|
info@ilei.info
|
LINGVA FESTIVALO DUM LA 40-a ILEI-KONFERENCO
Lingvaj Festivaloj jam havas suficxe longan historion kaj vastan geografion.
Tamen cxiam tiu arangxo estas vere gxoja kaj sxatata de lapartoprenantoj kaj
spektantoj. Cxiam estas interese vidi mondon per aliaj "okuloj", t.
e. alimaniere vortumita kaj esprimita.
Dum ILEI-konferencoj okazis jam kelkaj Lingvaj Festivaloj. Kompreneble, cxiam
malsamaj, depende de la lokaj kondicxoj. Tamen cxefa trajto de la festivaloj
- Esperanto havas specialan kaj tre honoran rolon: gxi estas "ponto"
inter multaj "nekonataj" lingvoj kaj la loka lingvo. Tre bone, se
ni havas eblecon arangxi Lingvan Festivalon kvazaux donacon de esperantistoj
al loka publiko. Tiukaze la lokaj logxantoj ne nur gxuas la buntecon de lingva
mondo, sed ankaux vidas valoron de la Zamenhofa lingvo.
Ankaux dum la 40-a ILEI konferenco en Ranzan (Japanio) okazos Festivalo de lingvoj
kaj kulturoj. Laux la programo gxi estas antauxvidata por la 13a de auxgusto
(lundo) posttagmeze.
Kia estos la festivalo cx-ijare? Dependas de Vi - venu, partprenu, gxuu, spektu,
intersxangxu spertojn, akiru sciojn pri fermdaj lingvoj, donacu peceton de via
kulturo al aliaj kaj - tre gravas - montru veran utilon de Esperanto al neesperantistoj,
ecx se ili nur hazarde aperos en la festivalo.
Gxuste pro tio la Lingva Festivalo estos anticipe anoncita, senpaga, libere
vizitebla arangxo dedicxata al la lokanoj. La Lingva Festivalo okazos en la
konferencejo de la Sxtata Eduka Centro por Virinoj.
La festivalon partoprenos unuflanke prezentantoj de diversaj lingvoj, aliflanke
- spektantoj inter kiuj ni esperas vidi ne nur konferencanojn, sed ankaux lokajn
logxantojn kaj oficistojn de la konferencejo, interesigxantajn pri fremdaj landoj,
lingvoj, kulturoj. La Lingva Festivalo similos al foiro de interesoj, kie oni
prezentas sian landon kaj sian lingvon, kaj estos invitataj cxiuj partoprenantoj
de la 40-a ILEI-konferenco. Cxiu prezentanto havos 25 minutojn por prezenti
sian lingvon laux sia bontrovo. Eblas tute simple prezenti, eblas uzi lumbildojn,
komputilan projekciilon, veni vestita en naciaj vestajxoj, kunporti naciajn
mangxajxojn, auxskultigi nacian muzikon, instrui naciajn dancojn, kaj multon,
multon pli. En la elektronika aux papera aligxilo al la konferenco bonvolu noti,
kiun lingvon Vi emus prezenti kaj kiujn ilojn Vi bezonas. Al la Lingva Festivalo
ne necesas aligxi, se Vi volas nur spekti gxin. Vi estas bonvena skribi al Dennis
Keefe , Aida Cizikaite, aux Tieko Isikawa.
NE PERDU EBLECON PREZENTI VIAN IDENTECON AL VASTA MONDO!
|