ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

ILEI en la 35a Ghenerala konferenco de UNESKO

    Okaze de la 35a Ghenerala Konferenco de UNESKO, kiu okazis en Parizo de la 6a gis la 23a de oktobro, la tri reprezentantoj - Arnaud Monique, Boulet Jean-Pierre kaj Lo Jacomo Francois -havis okazon, ne nur informighi pri multaj aferoj -ekzemple: kulturaj mezuriloj, instruado en gepatra lingvo minoritata, kreivaj urboj... sed ankau informi homojn pri Esperanto kaj nia libreto "Rakonto pri Tarofolioj" .

    Ili tiel ligis kontaktojn kun la delegacio de Malio kaj Benino, la ambasadorino de Kubo ( kiu kompreneble jam scias pri la venonta UK kaj ec informis nin pri esperantaj novajoj en Kubo) , la ambasadorino de Madagaskaro, kaj aliaj homoj inter kiuj pluraj stabanoj de UNESKO el tre diversaj landoj, kiuj multe interesighis pri Esperanto ech skribante sloganon en esperanto sur sian tabulon (Jean-Pierre petis kaj akiris permeson skribi: "ni parolu" kaj poste lau lia indiko respondeculo aldonis "Lingvoj gravas").

    La vortaro, kiun oni donacis antau kelkaj jaroj, bone videblis sur breto de la biblioteko en kiu oni povas ankau konsulti jarlibron de UEA, PIV.....

    Multe helpis la kalendaretoj 2010 de JEFO (franca junularo), kiujn ni disdonis kiel donacojn.

    Dankal la mona subteno de GEE -la franca sekcio de ILEI -ni havis provizon de specialaj, ghisdatigitaj flugfolioj por prezenti ILEI en la lingvoj franca kaj angla, kun tradukoj en la rusa kaj china en preparo, kun hispana ankorau sopirata.

    Raportis: Arnaud Monique