|
|
||
|
|
Ne forgesu ludi Jen la titolo de Juna amiko numero 2009/2, kiu jhus aperis. Ghis ilustras
titolfotoj de Saliko el Finnlando, kun enkonduko de redaktoro Geza Kurucz el
Hungario. La internan kovrilpaghon desegnis Karina MacGill por ilustri poemon
kun fabeleca rakonto, daurigata el la antaua numero. Sekvas kvino-kvizo, kiu
provizas facile plenumeblajn ekzercojn pri amuza rakonteto.Sekvas teksto, kiu
helpos al la legantoj kompreni komputilojn kaj iliajn kapricojn, kune kun krucenigmo
per kiu oni pruvu sian komprenon. Por etuloj, rubriko LUME proponas tre simplan
enigmon kune kun charma poemeto chirkauata de bildoj kiujn infanetoj povos fingromontri
unu post unu dum iu legas al ili la versajhojn. Por 9-12-jaruloj la rubriko
LUDE estas pli ampleksa ol kutime kaj permesas al lerneja grupo en Svislando
prezenti siajn pentrajhojn kaj rakontojn sub la titolo En la teatro.
En la antaulasta epizodo de la bildstrio pri Emilo kaj Erni, la kuraghaj vojaghantoj
tro kuraghe pushas la Universalan Ligvigligilon, kun suprizaj rezultoj. Revumeze,
eksciu pri la signifo de la koloro blua.
|