La okan de septembro en Parizo Jean-Pierre Boulet kaj François Lo Jacomo
reprezentis ILEI okaze de la Internacia Tago de Alfabetigo.
Jean-Pierre parolis pri la verketo kiun li nun preparas por instigi afrikajn
patrinojn pli bone nutri siajn infanojn malmultekoste. Tiu libreto povus ankau
aperi en kadro de ekzistanta serio de Unesko libretoj. Lia amiko Michel Sidibé
Help-Ghenerala Sekretario de Uno kaj Agad-Direktoro de Unaids antau la kunveno
(foto) akceptis verki antauparolon al franca eldono kaj pro la publika interveno
la iniciantino de la serio (shi nu havas alian funkcion en Unesko) Nantip
Aksornkool mem venis diri sian kontenton al Jean-Pierre kaj plezure akceptis
sekvi la aferon.
La libreto enhavos rakonton de Antoine Kouassi, desegnojn de Emile Agbassou
kaj André Gokan - kunlaboris Yolande Agbenou ATSOUPI, Alfred Kobina
ARTHUR, Paul Kwasi MENSAH, Ewoe Sassou SAGBADJELOU. Scienca konsilanto : Eric
Coffinet, teknika helpanto François Lo Jacomo La unua proveldono sub
respondeco de Jean-Pierre estos financata de GEE, franca branco de Ilei.