ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI anoncas: 2016-08-06

49-a Konferenco de ILEI

Konferenca lasta raporteto 3.

Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto

Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn.

Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado en Eŭropo. Do ni devis uzi seĝon por meti la valizojn. Niaj du busoj alvenis kun malfruo.

Due la kunlaboro pri la ejoj inter la Universitato, LKK kaj nia estrarano pri Konferencoj estis malfacila. Diversaj postuloj ne bone cirkulis inter tiuj 3 instancoj kaj tio kaŭzis programŝanĝojn. Ĉiuj povis konstati tion kaj multaj el vi plendis, same mi mem.

Trie la programo alvenis iom post iom kaj ne ĉiam sekvis la publikigitan programon de la Konferenca Libro.

Ni iru al pozitivaj konsideroj.

La konferenca loko, Universitato de Ny, estis ideala loko. Facile atingebla el la urbocentro per buso, bela parko kun benkoj por babilado, diversaj ĉambroj, kunvenejoj, en promena distanco. Belaj agrablaj salonoj, komfortaj ĉambroj por nia restado.

Aliĝis 136 personoj. Partoprenis 120 personoj. Tio estas granda sukceso. Nia Konferenco, kiu baldaŭ akiros la nomon de Kongreso, altiras ĉiam pli da personoj. Pozitiva fakto. Laŭ la sugesto de unu el niaj membroj, Rob Moerbeek, ILEI lanĉis konkurson por financa subteno por partopreni la Konferencon. 20 personoj uzis tiun eblon. Do tia subtenpolitiko montriĝis fruktodona.

La programo estis riĉa kaj bunta. Okazis kurso pri la hungara, okazis Eo-kurso por komencantoj (partoprenis meznombre 20 personoj, ricevos atestilon 11), kun diversaj instruistoj, ĉar mi devis organizi tiun instruadon antaŭ la Konferenco kaj mi neglektis tiun taskon. Mi pardonpetas. Mi tre dankas al Bharat Ghimire, al Ron Glossop, al Csilla Berenyi, kiuj instruis al tiu grupo. Okazis IT, Instruista Trejnado, kun ĝis 48 personoj, el kiuj 25 baldaŭ ricevos atestilon pri partopreno. 5 partoprenantoj povis fari mallongan provlecionon kaj aŭdi la komentojn de kelkaj fakuloj. Tia 12-hora Trejnado ne donas diplomon, la fina dokumento estas simpla atestilo pri partopreno. Okazis simpozio kun diversaj prelegoj en rilato kun instruado kaj lernado ; tiu simpozio estis ideala kompletigo de la Instruista Trejnado. Ni danku al D-ino Ilona Koutny, kiu faris 3 prelegojn, al D-ro Duncan Charters, kiu same faris kelkajn prelegojn, same Zsofia Korody, kiu sekvis kaj kontrolis la tutan Instruistan Trejnadon. Konkludante tiun punkton, mi povas aserti, ke instruistoj ricevis abundajn informojn kaj analizojn pri sia laboro.

Okazis prezentoj pri aliaj instrueventoj, kiel tiu de Aranka Laslo kaj aliaj. Okazis prezentoj pri tute aliaj temoj, kio riĉigis la enhavon de nia Konferenco.

La estraro de ILEI nuntempe nombras 7 personojn. Bedaŭrinde Emile Malanda Nianga el Sud-Afriko ne povis alveni. La 6 ceteraj membroj estas ĉi tie, restos por kunsidi dum 3 pliaj tagoj. Aldoniĝas la vic-prezidanto de UEA Stefan MacGill kaj la reprezentanto de TEJO Michal Matuŝov.

La Komitato kunsidis trifoje kaj laboris en serena kaj pozitiva etoso. Ni bonvenigis du novajn sekciojn, unu en Tanzanio kaj unu en Barato, ni elektis Doktorinon Ilona Koutny kiel Honoran Membron de la Ligo, ni decidis krei retan abonon al nia « juvelo » Juna Amiko. La Komitato aprobis la raportojn kaj senŝarĝigis la Estraron. Grava paŝo en nia harmonia kunlaboro. Ni tre danku la du protokolantojn Didier Janot kaj Jérôme Caré.

La lanĉo de la JARO DE LA LERNANTO okazis oficiale en Nitra okaze de la Tago de la Lernanto dum UK. En Nyiregyhaza kaj la Komitato de ILEI kaj la partoprenantoj havis la okazon malkovri tiun projekton kaj ekscii pri tiu nova defio por ILEI. Ĉiuj sentu sin envolvita en tiu grava evento !

Okazis artaj kaj folkloraj prezentoj abundaj kaj altkvalitaj, kiel Attila Schimmer dum la frandvespero, la nacia vespero, kantistino kaj danca paro dum la bankedo, ferma vespero hieraŭ…. Ni povis malkovri la hungaran folkloron kaj ĝiajn multnombrajn facetojn.

La lingva festivalo okazis en tre bela loko en la subĉiela muzeo. Pli ol dudek lingvoj prezentiĝis, inkluzive la signolingvo. Granda sukceso ! Kvankam ĝi okazis en publika loko, la publiko ne abundis.

La prezidanto de LKK 2017 Nema, estro de la korea ILEI-sekcio, povis prezenti la urbon Busano, kie ni kunvenos venontjare. Ĉiuj ricevis memorbastoneton, kiu enhavas diversajn dokumentojn.

Tri temoj konsistigis apartan fokuson en nia Konferenco : universitata agado, esperanto en lernejojn kaj esperanto-centroj. Tiuj temoj restos en la centraj pripensoj de ILEI kaj de ties aktivuloj.

Ni povis spekti tre belan filmon pri Tibor Sekelj, senlaca vojaĝanto kaj grava esperantisto por la tuta movado.

La bankedo arigis kvardeko da konferencanoj en gaja etoso. Abunda kaj bongusta manĝaĵo ĝojigis nin kaj satigis nin. Folkoraj kantoj kaj dancoj tre plaĉaj tuj fortiris la manĝantojn el siaj seĝoj al la dancsurfaco.

Paralele al la bankedo okazis nokta promenado al la lageto proksima de ĉi tie.

Dancado jam okazis dum la frandvespero, denove okaze de la bankedo inter la diversaj pladoj, kaj ĉirkaŭ Martin Strid per ĉendancoj. Moviĝi kaj amikiĝi kreas bonan etoson. Nia Konferenco estis dancema. Aikido estis prezentita fare de Mireille Grosjean ; ĝi aspektas kiel danco, tamen temas pri japana memdefenda arto.

La Internacia Vespero arigis diversajn kuraĝulojn. Ni povis malkovri diverajn talentojn. Mi tre gratulas al ĉiuj.

Duontagaj ekskursoj proponis viziton de la urbocentro, viziton de la ripozloko SÓSTÓ kaj viziton de la fabriko de LEGO brikoj. Tuttaga ekskurso gvidis grupon per buso al la vinoregiono Tokaj ; etapo estis la vizito de la sinagogo en la urbo MAD ; alia etapo estis la urbo Abaŭjszanto, kie vidiĝas statuo kaj memorĉambro pri K. Kalocsay, same kiel strato ; tie la urbestro akceptis la esperantistojn kaj regalis ilin per aperitivo ; alia etapo estis la vizito de ĉokoladofabriko en la urbo Szerencs kaj finfine la vizito de la urbo Tarcal kun vinkelo kaj gustumado de vinoj. La prezidantino skribis : « Mi mem ne povis partopreni ekskursojn. Sed mi ĉeestis okaze de la reveno marde vespere kaj observis gajajn mienojn kaj feliĉajn konferencanojn. Mi aŭdis nur pozitivajn eĥojn. »

La estraro kunsidas sabate posttagmeze post la fermo, dimanĉe kaj lunde. Ĝiaj membroj vojaĝos al nia hejmo lunde vespere aŭ marde. Kompreneble ĝi jam havas longan tagordon, kie aperas inter aliaj analizo de la nuna Konferenco kaj proponoj por organizi pli bonan kongreson en la venonta jaro. Ĉar ni ĝis nun havis unu estraranon pri Konferencoj kaj niaj Konferencoj arigis 70-80 partoprenantojn, ĉar nun fariĝas kutimo, ke partoprenas pli ol 100 personoj, ni devas pripensi pri kresko de niaj laborfortoj por niaj estontaj Kongresoj. Tio estos unu punkto inter aliaj dum nia estrarkunsido.

Ĝenerala debato estis titolo de kunveno vendrede fine de la posttagmezo. Tio estas nova programero. Temo : perspektivoj de ILEI. Enketo ebligis al ĉiuj membroj esprimi sin pri tiu temo. Tia kunveno kaj tia enketo estas premieroj en niaj konferencoj, tre bonvenaj premieroj.

Multaj personaj kontaktoj, revidoj kaj ekkonoj, okazis ĉi tie, pri kiuj mi scias nenion. Ili estas la ne oficiala parto de tiaj kunvenoj kaj ofte ili estas same valoraj kiel la oficiala programo. Mi esperas, ke ili estis pozitivaj kaj ebligos novajn kunlaborojn kaj pluajn amikecojn.

Adaptiĝo estas la ŝlosivorto por instruistoj kaj por konferenco-organizantoj. Mi prezentis la ideon menciante la hungaran poŝtan rajdmanieron. Vidu la foton en la konferenca libro. Dum la konferenco mi eksciis, ke la origina vorto ne estas poŝta rajdmaniero sed pusta rajdmaniero, pusta estas la vasta hungara ebenaĵo. Do jen interesa ŝanĝiĝanta formulo, lingva fenomeno.

Alvoko al prelegantoj, ke ili sendu sian tekston al Elena Nadikova cele al publikigo de prelegaro.

Alvoko por donacoj por ebligi aliĝon de personoj al nia 50-a Kongreso en Busano. Celo estas havi internacian kongresanaron.

Alvoko al membrigo de pliaj ILEI-membroj, cele al fortigo de la Ligo, kaj atingo de mil membroj.

Dankoj iras al la ok membroj de LKK. Ĉiam unu el ili deĵoris en la akceptejo.

Dankoj iras al Radojica Petrovic, estrarano pri Konferencoj.

Dankoj iras al la urbo Nyiregyhaza kaj al la universitato, kiuj sendis reprezentanton por la malferma ceremonio.

La prezidanto finis per japana vorto « kaeru » (japana vorto por la rano kaj por la reveno hejmen), bonan vojaĝon al viaj hejmoj.

Sekvis disdono de atestiloj.

Mireille Grosjean
Prez de ILEI
Nyíregyháza, Hungario

2016-08-06