ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

SetsukoYAMAKAWA
Historieto de Japana "Sekso kaj Egaleco" - Kion ni povis, kaj ne povis, fari?

Kun permeso de Anna Brenan, redaktoro de origina Sekso kaj Egaleco, du japanaj virinoj, HUKUNAGA Makiko kaj mi, komencis eldoni la japanan version de Sekso kaj Egaleco en 1980. Nia cxefa agado estis: traduki artikolojn de SkE en la japanan kaj esperantigi informojn kaj opiniojn de japanaj ne-esperantistoj por esperanta SkE. Ni kredis, ke la enhavo de SkE estos interesa kaj instrua ankaux al japanaj ne-esperantistoj. Kaj japanaj legantoj povos partopreni en diskut-rondo de SkE internacie per nia tradukado inter Esperanto kaj la japana. Partopreno de ne-esprentistoj ankaux helpos al pliricxigo de la origina SkE. Ni ankaux kredis, ke nia agado montros al ne-esperantista publiko valoron de la lingvo Esperanto, ke gxi estas utila por mondskala intersxangxo de informoj kaj opinioj.
Laux la eldono de origina SkE, ni eldonis la japanan SkE 4 fojojn cxiujare en la unuaj du jaroj Kelkaj jxurnaloj kaj gazetoj aperigis artikolon pri SkE kaj nia agado, kio helpis al ni en plimultigo de abonantoj. En 1981 unu el la naciskalaj jxurnaloj en Japanio petis nin kunlabori por kolekti vocxojn de virinoj en diversaj landoj uzante Esperanton....





© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj