La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

"Flugiloj" flugas plu

Vica ILEI-Seminario "Flugiloj de malfacila vento" okazis dum la ĉi-jara IS en Xanthen, Germanio.

Ĉi-foje ĝin partoprenis 14 homoj el Belgio, Francio, Svislando, Grekio, Litovio kaj Germanio, el kiuj 8 ricevis diplomojn de la seminario.

Ĉefe la nivelo de kursanoj estis sufiĉe alta. Ili starigis multajn demandojn, do, krom la ĉefaj temoj de la seminario ("Uzo de akuzativo en Esperanto", "Vortfara sistemo de Esperanto"), ankaŭ multaj aliaj gramatikaj temoj estis spontanee pridiskutitaj.

Montriĝis, ke pri kelkaj temoj (ekzemple vortfarado) la akireblaj fontoj estas tre magraj kaj rezulte oni bezonis pli da tempo por klarigi ĉiujn detalojn de la koncerna temo.

Ĉiuj regulaj partoprenantoj aliĝis al ILEI kaj aĉetis (kun rabato) la Manlibron pri Instruado de Esperanto.

Krome, ĉiuj, kiuj lasis siajn retadresojn, ricevos ĉiujn materialojn (epitomojn, kontroltaskojn kaj tiel plu) per retpoŝto.

Post la seminario oni priparolis kun la kursanoj la plian evoluon de la seminario. Dum ĝi la kursanoj indikis la temojn, kiuj speciale por ili estas malfacilaj kaj bezonas apartan klarigon.

Al ĉiuj kursanoj estis donitaj adreso de eksa taskito pri Flugiloj (Hokan) kaj de la provizora taskito (Alaŭdo) por pliaj reagoj kaj demandoj.

Aleksandro Galkin


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj