|
info@ilei.info
|
Spomenka STIMEC
Virinoj en Esperanta kulturo
Ekde la unua momento kiam Lazaro Ludoviko Zamenhof finpretigis la unuan lernolibron,
virinoj staris cxe la lulilo de la lingvo: la dota mono de lia novedzino Klara
Zamenhof naskita Silbernik (1863 - 1924) helpis presi la unuan lernolibron de
la lingvo. La filinoj subtenis la patron. La patrino aktivis en varsovia Esperanto-
rondo Konkordo: kuracistino Sofia Zamenhof (1889-1942) ordigis la ampleksan
bibliotekon de la patro. La plej juna filino Lidia Zamenhof ( 1904-1942) lernis
la lingvon, kiun la patro inventis. Ekde sxia 9a vivo jaro sxi posedis la lingvon,
kaj poste instruis gxin, gvidis kursojn, cxefe per Cxe-metodo. El la pola literaturo
sxi tradukis el la verkoj de Boleslaw Prus kaj H. Sienkiewicz, sxi kunlaboris
je Enciklopedio de Esperanto. Kiel adepto de bahaa religio, sxi tradukis cxefajn
verkojn de la bahaa religio
Ambaux filinoj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, samkiel lia fratino Ida Zimmermann-Zamenhof
pereis en la koncentrejo Treblinka. Kiel jaron de ilia morto ni notas la jaron
1942.
Kiam Esperanto farigxis publika afero, virinoj ekuzis gxin: ili verkis, kantis,
teatris en Esperanto. Kaj tion ili faras kontinue 120 jarojn.
La prezento por la bezonoj de ILEI- konferenco en Ranzan limios al virinoj en
Esperanta literaturo: Marie Hankel, Hasegawa Teru (Verda Majo), Vida Jerman,
Marjorie Boulton, Clelia Conterno - Gugliamenti, Hilda Dresen, Ludmila Jevsejeva,
Vesna Skaljer-Race, Lucija Bori, Anna Lowenstein, Sabira Shun kaj Lena Karpunina.
|