|
info@ilei.info
|
Vera BARANDOVSKA-FRANK
Virinoj kaj lingvokreado
Lingvoj estas kreataj por diversaj celoj. Iuj servas por homa interkomprenigxo,
iuj ekestas dum religia aux filozofia meditado, iuj kreigxas kiel eksperimentoj,
iuj por artaj celoj. Inter iliaj auxtoroj estas malmultaj virinoj, kiel montras
enciklopedio de inventitaj lingvoj (cx. 2%), listo de konstrulingva tradukkonkurso
(10%) aux reta listo de lingvokreantoj (6%). La plej multaj virinoj kreas lingvojn
kiel parton de fikcia mondo, por poezio, romano, filmo aux interreta pagxo,
kun diversa stato de ellaboriteco kaj diversaj fontoj. En Cxiu kategorio de
lingvokreado eblas trovi iun interesan virinan personecon: kiel entute unua
euxropa auxtorino de artefarita lingvo estas konata sankta Hildegardis, kiel
plej fama lingvo-mediumo Helene Smith, kiel auxtorino de speciala porvirina
lingvo Suzette Haden Elgin, kiel verkistino de fantazia literaturo Ursula Le
Guin, kiel kunauxtorino de funkcianta internacia lingvo "Glossa" Wendy
Ashby. Male, oni apenaux scias, ke, J.R.R. Tolkien faris siajn unuajn spertojn
kun inventitaj lingvoj cxe siaj kuzinoj Mary kaj Marjorie Incledon. Inter Esperantistoj
eble konatas kanadanino Sonja Elen Kisa kaj sxia lingvo Toki Pona. Junaj auxtorinoj,
publikantaj en interreto, havas foje tre interesajn ideojn, ekzemple auxstralanino
Jayelinda Suridge inventas lingvojn por komputilaj ludoj, la fabela mondo de
Aaven Serleun inspirigxas cxe legendoj de nomadaj triboj, artistino Yoshiko
McFarland klopodas komprene kunigi japanan kaj usonan kulturon, Sylvia Sotomayor
inspirigxas cxe elfaj lingvoj de Tolkien
ni simple rigardu kelkajn interesajn
virinojn - lingvoauxtorinojn.
|