ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

ILEI en la Beneluksa Kongreso


    La tritaga Beneluksa Kongreso en Antverpeno (majo 13-16), arigis cent dek partoprenintojn. ILEI aktivis signife en la programo, gvidinte la interkonan vesperon kiu konsistis plejparte el partopreniga kvizo pri la ligo kaj instruado. La programo inkluzivis fakan prelegon de Katalin Kovats begin_of_the_skype_highlighting end_of_the_skype_highlighting pri la europ-konformaj KER-ekzamenoj, la lastaj evoluoj en edukado.net, diversaj kursformoj, inkluzive de 45-minutaj orientigaj fulmkursoj kaj la programoj por instruista trejnado en Poznan (Pollando), baldau suplementota per preparata reta kurso. En tiuj iniciatoj ILEI proksime kunlaboras. Aldone al tio ILEI skizis la situacion en siaj najbarlandaj sekcioj finante per la bezono trovi novan sekciestron por la belga sekcio. Malgranda membrokunveno sekvis post la prelego, kie oni diskutis pri la ebloj reenkonduki oficialajn kursojn en Belgio, kiel okazis dum pluraj pasintaj jaroj. Fine, inter la kunsidintoj unu anoncis sin preta akcepti la postenon, la kunvenintoj akceptis tion, do la nova belga sekciestro estos Marc Cuffez el Ostendo – konfirmenda en la sekva sekcia jarkunsido.

    La cetera programo estis bunta, kun tuttaga lingva festivalo malferma al la publiko, pluraj prelegoj kaj vasta ekskursa oferto. Koncertis la nederlanda trupo Kapriol'.

    Partoprenis la tuton la ILEI-prezidanto, kune kun du pliaj estraranoj parttempe. Zsofia Korody kun grupo el Herzberg prezentis la centron en tiu urbo, kune kun iliiaj kunlaboraj programoj kun ILEI - specife la seminario pri subvencipetado (SPSP), kiu okazos tie oktobre. Nia kasisto Julija Batrakova partoprenis dum unu tago, do multaj praktikaj estraraj temoj estis diskutitaj - precipe pri la financoj kaj la perspektivo por honorariataj kunlaborantoj por altigi la agadnivelon de la ligo.

    Sekve, bonetosa kunveno de esperantistoj, kaj tre produktiva semajnfino por ILEI.

    SMG.

    Jen kelkaj fotoj de la kongreso kaj la ekskursoj en Ipernity:

    Albumo de Agnes Geelen:
    http://www.ipernity.com/doc/26916/album/188965/?lg=eo

    Ekskurso al Saeftinghe (albumo de Paul Peeraerts)
    http://www.ipernity.com/doc/paul_peeraerts/album/189454/?lg=eo

    Arkitektura vizito al la Antverpena stacidomo (Eddy van den Bosch)
    http://www.ipernity.com/doc/biciklanto/album/189414/?lg=eo

    Bicikla ekskurso al Doel kaj Saeftinghe (Eddy van de Bosch)
    http://www.ipernity.com/doc/biciklanto/album/189323/?lg=eo