ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Estrarkunsido de ILEI en Nederlando

Tago 1 (27 novembro 2009)

    Okazis kuba konferenco!

    Ne timu. Vi ne maltrafis la konferencon en Matanzas, Kubo, kvankam pri tio ja estas jam tempo plani la partoprenon kaj aligi vin – la aligilo estas nun alirebla en la hejmpagho de ILEI, kaj aperos presite en la kvara numero de IPR por 2009.

    La okazinta kuba kunsido temas ja pri io alia – la unua estrarkunsido de la nove elektita teamo okazis en Roterdamo ekde la 27a de novembro – jen ni raportas pri la decidoj de tiu unua tago. La kuban dimension kontribuis la ajnagha junulargasteja loghigo de la kunvenantoj en mondfame avangarda konstruajharo kies chefa konstruelemento estas pinte starantaj kuboj.

    Ses el sep estraranoj cheestis, kun reprezentanto de UEA parttempe, kun aliaj gastoj atendataj en estontaj tagoj. La arangho koincidas kun la malferma tago de la Centra Oficejo sabate, kiun partoprenos la estraranoj. Vic-prezidanto Duncan Charters prezentos referajhon pri la edukada engaghigo de prof. d-ro Ivo Lapenna tra la jaroj. Fine de la tago la Estraro de ILEI prezentos sin kaj la ligan laboron al la publiko.

    --------------------


    Sub la punkto ‘Sekcioj kaj membraro’ la Estraro…

    Plusendos al la komitato alighpeton de hispana sekcio, post kiam la principoj kaj funkciado de reta vochdonado estos enordigitaj.

    Konstatis kun kontento la starigon de sekcio en DR Kongo kaj atendas la alvenon de oficiala petilo.

    Diskutigos la proponon de la china sekcio disdoni membrokartojn kaj se akceptite analizos kiel administri tion.

    Trarigardis proponatajn varbilojn por membrokampanjo 2010 kaj arigis ideojn kiel eluzi ilin – por atingi instruistojn kaj edukemulojn kiuj ghis nun ne membris en ILEI.

    Identigis sekciojn kiuj bezonas fortigon kaj landojn kun potencialo starigi sekciojn kaj aparte atentos ilin en la revarba kampanjo.

    Lanchos la raportadon de sekcioj por 2009 per modela respondilo, kies responditaj versioj devas reveni ghis la fino de marto 2010.

    Alvokas al chiu sekciestro kaj reprezentanto rigardi la kontaktinformojn en la ILEI-retpagho sub ‘Sekcioj’, kaj anoncu deziratajn shanghojn, tiel ke validaj informoj aperu en presita formo dorspaghe de IPR 2010/1.

    -------------------------

    Sub la punkto ‘Komitato kaj komisionoj’ la Estraro…

    Proponos al komitatanoj kaj sekciestroj la starigon de du novaj diskutgrupoj che Guglo por anstataui la malnovajn, por forigi plurajn el la teknikaj limigoj kiujn oni nun tie spertas.

    Pretigos por la komitato proponon pri principoj por okazigo de retaj vochdonoj, tiel ke la sekcia influo al niaj laboroj ne limighu al tiuj kies anoj povos cheesti konferencojn.

    Refoje apelacias al landoj kiuj ne nomumis komitatanojn tion fari. Restas 9 neplenumitaj lokoj (interalie en Belgio, Britio, Brazilo, Norvegio…)
    Por ke retaj diskutoj kaj vochdonoj estu kiel eble plej demokrataj.

    Decidis ke la komisionoj ricevu en nian hejmpagharon apartan paghon, kie aperu informoj pri chiu komisiono, kie aperu la konsisto, celoj, projektoj, jarraportoj, dokumentoj kaj ligoj al la chefaj atingoj.

    La estraro diskutis pliajn temojn, sed pri tiuj ni raportos per sekva mesagho. Pro la limigita tempo, necesis aldoni pliajn kunsidojn, okazos ech labora matenmangho en la junulargastejo antau la malferma tago, do ne nur kuba kunsido, sed ech kuna kubsido.

    Smg, 27 novembro 2009.

     

    Tago 2 (28 novembro 2009)


    Pauzis la formala estrara laboro hodiau (sabate) pro la malferma tago de la Centra Oficejo de UEA. Tio ne volas diri ke oni ripozis. En labora matenmangho, la estraro audis kaj diskutis la sinproponojn por okazigo de la ILEI-konferenco en 2011. La grupo poste promenis subpluve, trafoire al la oficejo, kie disvolvighis richa programo, detaligita sendube en la retejo de UEA. Inter la prelegoj estraranoj kaptis la okazon renkonti malnovajn amikojn kaj kunlaborantojn de ILEI, tiel ke malformalaj koridoraj kunstaroj au kafejaj kunsidetoj solvis au diskutigis amason da praktikaj temoj. Kelkaj parolis kun Mirejo Grosjean pri ekzamenaj temoj kaj la engaghigho de ILEI en la Azia Kongreso en Mongolio sekvajare. Aliaj kun Katalin Kovats pri fortigo de kunlaboro kun <edukado.net> kaj ekzamenoj. Ankorau aliaj kun estraranoj de la Internacia Esperanto-Instituto pri la estonto de rilatoj inter IEI kaj ILEI.

    Sukcese disvolvighis la prezentajho de Duncan Charters pri la rolo de d-ro Ivo Lapenna en la fortigo de la eduka laboro kaj lia engaghigho por starigi lernejajn eksperimentojn kaj okazigi sciencnivelajn konferencojn kun ekstermovadaj instancoj. Ne mankis personaj anekdotoj pri ilia interrilatado en Britio dum kaj post kembrigh-studentaj tagoj. La teksto en resuma formo aperos en IPR en la sekva jaro. Tio aldonighis al du fascinaj referajhoj de Carlo Minnaja pri aliaj aspektoj de la vivo kaj laboro de d-ro Lapenna.

    En mallonga solenajho, Katalin Kovats kaj Zsofia Korody disdonis diplomojn de la novtipaj referenckadraj ekzamenoj. Unue, kelkaj akceptitaj ekzamenantoj ricevis siajn atestilojn; due, deko el la cento da ghisnunaj sukcesintoj ricevis siajn diplomojn.

    La malferma tago fermighis per sinprezento de la ILEI-estraro. Enkondukajn vortojn donis la prezidanto de ILEI, sekvata de la vic-prezidanto, sekretario, kasisto kaj la du estraranoj restintaj el la antaua periodo. Fermis la vicon la komisiito pri nia kuba konferenco (kies alighilo estis je dispono), kiu enondukis senso-frapan poezian deklamon de kuba gasto al la evento. Fine la estraranoj de ILEI, kune kun la tri cheestantaj estraranoj de UEA respondis al demandoj el la publiko au auskultis iliajn komentojn. Kun dauro de iomete pli ol horo, ghi liveris al la tago agrablan finon kaj konigis la nunan staton de la liga laboro al kvardeko da homoj. Kaj al pli granda publiko en la retejo de UEA, kie aperos filmo de la tuta programero.

    SMG, 28 novembro 2009.