ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI anoncas: 2016-08-01

49-a Konferenco de ILEI

136 personoj aliĝis al la Konferenco. Partoprenas 120. Ok afrikanoj aliĝis al la Konferenco. Nur Adjévi ADJE el Togolando povis atingi Hungarion. Li ĉeestas en la kunsidoj de la Komitato, informas pri Afriko kaj Afrika Komisiono de UEA. Grava renkontiĝo por ĉiuj partoprenantoj, kiuj malkovras samideanon post ofta legado de liaj retaj raportoj. Bedaŭrinde la estrarano Emile MALANDA NIANGA ne povis atingi Eŭropon pro restado en hospitalo.

Laŭ decido de la Komitato la Konferenco 2016 en Nyíregyháza, Hungario, estos la lasta. En 2017 okazos en Busano, Sud-Koreio, la 50-a KONGRESO de ILEI. Estas fakto, ke okaze de tiu tutsemajna ĉiujara kunveno okazas la kunsido de la Komitato de la Ligo, paralele kun riĉa programo bunta. El tio ne temas pri 2-3-taga kunveno de fakuloj, sed vasta evento malfermita. El tiu konstato la Komitato decidis ŝanĝi la nomon de la aranĝo de konferenco al kongreso.

Dimanĉe vespere okazis tre bela Nacia Vespero kun koruso, solistino kantistino, duopo ludanta lokan kordinstrumenton, kies nomo estas citro, kaj folklora dancgrupo kun belaj kostumoj. Kvarpersona muzikgrupo kun gitaroj kaj « tarogato », hungartipa klarineto, ludis dum la malferma ceremonio.

Lunde la tuta tago ofertis diversajn prelegojn kaj kursojn. 20 personoj frekventas la Instruistan Trejnadon (IT). Same multe da komencantoj povas progresi per ĉeesto en kurso por ili. Kvar ĝis kvin aktivaĵoj okazas paralele ; pro tio kelkaj partoprenantoj jam plendas, ke ili ne povas ĉion ĉeesti…. Konata fenomeno dum kongresoj !

Lunde vespere la koreoj (per delegacio de 16 personoj) prezentis la urbon Busano, kie okazos la 50-a Kongreso de ILEI de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017. Plaĝo same bela en Busano kiel Copacabana en Rio, nubskrapuloj same altaj kiel en Tokyo, hotelo por la kongreso same luksa kiel iu Hilton. Post la prezentado okazis danco kun  multaj dancistoj sur la scenejo, koreoj kaj samideanoj el la partoprenantoj. Ne mankis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj post tiu prezento. Amikiĝo komenciĝis, torente instruistoj kaj aliaj invados Koreion en la venonta jaro.

Mireille Grosjean
Prez de ILEI
Nyíregyháza, Hungario

2016-08-01