ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Instruista kurso en Poznan ja okazos

Kun plezuro ILEI kune kun la univeristato UAM el Pollando anoncas, ke la unu-jara kurso pri instruista trejnado ja okazos, kun la surloka unusemajna studsesio okazonta ekde la 12a de septembro, 2009. Efektive alvenis dek alighoj, kun ankorau kvar interesighantoj, kiuj espereble ja partoprenos. La kursanoj venas el tre varia kolekto de europaj landoj.

Klare la lastmomenta kampanjo de stipendioj ludis gravan rolon en la atingo de la necesa nombro da kursanoj. Alvenis seso da petoj kaj du lokoj estas jam deciditaj. La ricevantoj estas informitaj, interkonsultado kaj informkolektado okazas ankorau pri la du restantaj lokoj kaj la rezulto estos komunikita al la koncernatoj ene de tago.

ILEI volas danki al partneroj kiuj konsentis apogi la iniciaton, unue UEA kiu tre rapide konsentis preni egalan financan rolon kun ILEI, kaj due al la Budapeshta Medicina Esperanto-Fakgrupo kiu, eksciinte ke ni havas du indajn enlandajn kandidatojn, tuj – ech pli rapide - konsentis oferti kvinan stipendion por ke ambau povu partopreni.

Sekve, el la kvin stipendiaj lokoj tri estas deciditaj; subtenon ricevos juna pola aktivulo, instruistino el Litovio kaj hungarino. Chiuj aktivas movade kaj havas klarajn planojn uzi la kursospertojn por plenumi instruadon.

La instruista trejnado formas esencan elementon en la celaro de ILEI, kaj la nova celaro akceptita en Krakovo por la periodo 2009-2012 konfirmas tion. La kursaro en UAM estas sendube la chefa nuntempa konkreta projekto de ILEI por la plenumo de tiu celo. Logike do, ke la Ligo investu en ghin kaj finance, kaj per la kontribuo de organizaj kaj diskonigaj fortoj.

Ni deziras al la baldau alvenontaj kursanoj tre produktivan kaj stimulan semajnon, sekvata de jaro de diligenta distanc-studado. Ni sekvos kaj raportos la progreson de la kurso!

smg. Bp, Sept 1, 2009.