Konferenco okazos prezento de la programo, kie la demandoj de konferencanoj estos bonvenaj.

Konklude, mi ĝojas nome de Universala Esperanto-Asocio deziri al la Konferenco sukcesajn sesiojn, valorajn atingojn kaj por vi ĉiuj agrablan restadon.

====== rekreita lau preparaj notetoj ==============