|
|
||
|
|
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA Por la unua fojo nun eblas trapasi internaciajn Esperanto-Ekzamenojn en Svedio, laux la reguloj de ILEI/UEA. ILEI-se kaj SEF kunlaboras pri la arangxo. La ekzamenoj - la elementa kaj la meza - okazos jxauxde la 17-an de majo kaj vendrede la 18-an de majo en Esperanto-Garden lige al la SEF-kongreso, kiu okazos la 19an kaj la 20an de majo. La niveloj estas analogaj al la niveloj B1 kaj B2 de la gradaro por modernaj
lingvoj aprobita de la Konsilio de Euxropo. Kandidatoj por la ekzameno en Esperanto-Garden, Lesjöfors, anoncu sin
al Siv Burell siv.burell@telia.com;
+46 302 41149, kiel eble plej baldaux. Atentu ke la limnombro estas nur 15 personoj
por la elementa ekzameno kaj 15 personoj por la meza! |
||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
|||