ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Renato CORSETTI
La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto

Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio. Bonsxance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. Bedauxrinde postaj generacioj de viroj, kies menso funkcias nur vire provis kompreni gxin, uzi gxin kaj perforti gxin. Aliflanke Zamenhof estis filo de sia tempo kaj el tio venas la problemoj pri seksismo en Esperanto, kiuj estus tute solveblaj, se oni ne obstinus virece trancxi ilin per forto kaj gajni kontraux la aliaj. Esperanto naskigxis en Euxropo, sed Zamenhof ne volis gxin lingve hind-euxropa. "Mi arangxis plenan dismembrigxon de la ideoj en memstarajn vortojn.........Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili afero malfacila, tial. . . ". Li komprenis, kion li volas fari, kvankam li mem ne cxiam sukcesis sekvi siajn principojn. Postaj generacioj de euxropaj parolantoj de Esperanto kaj miskomprenis kaj intence provis igi Esperanton pli euxropa. Rasismo (boninteca, pretervola kaj ne rimarkata) estas alia ismo. Estas tempo por redoni al virinoj kaj al neeuxropanoj sian lokon en Esperanto.





© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj