ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj


9:50 - 10:00
  Malfermo de la Simpozio
10:00 - 10:30
Mitiko KANDA
Saluto kaj alparolo
10:30 - 10:50
  Kafopauxzo
10:50 - 11:50
Spomenka STIMEC
Virinoj en Esperanta kulturo

Ekde la unua momento kiam Lazaro Ludoviko Zamenhof finpretigis la unuan lernolibron, virinoj staris cxe la lulilo de la lingvo: la dota mono de lia novedzino Klara Zamenhof naskita Silbernik (1863 - 1924) helpis presi la unuan lernolibron de la lingvo. (Legu pli!)

12:00 - 13:00
 

Tagmangxo

13:10 - 13:40
Anna LOWENSTEIN
Virina agado en la Esperanto-movado dum la 70aj kaj 80aj jaroj

Dum la 70aj kaj 80aj jaroj floris la internacia virina movado, kaj gxuste dum tiu periodo floris la virina agado ankaux interne de la Esperanto-movado. (Legu pli!)

13:40 - 14:10
Setsuko YAMAKAWA
Historieto de Japana "Sekso kaj Egaleco" - Kion ni povis, kaj ne povis, fari?

Kun permeso de Anna Brenan, redaktoro de origina Sekso kaj Egaleco, du japanaj virinoj, HUKUNAGA Makiko kaj mi, komencis eldoni la japanan version de Sekso kaj Egaleco en 1980. (Legu pli!)

14:10 - 14:30
  Kafopauxzo
14:30 - 15:00

Toyohiko KABA
Kiu volas nomu min perfidulo! - Verda Majo kaj la japana socio

Japana Esperantio iam havis elstaran esperantistinon nomatan Verda Majo [Hasegauaa Teru 1912-1947]. Sxi edzinigxis kun cxina studento, kiu studis en Japanio, kaj translogxigxis en Cxinion en 1937. (Legu pli!)

15:00 - 16:30

Vera BARANDOVSKA-FRANK
Virinoj kaj lingvokreado

Lingvoj estas kreataj por diversaj celoj. Iuj servas por homa interkomprenigxo, iuj ekestas dum religia aux filozofia meditado, iuj kreigxas kiel eksperimentoj, iuj por artaj celoj. Inter iliaj auxtoroj estas malmultaj virinoj... (Legu pli!)

16:30- 16:50
  Kafopauxzo
16:50 - 17:20

Renato CORSETTI
La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto

Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio. Bonsxance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. (Legu pli!)

17:20 - 17:50

Aloyzas GUDAVICIUS
Sekso kaj genro en esperanto

En la lingvo respeguligxas tiaj objektoj kaj aspektoj de la mondo, kiuj estas gravaj por parolantoj de tiu ci lingvo. En tiu cxi senco oni parolas pri lingva vidpunkto de la mondo. (Legu pli!)

 

Scienca komitato

Prezidanto:

Teruhiro Sasaki, profesoro de Saitama Universitato, Tokio Japanio

Sekretario:

Aida Cizikaite, estrarano de ILEI, Vilnius Universitato Kaunas
Humanisma Fakultato, Litovio

Membroj:

Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro de Universitato La Sapienza, Italio
Kimura Goro Christhop, vicprofesoro docento de Sophia Universitato, Tokio, Japanio
Yamasaki Seiko, estrarano de Japana Esperanto-Instituto, membro de Akademio de Esperanto
Vera Barandovska-Frank, docento Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, Instituto pri Kibernetiko Paderborn, Germanio
Radojica Petrovic', Prezidanto de ILEI, Universitato en Kragujevac, Teknika Fakultato en Cxacxak, Serbio

Organiza komitato

Prezidanto:

Tieko Isikawa, estro de japana sekcio de ILEI

Sekretario:

Yas Kawamura, estrarano de ILEI

Membroj:

Zsofia Korody, estrarano de ILEI
Mihai Trifoi, estrarano de ILEI



© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj