|
|||
|
5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/ UEA kunvenis en Kotonuo, Benino, Adjé Adjévi el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA, Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de Scio Sen Bariloj (SSB) kaj Mirejo Grosjean, membro de SSB. Plie partoprenis Latifou Gbadamassi el Lokossa, Benino, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE). Faktoj: Okazadas Tutamerika Kongreso de Esperanto. Okazadas Azia Kongreso de KAEM. Demando: Kial ne okazigi tutafrikan kongreson? Tia evento endas, nepras, eblas. SSB pretas organizi tian kongreson en kunlaboro kun Afrika Komisiono (AK) de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE). Datoj: de la 29a de decembro 2013 ghis la 4a de januaro 2014 Loko: Kotonuo, Benino Celoj Ebligi kunvenon de minimume po unu persono el chiuj 17 afrikaj landaj asocioj (LA) de UEA. Ebligi kunvenon (fizikan) de Afrika Komisiono. Ebligi kunvenon de esperantistoj el la tuta mondo kun afrikanoj. Ebligi al la beninaj komencantoj rilati kun eksterlandanoj, nutri ilian motivigon en la lernado de Eo. Ebligi al ne beninanoj viziti Beninon kaj konatighi kun ghia richaspekta kulturo (Porto Novo, Abomey, Ouidah, Ganvié). Partnerado Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aù busveturadon al Kotonuo, SSB lanchas jenan strategion: Unu LA el la “nordo” (inkluzive Aùstralio kaj Novzelando) subtenas finance la vojaghon kaj restadon de unu aù pluraj membroj de unu LA en Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendas minimume unu membron por ebligi konatighon. Ne nur la LA povas anonci sin por partnerighi kun afrika LA, sed ankau lokaj kluboj au federacioj kiel la rodanalpa federacio en Francio. Kompreneble jam ekzistantaj kontaktoj inter la nordo kaj la sudo povus enkadrighi en tiu strategio. LKK konsistas el Prezidanto : Privas Tchikpe Membroj : Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi Aliaj membroj ne decidpovaj aldonighos. Pri Scio Sen Bariloj vidu en eo.wikipedia.org http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Scio_Sen_Bariloj&stable=0
Kotonuo, la 12an de novembro 2012 Privas Tchikpe, Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean |