ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Toyohiko KABA
Kiu volas nomu min perfidulo! - Verda Majo kaj la japana socio

Japana esperantio iam havis elstaran esperantistinon nomatan Verda Majo [Hasegauxa Teru 1912-1947]. sxi edzinigxis kun cxina studento, kiu studas en Japanio, kaj translogxigxis en Cxinion en 1937. Post tri monatoj de sxia alveno en Cxinio, la japana armeo komencis cxiuflankan invadon kontraux la lando. Ekde tiu jaro gxis la fino de la milito, Verda Majo verkis multajn verkajxojn kritikantajn la japanan agres-militon, kaj per radioelsendo japanlingve vokis rekte al japanaj soldatoj.
En 1938 japana registaro eltrovis, kiu faris la dissendon kontraux Japanio, kaj japana jxurnalo informis pri la nomoj de sxiaj familianoj kaj sxi nomante sxin Perfidulo kontraux patrujo. Tiel nomatan Perfidulon atakas ne nur polico, sed ankaux la japana socio. Oni diras, ke la patro de Verda Majo foje ricevis leterojn postulantajn sian sinmortigon.
Cxi tie mi prezentas alian ekzemplon pri tia persekutado el la socio.Estas tiu de s-ro UCxIMURA Kanzou [1861-1930], kiu estas tre fama kristano kaj pensulo. Atako al UCxIMURA okazis en 1891, nome antaux tri jaroj de la unua Cxin-Japana Milito. Atako al Verda Majo estis dum la Cxin-Japana Milito, kaj la lasta ekzemplo dum la milito en Irako....





© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj