|
|
||
|
|
KOMITATKUNSIDO DE FIPLV François LO JACOMO reprezentis ILEI en komitatkunsido de FIPLV, internacia federacio de instruistoj de vivantaj lingvoj, kiu okazis en Parizo, la 24an kaj 25an de septembro 2005. Ne-Registara Organizo en operaciaj rilatoj kun UNESKO (www.fiplv.org), FIPLV havas kiel membrojn kelkdek landajn (instruistoj en unu lando) kaj fakajn (instruistoj pri unu lingvo) asociojn, kaj ILEI estas unu el tiuj cxi fakaj (unulingvaj) asocioj. Cxeestis nur ok homoj, en agrabla etoso kie Esperanto estis egalrajta kiel aliaj lingvoj, kun pli ofta uzado de la angla lingvo sed ankaux de la franca kaj germana. Dum sia venontjara kongreso en Göteborg (15 - 17 junio 2006), kun cxeftemo : diverseco en lingvo lernado kaj instruado, FIPLV festos sian 75-jaran jubileon.
de maldekstro : Cecila Odé (Nederlando), estrarano
pri eldonajxoj kaj reprezentanto de ruslingva asocio MAPRYAL, François
Lo Jacomo (Francio), Hél?ne Ladevie (Francio), reprezentanto de gastiganta
franclanda asocio APLV, Eynar Leupold (Germanio), Gxenerala Sekretario, Jan
Robertson (Nov-Zelando), estrarano pri financoj, Peter Ehrhard (Svislando),
reprezentanto de franclingva asocio FIPF kaj Denis Cunningham (Auxtralio), Prezidanto.
François LO JACOMO
|
||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
|||