ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI gratulas la skipon de EDUKADO.NET kaj la motoron de ĝi : KATALIN KOVATS

Okaze de la 15-a datreveno de la lanĉo de la paĝaro EDUKADO.NET ILEI volas kun multaj aliaj uzantoj, admirantoj, gratulantoj, kune kanti sincerajn laŭdojn kaj esprimi elkorajn dankojn al Katalin.

La Movado ne estus la sama, se EDUKADO.NET ne ekzistus. La instruado kaj lernado de Esperanto en la mondo ne estus la sama, se EDUKADO.NET ne ekzistus. Ĝi estas piliero de tiu tasko. Ĝia apero en 2001 estas mejloŝtono en la evoluo de la instruado-lernado kaj en la helpo al ili.

Okaze de la fondo de EDUKADO.NET mi ne aktivis en tiu kampo, mi ne scias, kiel tiu naskiĝo okazis konkrete kaj ĉu estis kontaktoj kun ILEI, kiu havas paralelan celon kaj taskon. Tamen rigardante la evoluon el la jaro 2016 mi povas diri, ke la solvo elektita estas bona solvo. Katalin povas libere nutri kaj gvidi la paĝaron, kaj mi observas la efikecon de tiu laboro. Regule venas novaj aferoj por allogi la intereson de la uzantoj, kiel RISKO LUDO kaj nun EKPAROLU. Ĉiam Katalin sukcesas flari la bezonojn de la uzantoj kaj de la esperantistoj ĝenerale kaj organizi ion por kontentigi tiujn bezonojn. Laŭ merkatika vidpunkto ŝi gvidas sian ŝipon perfekte. Nia Movado bezonas asociojn kun estraroj kaj komitatoj, kaj individuojn agemajn, lertajn, valoregajn, kiuj floras ekster tiaj rigidaj kadroj. Ni devas respekti ilin kaj danki al ili.

En 2013 Katalin Kovats fariĝis Honora Membro de ILEI. En 2015 ŝi ricevis la Premion de FAME fondaĵo. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto. Mi volas substreki, ke unue ŝi estas matematikistino, kaj tio certe influas ŝian efikan laboron. La maniero, laŭ kiu ŝi vidis la valoron de KER-ekzamenoj por nia lingvo, traktis kun la Konsilio de Eŭropo, sukcesis organizi la tradukadon de la baza libro kaj obtenis la agnoskon pruvas tion.

Mi ankaŭ volas danki al ĉiuj, kiuj subtenas la paĝaron EDUKADO.NET.

Ŝi havas sian « fan club » kaj mi membras en ĝi. Espereble granda parto de tiu skipo venos al Les Brenets por AMO LIMA la 25-an de majo, por studi dum 4 tagoj kun Katalin, Monika Molnar kaj mi en  ravaj ĉelimaj vilaĝoj Les Brenets en Svislando kaj Villers-le-Lac en Francio.

Elkoraj salutoj al ĉiuj kunfestantoj

Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI

Les Brenets, 2016-12-11


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj