La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Konferenco
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Esperanto por Progresantoj

Sub tiu provizora sed sxangxota titolo, ILEI planas eldoni lernolibron vertikan de Judit Felszeghy el Hungario.

La verko kompiligxis kiel kurslibro por aspirantoj al la hungaraj sxtataj lingvo-ekzamenoj. La origina enhavo estas nun internaciigata, tiel ke gxi estu plene Esperant-lingva verko. Gxi ampleksos cx. 112 grandformatajn pagxojn kaj estos teme bazita.

El inter la 13 temoj estas: Logxloko, Mangxoj, Vojagxoj, Kulturo kaj sxatokupoj, Sana vivo, Esperantio kaj la mondo, k.s.

La libro aperigos multajn elcxerpajojn el Esperantaj revuoj kaj literaturaj verkoj. Krom tiuj legajxoj, la libro prezentos leksikajn, gramatikajn kaj teksto-komprenajn ekzercojn, paroligajn demandojn, rol-ludojn ks. Parto de la enhavo estos kolore presita. La atendebla vendo-prezo estas cx. 13 EUR, ni ofertos al revendistoj la kutimajn rabatojn.


ILEI volas taksi la merkaton por tia verko por fiksi la eldonkvanton. Ni sekve turnas nin al libroservoj, centroj kaj niaj landaj sekcioj kun la peto sciigi al ni vian atendeblan post-aperan mendon kaj vian takson de la tuta sumo kiun vi povus vendi. Bv. respondi al mi <stefan.macgill@gmail.com> kaj nia komisiito Anna Besenyei <esperanna@gmail.com>

Antauxdankon pro via helpo.

Stefan kaj Anna


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj