ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Anna LOWENSTEIN
Virina agado en la Esperanto-movado en la 70-aj kaj la 80-aj jaroj

Dum la 70aj kaj 80aj jaroj floris la internacia virina movado, kaj gxuste dum tiu periodo floris la virina agado ankaux interne de la Esperanto-movado. Tre aktivis la virina komisiono, kiu kontaktis ekster-movadajn virinajn asociojn, organizis seminariojn en Roterdamo kaj en la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgarujo), kaj aktive kontribuis al la kongresa temo "Diskriminacio" dum la UK en Stokholmo, 1980. Krome aperis la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 gxis 1988, kiu estis regule tradukata en la japanan. En tiu revuo oni esploris multajn aktualajn temojn rilate al la socia situacio de virinoj. Krome, regule aperis en gxi leteroj kaj artikoloj, en kiuj oni esploris la seksismajn lingvajn trajtojn de Esperanto, precipe rilate al la sufikso -ino kaj al la uzo de la vira pronomo li kiel neuxtrala pronomo...





© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj