ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Novaĵoj

Anonco pri apero de Juna amiko 2009/3:

    Ni anoncas la aperon de numero 2009/3 de Juna amiko. La numero estas jam sendita al la hungaraj legantoj, kaj al alilandaj legantoj la numero atendeble ekiros en mardo, la dua de marto. Iru al la sekcio Revuoj kaj klaku la ligojn por vidi la kovrilon kaj la varbilon kiun ni dissendas kun la numero; unuflanke pri nia revuo kaj aliflanke pri ILEI. Plie vi povas vidi la korektan version de du paghoj, kiuj bedaurinde pro provo de nova maniero peri materialon al la presejo, aperis kun malaktuala enhavo. Temas pri p. 32, kie la lasta alineo bezonis ghisdatigon, kaj p. 50, kie aperis eksaj informoj pri la jura sidejo de ILEI kaj la presejo.

    Vi legos en la enkonduko de la revuo (kiu jam aperis sub 'Novajhoj'), pri nova redakcia teamo kiu portos la revuon antauen, kaj kiuj jam laboras super la numero 2010/1. Tiu teamo celas aperigi tiun numeron lau la anoncita skemo, por tiel rekapti la eldonritmon.

    Al perantoj ni sendis plurajn ekzemplerojn de la varbilo, kaj laupete sendos pli. En pluraj landoj Esperanto-kluboj mendas nian revuon – bedaurinde ofte en nur unu ekzemplero. En tiuj kazoj, ni deziras sendi plurajn varbilojn char ni fidas ke vi disdonos ilin inter la klubanoj – do por ebligi tion ni sendis aldone al la nuna numero kelkajn malnovajn numerojn de Juna amiko el 2003-2004 – char ni fidas ke ili utilos al via kluba biblioteko. Ni alvokas al vi – kaj al chiuj - liveri novajn abonojn au membrighojn al ILEI!

    --
    Stefan MacGill
    Prezidanto, ILEI

    PS: Se vi pripensas aboni nian revuon, ni baldau aperigos en formato PDF signifan parton de la enhavo de numero 2009/1, por ke vi formu opinion pri la valoro de la eldonajho.