ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Aloyzas GUDAVICIUS
Sekso kaj genro en esperanto

En la lingvo respeguligxas tiaj objektoj kaj aspektoj de la mondo, kiuj estas gravaj por parolantoj de tiu cxi lingvo. En tiu cxi senco oni parolas pri lingva vidpunkto de la mondo. Tamen oni ne povas aserti, ke cxiuj gravaj por la popolo ajxoj havas esprimon en la lingva sistemo, cxar, unue, en historio de lingvoj influis diversaj kialoj kaj nuntempe multo da lingvaj esprimnivelaj fenomenoj sxajnas tute hazardaj, due, en cxiu lingvo eblas esprimi bezonatan sencon per teksto.
Neniu dubas, ke diferenco de sekso por cxiu popolo estas grava, tamen en multaj lingvoj ne ekzistas gramatika aux vortfarada kategorio de genro, ekzemple en la angla, en iaj iranaj lingvoj, en la skandinavaj lingvoj trielementa kategorio de genro sxangxigxis en la duelementa kategorio de la viveco / malviveco ktp. Tamen ekzistantaj en la lingvo iloj de esprimo de difinita senco donas por la parolanto eblecon pli profunde eksenti tiun cxi sencon kaj substreki gxin en la parolo. Kiel estas kun sekso en Esperanto?
Cxiu lernanto de Esperanto komencas per la tute komprenebla diferenco inter knabo - knabino, koko - kokino. Krom sufikso -in-o en Esperanto por esprimo de sekso ekzistas sufiksoj -cxj-o (por viraj nomoj), -nj-o (por virinaj nomoj) kaj prefikso ge-, kiu kunigas personojn de ambaux seksoj. Do -cxj-o kaj -nj-o estas auxtonoma esprimo de seksa senco, tamen esprimo de la virina senco per -in-o aux inkluzive per ge- signifas superecon de vireco, cxar en tiu kazo virinaj aux geviraj nomigoj estas derivitaj de viraj formoj. Due, viraj formoj oni uzas tre ofte kiel gxeneralan nomigon de profesioj, okupigxoj ktp. Ekzemple, en la Tekstaro de Esperanto, kiu enhavas pli ol 4,5 milionoj da vortoj, suma nombro de trafoj de la vorto lernanto estas 409, lernantino - 27 kaj gelernantoj - 52, konforme leganto - 790, legantino - 12 kaj gelegantoj - 24 (cxiuj en alparolo Estimataj gelegantoj) ktp.
Se ni koncernus Esperanton rilate al la aliaj lingvoj, facile estus konstati kaj similecon, kaj diferencon. Virinaj formoj kutime estas derivitaj de virsencaj vortoj, ekz. pole nauczyciel - 'instruisto' - nauczycielka, germane Lehrer - Lehrerin. Tamen komparataj lingvoj diferencas de Esperanto per ekzistado de genro - gramatika kategorio, kiu cxiuokaze alregistras cxiun substantivon al unu el du aux tri genroj per difinita finajxo aux artikolo. Due, la plej gravaj terminoj de familiaj rilatoj en etnaj lingvoj havas auxtonoman esprimon de sekso, ekz. litove brolis 'frato' - sesuo 'fratino', pole brat - siostra, germane Bruder - Schwester ktp. Speecifikan okazajxon de antifeminisma vidpunkto ilustras pola lingvo, en kiu ekzistas specifikaj gramatikaj formoj por vira sekso, t.e virseksaj substanvivoj (ankaux adjektivoj kaj verboj) formas opozicion kun aliaj vortgrupoj inkluzive inajn nomigojn.
Gxenerale oni povas diri, ke en Esperanto same kiel en la etnaj lingvoj centralan pozicion okupas vira sekso. Esencan diferencon konsistigas plisimpligo de esprimo de sekso konvena al strukturo de Esperanto kiel difinita komuna parto de euxropaj lingvoj kaj kulturoj.




© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj